Sadržaj

Kie estas la genioj?

od locods21, 10. rujna 2017.

Poruke: 9

Jezik: Esperanto

locods21 (Prikaz profila) 10. rujna 2017. 09:37:14

Mi pensis ke en nia tempo la genioj ne estas evidentaj. Ni ne povas vidi ilin. En aliaj tempoj estis eble aŭdi pri ili kiam ili malkovris ion novan. Kial mi ne povas vidi aŭ audi en la amaskomunikiloj pri novaj progresoj de la scienco? Tio estas tre mistera. Kion vi pensas?

Internaute (Prikaz profila) 10. rujna 2017. 16:56:28

Oni ne povas plenumi la necesajn novajn progresojn de la scienco sen ke la fortuno de la kapitalistoj estu malaltigata, kaj tiun ĉin malaltigon malvolas la amaskomunikiloj, la politikistoj kaj la aliaj defendantoj de la kapitalismo.

Do, oni malhelpas ke ĝuste la scienco progresas. Do, necesas ke kolektive ni plenumas la civilan malobeon.

locods21 (Prikaz profila) 11. rujna 2017. 05:52:35

Kiel per civila malobeo ni povus devigi la kapitalistojn akcepti la progreson kaj la evoluon de la scienco? Se vi proponas ŝanĝi ilian pozicion tiel, mi pensas ke ĉi tia strategio estus malsufiĉa. Ili havas armeojn, sed ni havas nenion per batali kontraŭ ili.

Internaute (Prikaz profila) 11. rujna 2017. 13:00:21

Tio kion per la civila malobeo mi esperas estas, ne ke la necesan evoluon de la scienco akceptos la kapitalistoj , nek ke ili agordos ion ajnan necesigatan de ni, sed ke eblos ke sen konsento de tiuj ĉij kapitalistoj, ni mem prenas ilian fonduson kaj per ĝi financas tiun ĉin evoluon.

Mi rekomendas ke sen pagi la varojn kiujn en la superbazaroj vendas oni, ni prenas tiujn ĉijn varojn. Mi rekomendas ke sen esti monkompensataj, la kapitalistoj estas elproprigataj. Mi rekomendas aliajn materiajn neleĝajn akciojn.

Tio pro kio la kapitalistoj havas armeojn estas nian kolektivan troservemon. Se kolektive la nekapitalistoj ekribelos, neniuj armeoj plus estos havataj de tiuj ĉij kapitalistoj (la militistoj ne estas kapitalistojn, kaj ke sen esti obeataj de ĉiuj militistoj la kapitalistoj plu havas ajnajn armeojn ne eblas).

Altebrilas (Prikaz profila) 11. rujna 2017. 14:31:06

Internaute:
Mi rekomendas ke sen pagi la varojn kiujn en la superbazaroj vendas oni, ni prenas tiujn ĉijn varojn. Mi rekomendas ke sen esti monkompensataj, la kapitalistoj estas elproprigataj. Mi rekomendas aliajn materiajn neleĝajn akciojn.
Tion ili praktikas nuntempe en la karibeaj insuloj detruataj per la stormego Irma. Tie, la advantaĝoj de tiu rekomendo ne ŝajnas okulfrapaj.

Internaute (Prikaz profila) 11. rujna 2017. 17:03:15

Altebrilas:
Tion ili praktikas nuntempe en la karibeaj insuloj detruataj per la stormego Irma. Tie, la advantaĝoj de tiu rekomendo ne ŝajnas okulfrapaj.
Tio pro kio la advantaĝoj de ke nuntempe en la karibeaj insuloj oni praktikas tion kion mi rekomendas estas ke la damaĝoj kaŭzitaj de la stromego pri kiu vi parolas kompensas kaj kaŝas tiujn ĉijn advantaĝojn.

Se neniuj magazenoj estus prirabitaj, la malsatego probable estu mortiginta ulojn. Do, la ĉefa advantaĝo de tiuj priraboj estas ke unu kelka maladvantaĝo de la stromego "Irma" estas evitata, kaj tiu ĉi evitata maladvantaĝo estas morton de multuloj.

Andreo Jankovskij (Prikaz profila) 12. rujna 2017. 18:11:33

locods21:Mi pensis ke en nia tempo la genioj ne estas evidentaj. Ni ne povas vidi ilin. En aliaj tempoj estis eble aŭdi pri ili kiam ili malkovris ion novan. Kial mi ne povas vidi aŭ audi en la amaskomunikiloj pri novaj progresoj de la scienco? Tio estas tre mistera. Kion vi pensas?
Nun, geniuloj laboras en teamoj (geni-team-retoj), kaj foje estas malfacile diri, kiu el dek, cent, mil da homoj faris pli ol 10% puŝun por ellabori aŭ realigi, ankaŭ finance kaj organize iun ideon.

Ni prenu tri modernaj teknologioj de riĉaj landoj kun libera merkato:
1. Robotoj
2. 3D-printiloj
3. Aldona realo

Kvankam dum sekvaj 10-20 jaroj ĉi teknologioj faros multege da ŝanĝoj en vivo de ĉiu homo sur la Tero, estas malfacile diri kiu unu ekstrema geniulo kaj riĉulo ilin sole elpensis kaj sole enkondukis en nian vivon.

Tamen mi opinias, ke ekzemple sinjoro Fukujama meritas la titolon de moderna geniulo.

locods21 (Prikaz profila) 13. rujna 2017. 12:56:47

Pri kia Fukujama vi parolas?

Burevoj (Prikaz profila) 13. rujna 2017. 13:38:48

locods21:Pri kia Fukujama vi parolas?
法蘭西斯·福山

Francis Fukuyama estas fama usona sciencisto (havanta japanan devenon), kiu verkis la libron "La fino de historio kaj la lasta homo".

La libro legeblas ĉi tie. Ruslingve.
Mi ne legis, sed mallaŭdas.

La Finon ni ĉiuj nun observas.

Natrag na vrh