Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-08 17:57:20

vincas:
Altebrilas:Kara Morico, kial konvinki geesperantistojn pri tio? Ili jam scias tion. La problemo estas ke al ili mankas okazoj por prezenti tion nacilingve.

Pri tio kulpas la poranglalingva aŭ pli ekzake por-tut-angla propagando, kiu reklamadas, ke jam ĉiuj interkonsentas pri tiu tutangla solvo. Tio estas malvera, kaj tion ni devas rebati.
Kial rebati? Mi ĝojas pri la angla lingvo. Ĝi estas la plej populara lingvo en Europo lango.gif
Mi ankaŭ ŝatas la anglan lingvon en librojn, kaj skribitan de bonaj aŭtoroj. Sed precize, se oni trudas ĝin kiel internacia, malhelpante ĉiujn aliajn solvojn, preskaŭ ĉiuj estos perdintaj:
- la plejmulto de la homaro, kiuj devos tede lerni ĝin por paroli pli-malpli bone,
- granda malplejmulto, kiuj ne lernos ĝin ĝis A1 kaj iĝos kvazaŭ analfabetoj
- la angloparolantoj, kies lingvo iĝos ia piĝinaĉo, pro la nombro de misparolantoj.

La gajnontoj estas nur tiuj homoj, kiu majstras ĝin pli bone ol aliaj homoj kaj havos sur ili unu plian avantaĝon - kion ili ne bezonas.

Ĉu tion vere deziras tiuj, kiuj ĝojas pri la angla?

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-08 18:02:59

morico:Ĉu facila, neŭtrala, helpa internacia lingvo ebligus pli bonan komunikadon en Eŭropo?
Almenaŭ senton de komuna aparteno, kiu terure mankas nuntempe.

Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-09 16:34:30

morico:
4- Pli ol 95% de la loĝantoj de E.U. havas hindo-eŭropan nacian lingvon, kaj mi aŭdis ke pli ol 90% de la loĝantoj de Finnlando, Hungario aŭ Estonio lernis anglan, germanan, rusan aŭ alian hindo-eŭropan lingvon; la aglutinanta konstruaĵo de E-o estas pli uzita en tiuj-ĉi tri lingvoj.
Vi verŝajne pravas pri elcentoj, sed via aserto pli malpli estas, ke oni devus uzi unue E-on anstataŭ la tri nomatajn, ĉar E-o estas tiel kaj tiel pli facila ktp.

Bone ni ĉiuj konsenstas pri la utileco de E-o. Kiel vi pensas, ke oni gajnas ĉi tion? Ĉu vi kontaktis vian parlamentanon kaj prezentis iun programon por promocii E-on en filmoj, teatraĵoj, edukado kaj en aliaj?

Metsis (Montri la profilon) 2017-decembro-09 21:13:38

Roch:ri?
Jes, la sekso ne gravas.

Roch (Montri la profilon) 2017-decembro-09 21:54:59

Mi elektus "ĝi" per kaj pro la:

Movado por la libervola formorto de la homaro

https://eo.wikipedia.org/wiki/Movado_por_la_liberv...

rido.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-10 11:45:38

Tamen, ne troigu: sufiĉas lasi la nunan ekonomian sistemon pludetrui la planedon, la homaro estos malaperinta antaŭe, kaj novaj specoj ekaperos, kaj disponos pri eterneco por disvolviĝi.

Se oni persone ne deziras naski idojn, oni simple uzu kondomon aŭ pilolon, ne bezonas krei movadon por tio. Sed la virto staras en la medio: sufiĉas naski tiom da gefiloj kiom oni povas eduki.

Sed ĉu per pli da demokratio, EU ne povus influi tiun sistemon al pli vivebla kaj vivinda mondo?

LevIvanov (Montri la profilon) 2017-decembro-12 20:56:32

Altebrilas. Saluton!
Mi petas vian pardonon...Mi legas viajn argumentojn pri lingvoj, pri la sorto de homaro, problemoj de naskiĝo, ktp. Viaj juĝoj havas originan signifon, sed ŝajnas al mi, ke vi rigardas la procezon en la socio tro simple...Ekonomio, demokratio (same kiel aliaj formoj de socia administrado) havas nenian signifon ... Etnaj grupoj vivas laŭ siaj propaj legoj. . Popoloj naskiĝas, evoluas kaj regresas. Mezume etnoso vivas 1000-1200 jaroj. Via eŭropa etnoso havas ĉirkaŭ 700-800 jarojn. Vi jam pasis la pinton de via evoluo. Tial en Eŭropo homoj naskas malmulte.La leĝoj de vivo de etnoj estis priskribitaj de granda rusa sciencisto Lev Gumilev. Estas kompatinda, ke vi ne konas la rusan lingvon.Ĉiuj liaj libroj estas skribitaj nur en la rusa.
Mi pardonpetas pro la eraroj. Mi studas Esperanton dum malpli ol unu jaro.
Ĝis.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-14 00:06:17

Saluton samideano,

Mi iom lernis la rusan en la lernejo, sed mi dubas, ke mia baza nivelo ebligu al mi kompreni la verkon de Gumilev. Eble vi povas rezumi liajn ĉefajn ideojn en Esperanto? Mi ne vidas pri kiaj leĝoj temas: ĉu temas pri leĝoj kiujn homoj decidis doni al sia socio aŭ naturaj leĝoj, kiel tiuj de la fiziko?

Ambaŭkaze homoj povas ŝanĝi ilin, aŭ almenaŭ ŝanĝi iliajn efikojn.

Frano (Montri la profilon) 2017-decembro-14 11:50:04

Lev Gumiljov

"Li proponis ideon pri bioenergia domineco de etnogenezo kaj pri "nova parametro de etna teorio", kiun li nomis pasieco (ruse: пассионарность). La termino subkomrenas ideon de ĉefpuŝeco en la historia procezo de grupo da homoj kun forta strebo al agado. Lia ĉefverko, kiu longan tempon kuŝis sen esti eldonita, estas Etnogenezo kaj biosfero de la Tero."

La angla kaj franca artikoloj estas iomete pli detalaj.

morico (Montri la profilon) 2017-decembro-14 14:59:27

La franca sociologiisto Emile Durkheim [ Emil Durkejm] skribis: oni klarigas ĉefe la socion kun sociaj klarigoj.

Oni povas klarigi la malgrandan fekundecon en multaj eŭropaj landoj pro sociaj klarigoj:
-neceso labori por la plimulto de la virinoj kaj malforteco de la ŝtata helpo por la infanetoj;
- volo plibonigi enspezon;
- risko esti senlabora, ktp.

En Subsahara Afriko, la situacio estas tre malsimila:
_la evoluo ĝis nombro pli malgranda de infanoj komencis malfrue , dum la jaroj 1990';
-la nombro de jaroj de edukado por la junulinoj estas malmulta, kaj pli malgranda ol por la junuloj;
-la kontraŭkoncipo estas ankoraŭ malgranda, ktp

Reen al la supro