К содержанию

Ĉu la esprimo: "de mia" povas esti la subjekto?

от StefKo, 28 сентября 2017 г.

Сообщений: 14

Язык: Esperanto

nornen (Показать профиль) 3 октября 2017 г., 16:27:37

Esperanto ja permesas elipsojn (forlasojn) de frazeroj.

Eblas forlasi substantivon malantaŭ adjektivo:
la hispana lingvo --> la hispana [—]

Eblas forlasi substantivon malantaŭ poseda artikolo:
[...] via pano estas malpli freŝa, ol mia pano. --> [...] via pano estas malpli freŝa, ol mia [—].

Mi ne sukcesis trovi ekzemplan frazon pri la forlaso de substantivo malantaŭ la artikolo "la".

Do sendube eblas:
La hararo de via edzino estas rufa kaj la hararo de mia edzino estas nigra.
--> La hararo de via edzino estas rufa kaj la hararo de mia [—] estas nigra.

Eble eblas, eble ne eblas:
--> La hararo de via edzino estas rufa kaj la [—] de mia [—] estas nigra.
Anstataŭigi "la hararo" per "tiu" solvas la problemon:
--> La hararo de via edzino estas rufa kaj tiu de mia [—] estas nigra.

Zamenhof foje enŝovis la artikolon "la" antaŭ posedajn vortojn:
La Batalo de l' Vivo: [...] nenia amo en la mondo — ne povas esti pli varmega, ol la mia.

Ni do havas fundamentan "ol via" kontraŭ eksterfundamenta "ol la mia". Do eble oni povas enŝovi "la" antaŭ "mia" tamen certe ne estas devige:
--> La hararo de via edzino estas rufa kaj tiu de (?la) mia [—] estas nigra.

StefKo (Показать профиль) 4 октября 2017 г., 8:48:59

nornen:Esperanto ja permesas elipsojn (forlasojn) de frazeroj.

Eblas forlasi substantivon malantaŭ adjektivo:
la hispana lingvo --> la hispana [—]

Eblas forlasi substantivon malantaŭ poseda artikolo:
[...] via pano estas malpli freŝa, ol mia pano. --> [...] via pano estas malpli freŝa, ol mia [—].

Mi ne sukcesis trovi ekzemplan frazon pri la forlaso de substantivo malantaŭ la artikolo "la".

Do sendube eblas:
La hararo de via edzino estas rufa kaj la hararo de mia edzino estas nigra.
--> La hararo de via edzino estas rufa kaj la hararo de mia [—] estas nigra.

Eble eblas, eble ne eblas:
--> La hararo de via edzino estas rufa kaj la [—] de mia [—] estas nigra.
Anstataŭigi "la hararo" per "tiu" solvas la problemon:
--> La hararo de via edzino estas rufa kaj tiu de mia [—] estas nigra.

Zamenhof foje enŝovis la artikolon "la" antaŭ posedajn vortojn:
La Batalo de l' Vivo: [...] nenia amo en la mondo — ne povas esti pli varmega, ol la mia.

Ni do havas fundamentan "ol via" kontraŭ eksterfundamenta "ol la mia". Do eble oni povas enŝovi "la" antaŭ "mia" tamen certe ne estas devige:
--> La hararo de via edzino estas rufa kaj tiu de (?la) mia [—] estas nigra.
Dankon!
Jes! Mi instruiĝis iomete la polan gramatikon. Tio ĉi estas elipson. Tiaj lingvaj konstruaĵoj ofte estadas en la pola. Ili kurtigas eldirojn kaj preventas ripetojn. Ortografio ordonas uzi tiuokaze la haltostrekon. Tio ĉi forigas miskomprenon.

Oni ĝin uzadas kun ĉiu kazo. Jen ekzemplo.

Nominativo: Via patrino estas alta kaj la mia – malalta. (subkomprenata: patrino kaj estas)
Genitivo: La hararo de via edzino estas rufa kaj de la mia – estas nigra. (subkomprenata: edzino)
Akuzativo: Mi vidis vian patron kaj la mian – ne! (subkomprenata: patron kaj mi vidis)
Dativo: Mi donos tion al via edzino kaj al la mia – ankaŭ. (subkomprenata: edzino kaj mi donos)
Lokativo: La libro pri kiu mi menciis estas dika kaj pri kiuj mi ne menciis – estas maldikaj. (subkomprenata: libroj)
Ablativo: Mi veturos per via biciklo ĉar per la mia – mi ne povos. (subkomprenata: biciklo).

Ĉu tio ĉi estas ĝusta en Esperanto?

Rimarko: La pola estas lingvo en kiu oni deklinacias per finaĵoj kaj kun verboj ne estadas la personaj pronomoj (kiele en la itala). Pro tio subjekto estadas subkomprenata (pli ofte ol en Esperanto). Ankaŭ pro tio – mia inklino mankigi la subjekton.
Ekzemplo:
POLE: kot, kota, kotu, kota, kotem, kocie, kocie!
ESP.: kato, de kato, al kato, katon, per kato, pri kato, kato!
POLE: mam, masz, ma…
ESP.: mi havas, vi havas, li havas...

amigueo (Показать профиль) 5 октября 2017 г., 5:58:14

kiel diri koncize en esperanto ke?

mi nur havas aĵon (leonon) KAJ tiu leono estas mia
=
tiu leono le mias aŭ tiu leono estas le mia

tiu leono estas mia kaj nur mia
=
tiu leono estas le mia

(ili estas du provoj)

amigueo (Показать профиль) 5 октября 2017 г., 6:09:37

problemo estas la uzo de LA laŭ la kutimo de la hispana, franca kaj angla, sed kontraŭe al la kutimo de la portugala kaj la itala.
do, "mia kato" kontraŭ "la mia kato".

avantaĵo de la esperanta/hispana/franca uzo? oni subkomprenas LA kaj ŝparas vorton.
malavantaĵo? la regulo estas pli komplika, kaj kelkfoje LA aperas ŝajne el nenio tamen ĝi estis subkomprenata kiam MIA antaŭ nomo.

lingvo kiu celas simplon de reguloj preferus: LA MIA KATO

Наверх