Đi đến phần nội dung

mi estas lavigita tablon, ni estas petitaj traduki retejon

viết bởi amigueo, Ngày 05 tháng 10 năm 2017

Tin nhắn: 8

Nội dung: Esperanto

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 05:30:58 Ngày 05 tháng 10 năm 2017

ĉu jenaj frazoj ĝustas?

"mi estas donita pomon"
"mi estas lavigita tablon"
"ni estas petitaj traduki retejon"

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 06:21:08 Ngày 05 tháng 10 năm 2017

En aktivo oni diras

Mi estas doninta pomon (al iu).

sed en pasivo la roloj de "subjekto" kaj objekto ŝanĝigas, do

Pomo estas donita al mi.

Teknike pasivaj frazoj ne havas subjektoj escepte helpe de la agento ("de") kiel en la dua frazo:

La tablo estas lavigita de mi.

Por la tria frazo mi uzus ne-personan pronomon "oni".

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 06:31:16 Ngày 05 tháng 10 năm 2017

Metsis, mi komprenas la bazan pasivon,
sed mi demandas pri pasivo kiu agas pri AL anstataŭ pri -N, laŭ la angla modelo I was given a sandwich.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 07:12:24 Ngày 05 tháng 10 năm 2017

mi trovis pliajn trublaj ekzemploj (atentu min ne forgesinti akuzativon):

iu petis al mi kanti tangon, iu petis min kanti tangon, mi estas petita kanti tangon, mi kantpetitas tangon

iu igis al mi kanti tangon, iu igis min kanti tangon, mi estas igita kanti tangon, mi estas kantigita tangon, mi kantigitas tangon

mi trovis ĝin pezi, ĝi estas trovita pezi, ĝi trovitas peza (tio ne samas al "ĝi troviĝas peza")

mi nomis ĝin LUK, ĝi estas nomita LUK, ĝi nomitas LUK (nuanco malsama al "ĝi nomiĝas LUK")

Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 13:03:25 Ngày 05 tháng 10 năm 2017

amigueo:Metsis, mi komprenas la bazan pasivon,
sed mi demandas pri pasivo kiu agas pri AL anstataŭ pri -N, laŭ la angla modelo I was given a sandwich.
Tio ne eblas en Esperanto. En tiaj kazoj eblas uzi “oni”:

Oni donis al mi pomon.
Oni igis min lavi tablon.

“Ni estas petitaj traduki retejon” estas tamen ĝusta.

ito (Xem thông tin cá nhân) 03:59:27 Ngày 06 tháng 10 năm 2017

Mi estas ne tute certa. Mi komprenas ĉi sube.

1. Esperanto ne uzas nerektan objekton je formo de -n sed kun prepozicio.

She gave me sandwich -> Ŝi donis al mi sandviĉon.
My father made me a table -> Mia patro faris por mi tablon.

Do la nerekta objekto ne estas uzata kiel subjekto en pasivo.

2. Verboj estas uzataj en nesamaj strukturoj.

En subaj strukturoj la frazo-parto 'prepozicio + substantivo' ne uzeblas kiel subjekto en pasivo sed nur [iun] aŭ [ion] aŭ [--i] uzeblas.

informi: informi [iun] pri io (nedireble: informi [ion] al io)
Iu estas informita pri io

sciigi: sciigi [iun] pri io ankaŭ sciigi [ion] al iu
Iu estis sciigita pri io
Io estis sciigita al iu.

senigi: senigi [iun] je io
Nova iPhone estis senigita je fizika butono.

doni: doni al iu [ion]
Io estas donita al iu.

peti: peti [iun] pri io, au peti [ion] de iu, aŭ peti [iun] --i (--on), aŭ peti al iu [--i] (--on)
Iu estas petita pri io
Io estas petita de iu
Iu estas petita [--i] (--on)
--i (--on) ( ≒ --ado de --o) estas petita al iu

--igi [ion] --a
La ĉambro estas purigita.

--igi [iun] --i (--on)
Iu estas devigita fari ĝin.

Bv. korekti erarojn.

Metsis (Xem thông tin cá nhân) 07:15:29 Ngày 06 tháng 10 năm 2017

amigueo, mi samopinias kun Mutusen kaj ito. Vi bezonas iun prepozicion:

Sandviĉo estas donita al mi.

sed pli facile estas uzi aktivon kaj oni, ankaŭ kun prepozicio:

Oni donis al mi sandviĉon.

ito, retejo konsistas el multaj pagoj, kiuj enhavas tekstojn. Do "traduki retejon" signifas, ke oni petas iun traduki la tekstojn sur ĉiuj pagoj en tiu retejo.

amigueo (Xem thông tin cá nhân) 22:31:04 Ngày 08 tháng 10 năm 2017

danke, Ito, Metsis, Mutusen.

jenaj ekzemploj por resumi dubojn:

mi petis vin kanti --> vi petitas kanti
li igis min salti --> mi saltigitas
mi petis el vi krajonon --> vi petitas krajonon

oni igis min lavi tablon --> mi igitas lavi tablon --> mi lavigitas tablon
oni igis min lavi tablon --> tablo lavigitas al mi

Quay lại