Vai all’indice

Enketo pri esperanta muziko

di ombresaco, 01 ottobre 2017

Messaggi: 4

Lingua: Esperanto

ombresaco (Mostra il profilo) 01 ottobre 2017 11:19:12

Saluton, mi prezentas enketon pri muziko en esperanto, kiun organizas muzikumejo, jen la enketo, kaj jen la filmo:
--------------------
Muzikumejo ne nur temas pri esperantigi kantojn, aŭ fari novajn kantojn en Esperanto. Ni ankaŭ celas helpi diskonigi ĉiun bonan muzikon en Esperanto. Rakontu pri viaj ŝatataj esperantaj kantoj!

Komentu sube por proponi kantojn, aŭ voĉdonu la komentojn kiuj proponas kanton, se vi ŝatas la proponitan. La sola kondiĉo, ĝi estu en Esperanto. Estas neniu alia limo, ajna stilo bonas, ne gravas ĉu ĝi estas originalo aŭ adaptaĵo.

Vi rajtas proponi kelkajn kantojn kaj voĉdoni multajn aliajn. Ni preparos kompilon kaj ludliston por la plej voĉdonitaj.

mkj1887 (Mostra il profilo) 01 ottobre 2017 23:22:05

Antaŭ jardekoj mi aŭdis certan kanton fare de iu grupo, en kiu okazas la rekantaĵo, ‘Sankta Nikolao’. Ĉu vi povus identigi tiun kanton por mi?

ombresaco (Mostra il profilo) 16 ottobre 2017 21:38:11

Jen la rezulto de tiu enketo.

ombresaco (Mostra il profilo) 21 ottobre 2017 09:37:21

Kaj nun la kompilo kun la plej voĉdonitaj kantoj, kiel promesite

Torna all’inizio