Al la enhavo

Eksperimento pri Esperanto en lernejoj en EU-landoj

de ho, 2004-junio-03

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

ho (Montri la profilon) 2004-junio-03 09:43:03

Ĉu vi kredas ke eksperimento pri instruado de Esperanto en kelkaj lernejo en EU-landoj povus esti interesa afero?

Kiuj aĝogrupoj estus plej taŭgaj por tia eksperimentado?

Ĉu plej gravas montri kiom facile, kompare al aliaj lingvoj, estas lerni Esperanton aŭ ke lernado de Esperanto plifaciligas lernadon de aliaj lingvoj?

Rao (Montri la profilon) 2004-junio-06 19:19:29

Tio bezonatas! Ne nur en eŭropaj landoj: tutmonde. Sed certe se Esperanto "funkcios" en Eŭropo, ĉiuj aliaj landoj pli bone pensos pri ĝi. ridulo.gif

Pri la aĝogrupoj, mi pensas ke necesas eksperimenti ĉe ĉiuj kaj poste montri al socio la rezultojn. (Ankaŭ, se vi povas kompreni la anglan, legu tiun ĉi artikolo: http://europa.eu.int/comm/scic/interpreter/2000/6_...)

Pri la alia demando, mi ne ankoraŭ havas opinion. lango.gif

neitush (Montri la profilon) 2004-junio-30 19:21:02

mi kredas ke tiu estas grava! mi kredas ke estas bona instrui esperanto al la aĝo de la sepa aŭ la oka klasa.

Dimitri (Montri la profilon) 2004-julio-06 21:22:01

Mi pensas ke oni devas diri la veron al la homoj pri esperanto, ĉar la Eŭropanoj ne bone konas esperanton, kaj oni aŭdas malverecojn pri esperanto. Esperanto estas pli bona solvo ol angla. Tial oni devas lerni esperanton dum almenaŭ unu jaro.

Jojo (Montri la profilon) 2004-julio-07 12:30:05

L'amaso de la euxropanoj kredas, ke la angla estas la plej tauxga internacia lingvo. Kiel konvinki ilin, ke oni lernas  la anglan pli bone helpe de Esperanto?

- Informi serioze pri la rezultoj de la korespondaj lingvistikaj eksperimentoj?

- Starti politikajn kampanjojn por la uzo de E-o kiel pontlingvo?

- Montri la funkciadon/uzon/utilon de lernita Esperanto per varbado?

-....

Sepheroth8888 (Montri la profilon) 2004-julio-10 03:50:37

Mia lernejo en Usono havas klason en Esperanto. Ĝi estas tre popola. Certe ĉiu lernejo en la EU devi havas ĝi.

Pardonas mia malbona lertecon lingva.

Jojo (Montri la profilon) 2004-julio-10 07:40:42

Se oni volas efike subteni la lernadon de fremdlingvoj en la lernejoj, oni devus komenci je E-o antaux la kvina klaso (kiam oni  eklernas la unuan fremdlingvon en la gimnazioj).

Carles (Montri la profilon) 2004-julio-12 08:35:13

Saluton, certe vi pravas kiam vi diras ke lerni esperanton estas bona ilo por poste lerni la anglan aŭ alian lingvon. Sed la plej taŭga informo estus kiel oni povas lerni la anglan pere de esperanto? Mia gepatra lingvo estas Hispana/Kataluna kaj mi trovas multe da paĝaroj por lerni esperanton pere de mia denaska lingvo, sed tio ne helpas por lerni la anglan ĉar mi neniam trovis unu pagxaron por fari tion. Ĉu iu konas iun paĝaron? Se jes bonvolu doni al ni!!!!

Saluton, mi estas Kales el Lleida(Katalunio)

neitush (Montri la profilon) 2004-julio-12 11:51:13

la ideo estas ke esperanto helpas lerni anglan ĉar:

1) pli facila lerni la tria lingvo ol la dua, kaj se vi antaŭ lernas esperanton, ke estas plu facila kaj logika lingvo, estas pli facila lerni anglan.

2)ĉar en esperanto estas multaj vortoj ke estas tre similiaj al anglan, poste estas plu facila lerni anglan, kaj ekstere, meztempe, vi lernas plu lingvo!

Dimitri (Montri la profilon) 2004-julio-12 14:59:38

Saluton al ĉiuj !

Plu ĝenerala, mi dirus ke esperanto helpas por lerni la plejmulto de lingvoj el Eŭropo. Sed la vortlisto venas pli el Francio ol el Anglujo.

Reen al la supro