У садржају

Kio estas "koncertero"?

од felipinho, 07. октобар 2017.

Поруке: 4

Језик: Esperanto

felipinho (Погледати профил) 07. октобар 2017. 15.09.39

En la kurso https://lernu.net/kurso/nakamura/4/13 estas la vorto "koncertero" el la "koncerto" kaj la sufikso "-er-". Mi ne komprenas kio estas tio. Mi ne trovis tiun vorton en vortaro kaj ne trovis ĝin en la reto. Kio estas tio?

unDEFER (Погледати профил) 07. октобар 2017. 15.51.02

Ero estas elementa peceto (particle). Vi povas scii vortoj "programero", "menuero" (menu item).
Do koncertero devas esti programero de koncerto.

felipinho (Погледати профил) 07. октобар 2017. 16.37.00

Dankon, nun mi komprenas!

Roch (Погледати профил) 07. октобар 2017. 17.30.54

Mi ne trovis tiun vorton en vortaro kaj ne trovis ĝin en la reto.
Rimarkinda koncertero estis la teatraĵeto laŭ islandaj sagaoj, plenumita de la talenta triopo.
http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/7827...

Вратите се горе