Į turinį

Kial ekstremismo estas nedistingebla el parodio pri ekstremismo?

Grown, 2017 m. spalis 4 d.

Žinutės: 9

Kalba: Esperanto

Grown (Rodyti profilį) 2017 m. spalis 4 d. 03:51:32

Kial ekstremismo estas nedistingebla el parodio pri ekstremismo?

Roch (Rodyti profilį) 2017 m. spalis 4 d. 05:37:03

"Monkey see, monkey do."

Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2017 m. spalis 4 d. 14:56:00

Bv doni ekzemplon!

Roch (Rodyti profilį) 2017 m. spalis 4 d. 15:47:49

shoko.gif La afero estas pli konata ke mi pensis:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Leĝo_de_Poe

Altebrilas (Rodyti profilį) 2017 m. spalis 5 d. 17:02:13

Temas pri duagrada humuro.

Povas esti du kazoj:

a) la alia persono tute ne kapablas kompreni duagradan humuron.

b) li (rekte aŭ ne) tiel multe suferis pri io rilata al la afero, ke li tuj sentas sin ofendita. Estas spontanea reago, kaj li eksentas doloron aŭ minacon, kaj ne havas tempon nek kvieton por kompreni la humuron.

Grown (Rodyti profilį) 2017 m. spalis 9 d. 02:15:11

Usona Senilulo kaj Raketulo estas nedistingebla el parodio pri ekstremismo.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2017 m. spalis 12 d. 09:41:21

Mi miskomprenis la temon. Ne temas pri humoro, sed pri iu politikisto.

Bonvolu esprimiĝi pli eksplicite, ĉar oni ofte ne (aŭ mise) komprenas vin. Eble vi povas skribi malpli da mesaĝojn kaj pli da klarigoj, dum egala tempo? Laŭ mi tio instigus la forumanojn al pli ofte respondi al vi.

Grown (Rodyti profilį) 2017 m. spalis 14 d. 18:07:55

Altebrilas:Mi miskomprenis la temon. Ne temas pri humoro, sed pri iu politikisto.

Bonvolu esprimiĝi pli eksplicite, ĉar oni ofte ne (aŭ mise) komprenas vin. Eble vi povas skribi malpli da mesaĝojn kaj pli da klarigoj, dum egala tempo? Laŭ mi tio instigus la forumanojn al pli ofte respondi al vi.
Kio estas egala tempo?

Grown (Rodyti profilį) 2017 m. lapkritis 4 d. 23:50:40

Pri ekstremaj kazoj, frazoj estas sen rezervo pri kion ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj signifas precize. Do ĉu ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj ĉiukaze estas ekstremisma?

Atgal į pradžią