Skip to the content

Miaj malfaciloj kun traduko

by unDEFER, October 6, 2017

Messages: 6

Language: Esperanto

unDEFER (User's profile) October 6, 2017, 4:28:19 PM

Saluton!
Mi ektradukis mian retpaĝaron pri ĉirkaŭ-komputilaj aferoj en Esperanton:
http://unde.sourceforge.net/eo/

Kaj mia sperto en traduko de 4 artikoloj rimarkigis la du ĉefajn problemojn kiujn mi havas:
1) La traduko de rusia vorteto "при". Ĉu vi povas kompreni signifon de la vorteto "dum" en la sekvaj propozicioj:
"regule aperanta DUM laboro en aplikaĵo kun niatempa interfaco OpenOffice.org",
"Aperinta menuo DUM ĉi tio okupas 19% de ĉiu areo de ekrano.",
"ĉu oni konservi ŝanĝajn DUM fermo?"
2) Nevortaraj vortoj. Ĉu vi komprenas la sekvajn frazojn (nevortaraj vortoj estas ELEKTITA)? Ekzemple:
"Mem mi pensas pri tio, kion eblas ENPORTETI en interfacoj novan, ankoraŭ ekde
aŭtuno de pasinta jaro.",
"Uzanto ĉiam povos TRAKLUĈIĜI al teksta redakto de elektita dosiero",
"ilobreto BARIERATAS per malfermita fenestro",
"Sekva ekzemplo BINDITAS kun dialogujoj.".

Anticipe dankon.

unDEFER (User's profile) October 7, 2017, 5:11:48 AM

Do en rusia konsultejo al mi estas proponita la sekva reboniĝo:
1)
"regule aperanta DUM laboro en aplikaĵo kun niatempa interfaco OpenOffice.org",
"Aperinta menuo TIUOKAZE okupas 19% de ĉiu areo de ekrano.",
"ĉu oni konservi ŝanĝajn ĈE fermo?"
2)
"Mem mi pensas pri tio, kion eblas ENPORTI en interfacoj novan, ankoraŭ ekde
aŭtuno de pasinta jaro.",
"Uzanto ĉiam povos TRANSŜALTI al teksta redakto de elektita dosiero",
"ilobreto ŜIRMITA per malfermita fenestro",
"Sekva ekzemplo KUNLIGITA kun dialogujoj.".

Mi pensas, nun ĉi tio estas komprenebla.

Burevoj (User's profile) October 8, 2017, 5:22:45 AM

kamarado, tro multe da eraroj vidas mi en viaj problemaj mesaĝoj kaj tradukoj.
ЗЫ: herovo pomogli tebe en rusia konsultejo, malgraŭ vin konsultigis melnikov mem.

se vi efektive deziras havi ĝustan tradukon, bv krei la fadenon en la rusa.

do, ekzemple, eĉ la unua vorto - "regule" estas malĝusta kaj nekonvena. devas esti "konstante" aŭ eble "periode".

unDEFER (User's profile) October 8, 2017, 7:37:02 AM

> se vi efektive deziras havi ĝustan tradukon, bv krei la fadenon en la rusa.

Ĉi tio ne havas sencon. Eĉ se mi havos ĝusta traduko de 7 frazoj, mi havos ankoraŭ pli ol 500 propoziciojn ne ĝusta...

sergejm (User's profile) October 11, 2017, 4:16:29 PM

Post "multe" uzu "da" aŭ uzu "multaj".
Rusa "свой" tradukiĝas "sia" nur kiam ĝi rilatas al la subjekto de la frazo. En aliaj kazoj nacesas uzi ion alian, ekzemple "propra".

unDEFER (User's profile) October 11, 2017, 4:52:39 PM

Dankon, sergejm. Ĝi estas korektita.

Back to the top