Til indholdet

Konsekvenco de -i, -igi kaj iĝi?

af Metsis, 27. sep. 2017

Meddelelser: 9

Sprog: Esperanto

Metsis (Vise profilen) 27. sep. 2017 08.28.01

Oni povas kontrui de multaj radikoj verbojn kun finaĵo -i kun senco "esti...", ekzemple sufiĉi = esti sufiĉa. La finaĵo -igi signifas, ke oni faras, ŝanĝigas iun aŭ ion al stato de la radiko, ekzemple mortigi = ŝanĝigi iun de vivanta, nemorta stato al nevivanta, morta stato. Kaj fine la finaĵo -iĝi signifas, ke estas iu aŭ io, kio ŝanĝas de iu interna kialo al la stato de la radiko, ekzemple moviĝi = iu aŭ io ŝanĝas sian lokon aŭ pozicion .

Kial ne oni estas konsekvenca?

Ni havas

proksimi = esti proksima
proksimigi = igi, movi ion pli proksima
proksimiĝi = iĝi, movi sin pli proksima

sed kial ne?

morti = esti morta
mortigi = finigi vivon, igi morta
mortiĝi = ĉesi vivi, iĝi morta

thyrolf (Vise profilen) 27. sep. 2017 08.40.57

proksima estas adjektivo, morti estas verbo, tiom tuj.

Sed vortfarado estas arde diskutada temo dum la tuta historio de esperanto. La unuan sisteman verkon skribis René de Saussure.

Bonvolu trastudi la rilatan kontribuon en vikipedio (kiu fakte ne estas simpla, sed nepra):

https://eo.wikipedia.org/wiki/Vortfarado

Metsis (Vise profilen) 28. sep. 2017 09.52.10

Dankon, mi legis la artikolon en Vikipedio. Do, mia demando temas pri la bazo de la E-a vortfarado, precize pri la tria punkto, la Saussure-a konstato pri la "karaktero" de vortoj. Ne estas miro, ke la temo estas arda, la konstato ja estas preskaŭ malkomprenebla.

Eble via vortkaraktero de radikoj "proksim/" kaj "mort/" estas adjektivo respektive verbo sed ne necese mia kaj certe ne de ĉiuj. Mi povas facile imagi, ke la unua senco de "proksim/" estas loko, tial karaktero povus esti substantivo, kaj de "mort/" stato, ankaŭ substantivo. Verŝajne dependas kio estas onia denaska lingvo. Ĉu oni priskibas aŭ bildigas ĉirkaŭaĵon helpe de verboj kiel la hindoeŭropuloj faras, helpe de substantivoj kaj adjektivoj kiel la finn-ugruloj faras aŭ...? Klare E-o estas hindoeŭropa lingvo, sed ĉu ne la fundamenta (ŝerco intencita) celo estas esti tutmonda.

thyrolf (Vise profilen) 29. sep. 2017 09.12.07

La bazo de Esperanto estas le verko "Fundamento de Esperanto" de Zamenhof, akeceptita dum la unua kongreso 1905 en Boulogne sur Mer. Ĝi fakte estas "netuŝebla", kio dum la historio de Esperanto estis beno kontraŭ amaso de reformemuloj. Tial Esperanto hodiaŭ ne estas disfalinta en multegaj "dialektoj".

Parto de la Fundamento estas la "universala vortaro"
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/un...

Se vi serĉas "proksim" tie (Zamenhof ne notis finaĵojn), vi trovas:
"proksim' proche, près de | near | nahe | близкій | blizki."

Surbaze de tiuj tradukoj en la kvin lingvojn de la vortaro, la karaktero de "proksim" estas konstatita kiel akjektiva.

Jen, la oficiala metodo ridulo.gif

(iom kvazaŭreligia, mi scias, sed ĝi protektas Esperanton kontraŭ disfalado)

Nur se nova vorto ne troviĝas en tiu vortaro, vi povas ekbruligi diskuton.

sudanglo (Vise profilen) 2. okt. 2017 11.14.42

Oni devus distingi inter kiel Zamehof konceptis la vortfaradon kaj kiel lingvisto sen scio de la origino de Esperanto analizus la nunan lingvon.

Pli ol kelkaj vortoj nun havas alian bazan karakteron ol oni supozus legante la Universalan Vortaron.

Ekzemple 'planto kaj 'floro' estis nun konsiderataj kiel la bazaj formoj de kiuj deriviĝas 'planti' kaj 'flori' (en la UV 'plant' kaj 'flor' estas verboj)

Eĉ vorto povas havi pro oportuneco, aŭ influo de aliaj lingvoj, du bazajn formojn ekz, 'korekta' (laŭ la reguloj) kaj 'korekti' (senerarigi).

Tamen ĝenerale oni povas diri ke estas nur unu signifo kiuj determinas la signifojn de la derivajoj.

Tiel, la signifon de proksima influas la signifon de proksimi, proksimigi proksimiĝi ktp, kaj la signifon de morti infuas la siginifon de morto, morta, mortigi, mortinta ktp/

Finfine, memoru ke neniu parolas en radikoj, oni parolas per vortoj.

Tiel la signifo de iu radiko estas artefarita gramatikula konstruo, dum la signifo de vorto estas afero determinebla per simpla demando al ordinara Esperantisto, aŭ almenau per ties uzo de la lingvo.

Metsis (Vise profilen) 3. okt. 2017 08.37.45

Dankon pri viaj ekzemploj de "plant/" kaj "flor/", sudanglo. Prave Vortaro.net donas la substantivon kiel la unua. Estas malfacile al mi imagi, ke iu konsideris tiujn radikojn havi verban vortkarakteron. Do, la UV-o ne estas absolute netuŝebla.

Analoge "mort/" havas laŭ mi substantivan karakteron, temas pri stato, tiel al mi logike estas

morti: esti morta
mortigi: finigi vivon, igi morta
mortiĝi: ĉesi vivi, iĝi morta

sed mi scias, ke oni uzas

morti: ĉesi vivi, iĝi morta
mortigi: finigi vivon, igi morta
(mortiĝi: la formo ne estas uzata)

Tiuj malsimilaj komprenoj pri vortkarakteron faras E-on pli malfacila al mi, ol mi pripensis.

thyrolf (Vise profilen) 3. okt. 2017 10.52.32

telefono estas substantivo
telefoni signifas: esti telefona?

martelo estas substantivo
marteli signifas: esti martela?

Tre interesajn novajn interpretojn ridulo.gif

Esperanto ne estas regebla, se oni aplikas nur formalajn regulojn, oni devas atenti pri la enhavo.

nornen (Vise profilen) 3. okt. 2017 16.48.36

La signifo de vorto ĉiam estas difinita konvencie kaj konsence.

Pri "floro":
flor' fleurir | flourish | blühen | цвѣсти | kwitnąć.
o marque le substantif | ending of nouns (substantive) | bezeichnet das Substantiv | означаетъ существительное | oznacza rzeczownik.

Do: flor'o = substantivo rilata al "flor'". Tiu povus signifi "la ago de flori", "tiu kiu floras", aŭ alian. Mi kredas, ke Zamenhof mem vidis tiun problemon, kaj tial li menciis en la UV:
flor'o fleur | flower, bloom | Blume | цвѣтокъ | kwiat.

Pri "planto":
plant' planter | plant (vb.) | pflanzen | сажать, насаждать | sadzić.
o marque le substantif | ending of nouns (substantive) | bezeichnet das Substantiv | означаетъ существительное | oznacza rzeczownik.

Do: plant'o = substantivo rilata al "plant'". Ankaŭ tiu povus signifi "la ago de planti", "tiu kiu plantas", "tiu kiu estas plantita", ktp. Tamen konvencio fiksis la signifon kiel "vegetaĵo". (¿Kial "vegetaĵo" kaj ne "vegeto" samlogike?)

La vortfaradaj reguloj donas unuan ideon pri la signifo de vorto; la konvencio ĝin difinas tute.

Vidu ankaŭ "bros'" ktr "komb'", "broso" ktr "kombo" kaj "brosilo" ktr "kombilo".

amigueo (Vise profilen) 5. okt. 2017 06.45.56

Metsis,
MORT estas problemo ne nur via, MORTINTECO estas ege ne eleganta. ne ĉiam facilas solvo: MORCO? MORT'O?

mi trovis en traduko de Ĵak le Puil (Higieno de l' murdisto) saman alternativan uzon de MORT.
tie ankaŭ MORT estas stato anstataŭ statŝanĝiĝo (statŝanĝiĝo ankaŭas stato! kaj stato estas statŝanĝiĝo ĉar la tempo devigas vojaĝi tra la tempo).

rezulte, mi gramatikpriridis ke MORTO ESTAS BANALA SED MORTPUNKTO ESTAS TERURA (Ĵak la Puil tute konscie tradukis)

kiel faciligi la aferon?

Tilbage til start