Sadržaj

Kial mi ne estas naciisto

od rapn21, 8. listopada 2017.

Poruke: 37

Jezik: Esperanto

rapn21 (Prikaz profila) 8. listopada 2017. 14:23:28

Mi verkis artikolon pri kial mi ne estas naciisto. Kion vi opinias? Ĉu vi estas naciisto? Kial jes aŭ ne?

Kial mi ne estas naciisto (irlanda)

Grown (Prikaz profila) 8. listopada 2017. 19:21:05

Kunreklame.

Vestitor (Prikaz profila) 11. listopada 2017. 19:44:18

Grown:Kunreklame.
La demando estas por homoj kun cerbo.

Altebrilas (Prikaz profila) 12. listopada 2017. 09:01:14

Mi legis vian artikolon, sed malfacilas al mi respondi. Se oni difinas naciismon per la avantaĝoj de nacio, mi sentas min naciisto. Se per la krimoj faritaj nome de ĝi, mi sentas min sennaciisto.

Tamen, individuo emas identiĝi al la komunumo kiu pli bone protektas lin. Se franca nacio (kaj la ŝtato kiu gvidas ĝin) pli bone funkcias ol Eŭropunio, mi sentas min franca. Kiam EU sukcesos rapide solvi siajn misfunkciadojn kaj garantios al siaj civitanoj hejmon, manĝon, sanon, sekurecon kaj edukadon, mi sentos min eŭropa naciisto (nun mi ne scias kiu sorto atendas min: tiu de greko aŭ de orient-germano? - la estonteco estas tro konfuza).

Kiam la Mondo estos unuigita, mi sentos min mondano, aŭ pli ekzakte terano, ĉar oni devas protekti ne nur la nunajn homojn, sed ankaŭ la Planedo, la Naturo kaj la venontajn generaciojn.

Unuigita, kaj sufiĉe demokrateca por debati pri ĉiaj temoj... inkluzive lingvoj.

Grown (Prikaz profila) 14. listopada 2017. 18:00:20

Altebrilas:Mi legis vian artikolon, sed malfacilas al mi respondi. Se oni difinas naciismon per la avantaĝoj de nacio, mi sentas min naciisto. Se per la krimoj faritaj nome de ĝi, mi sentas min sennaciisto.
If By Whiskey.

Altebrilas:Tamen, individuo emas identiĝi al la komunumo kiu pli bone protektas lin. Se franca nacio (kaj la ŝtato kiu gvidas ĝin) pli bone funkcias ol Eŭropunio, mi sentas min franca. Kiam EU sukcesos rapide solvi siajn misfunkciadojn kaj garantios al siaj civitanoj hejmon, manĝon, sanon, sekurecon kaj edukadon, mi sentos min eŭropa naciisto (nun mi ne scias kiu sorto atendas min: tiu de greko aŭ de orient-germano? - la estonteco estas tro konfuza).

Kiam la Mondo estos unuigita, mi sentos min mondano, aŭ pli ekzakte terano, ĉar oni devas protekti ne nur la nunajn homojn, sed ankaŭ la Planedo, la Naturo kaj la venontajn generaciojn.

Unuigita, kaj sufiĉe demokrateca por debati pri ĉiaj temoj... inkluzive lingvoj.
Ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo. https://en.wikipedia.org/wiki/Glittering_generalit...

vincas (Prikaz profila) 15. listopada 2017. 12:36:55

Jes, mi estas (EU) naciisto. Kaj pri tio fieras.

Grown (Prikaz profila) 15. listopada 2017. 20:51:55

@Altebrilas, bonvolu provi refoje.

Internaute (Prikaz profila) 16. listopada 2017. 11:06:34

Tio pro kio mi ne estas naciiston estas ke la tutmondiĝo ne reverseblas kaj ke pro tiu ĉi nereverseblo, absurdas kredi ekziston de ajna patrujo.

Necesas ke por abolicii la kapitalismon ĉiuj proletoj kiuj en la mondo estas unuiĝas.

Grown (Prikaz profila) 16. listopada 2017. 21:57:48

Internaute:Mi estas nenaciiston ĉar la tutmondiĝo ne reverseblas kaj ke pro tiu ĉi reverseblo, absurdas kredi ekziston de ajna patrujo.

Necesas ke por abolicii la kapitalismon ĉiuj proletoj kiuj en la mondo estas unuiĝas.
Negramatike.

Altebrilas (Prikaz profila) 17. listopada 2017. 07:03:21

Grown:@Altebrilas, bonvolu provi refoje.
Estimata Grown, bonvolu esprimi vin pli humile kaj ĝentile. Ni ne estas 5-jaraĝaj geknaboj , kaj vi ne estas la instruisto.

Tamen, mi reprovas: Mi estos Eŭropunia naciisto kiam Eŭropunio funkcios por mi tiel bone kiel Francio.

(naciismo= ĉi-tie ismo de ekzisto de nacio, kiu neniel implicas malamikemo al aliaj nacioj)

Natrag na vrh