Späť na obsah

Kiam uzi "si(n)" kaj "sia(n)"?

od CMunk, 25. mája 2008

Príspevky: 6

Jazyk: Esperanto

CMunk (Zobraziť profil) 25. mája 2008 19:26:33

Ĉu oni devas "si(n)" aŭ "sia(n)" kun "mi", "vi", "ni" kaj "ili"? En dana oni nur uzas ĝin kun "li", "ŝi" kaj "ĝi".

Kaj... ĉu oni iam devas uzi la vorton "si"? Mi ne kontas pensi de tian frazon.

mnlg (Zobraziť profil) 25. mája 2008 19:57:34

CMunk:Ĉu oni devas "si(n)" aŭ "sia(n)" kun "mi", "vi", "ni" kaj "ili"?
Kun "ili", jes. Kun "mi", "vi", "ni", ne.
Kaj... ĉu oni iam devas uzi la vorton "si"? Mi ne kontas pensi de tian frazon.
Oni certe devas ĝin iam uzi por celi ĝustan signifon.

Karlo salutas Markon kaj kisas sian edzinon (Karlo kisas la edzinon de Karlo)

Karlo salutas Markon kaj kisas lian edzinon (Karlo kisas la edzinon de Marko) (Marko koleriĝas!)

ridulo.gif

CMunk (Zobraziť profil) 2. júna 2008 9:16:15

Kun "ili", jes. Kun "mi", "vi", "ni", ne.
Okej, Dankon.
Oni certe devas ĝin iam uzi por celi ĝustan signifon.

Karlo salutas Markon kaj kisas sian edzinon (Karlo kisas la edzinon de Karlo)

Karlo salutas Markon kaj kisas lian edzinon (Karlo kisas la edzinon de Marko) (Marko koleriĝas!)

ridulo.gif
Mi volis diri, ĉu oni iam devas uzi la vorton "si" kiel subjekto?

mnlg (Zobraziť profil) 2. júna 2008 9:54:54

Ne, neniam. Vorto "si" rilatas al la subjekto. Se vi uzus ĝin kiel subjekton, vi kreus senfinan rondon ridulo.gif

davidwelsh (Zobraziť profil) 11. júna 2008 7:09:09

Mi kredas ke oni uzas si, sin kaj sia tute same kiel oni uzas seg, sin/sitt en la dana.

CMunk (Zobraziť profil) 17. júna 2008 20:34:51

jes, mi ankaŭ kredas ĝin nun, kaj mi scias, kiel oni uzas sin/sit en dana. Mi nur volis esti certa.

Nahor