إلى المحتويات

Enketo pri esperanta muziko

من ombresaco, 1 أكتوبر، 2017

المشاركات: 6

لغة: Esperanto

ombresaco (عرض الملف الشخصي) 1 أكتوبر، 2017 11:17:00 ص

Saluton, mi prezentas enketon pri muziko en esperanto, kiun organizas muzikumejo, jen la enketo, kaj jen la filmo:
--------------------
Muzikumejo ne nur temas pri esperantigi kantojn, aŭ fari novajn kantojn en Esperanto. Ni ankaŭ celas helpi diskonigi ĉiun bonan muzikon en Esperanto. Rakontu pri viaj ŝatataj esperantaj kantoj!

Komentu sube por proponi kantojn, aŭ voĉdonu la komentojn kiuj proponas kanton, se vi ŝatas la proponitan. La sola kondiĉo, ĝi estu en Esperanto. Estas neniu alia limo, ajna stilo bonas, ne gravas ĉu ĝi estas originalo aŭ adaptaĵo.

Vi rajtas proponi kelkajn kantojn kaj voĉdoni multajn aliajn. Ni preparos kompilon kaj ludliston por la plej voĉdonitaj.

Post du semajnoj ni kalkulos. kaj se vi ne proponas ion, ni trovos vin kaj metos mielon en viajn orelojn,

14al (عرض الملف الشخصي) 2 أكتوبر، 2017 3:45:24 م

Saluton!

Ĉi tio estas mia plej ŝatata kanto.
Mi amas ĝin!

...

ombresaco (عرض الملف الشخصي) 2 أكتوبر، 2017 8:30:56 م

Oni jam proponi ĝi ĉe https://www.youtube.com/watch?v=5j0DXACblhE , voĉdonu tiun komenton!
14al:Saluton!

Ĉi tio estas mia plej ŝatata kanto.
Mi amas ĝin!

...

14al (عرض الملف الشخصي) 3 أكتوبر، 2017 7:28:09 م

Bone, mi faris ĝin ridulo.gif

ombresaco (عرض الملف الشخصي) 16 أكتوبر، 2017 9:37:14 م

Jen la rezulto de tiu enketo.

ombresaco (عرض الملف الشخصي) 21 أكتوبر، 2017 9:36:05 ص

Kaj nun la kompilo kun la plej voĉdonitaj kantoj, kiel promesite

عودة للاعلى