Zum Inhalt

Programo aŭ retpaĝo por estigi liston de vortoj kaj iliaj tradukoj laŭ teksto

von mingo, 12. Oktober 2017

Beiträge: 14

Sprache: Esperanto

sergejm (Profil anzeigen) 14. Oktober 2017 09:05:28

Vi denove uzas akuzativon post 'estas'!

Tia programo helpos al vi, se la ĉefa celo estas kompreni la tekston, sed ne lerni la lingvon!
Se vi volas lerni la lingvon, ĝi povos eĉ malhelpi.
Legu la tekston ne rigardante vortaro kaj provu diveni la sencon de nekonataj vortoj kaj nur poste kontrolu vin, ĉu vi divenis ĝuste.
(Notu: se vi lernas la anglan, male, tuj rigardu kiel la vorto estas prononcata, ne provu diveni la prononcon, poste estos malfacile rifuzi malĝustan prononcon)

Antaŭ reformo de la interfaco de Lernu vi povis klaki la vorton ĉi tie kaj ricevi ĝian tradukon en lernua vortaro. Ĉu tio laboras plu? Almenaŭ en Andriod tio ne laboras.
Eble pli utilus programo en javascript, kiu kondutus ĉi tiel kun ajna elektita teksto.
Tian programon vi povus uzi en ajna aparato, kie estas retumilo - inter alie Android kaj iPhone. Necesas nenion elŝuti

mingo (Profil anzeigen) 17. Oktober 2017 15:55:38

Dankegon pro la tempo pasigita konsili. Mi trovas bonege vian ideon de programo en javascript. Ekzistas "Add-on" por Firefox nomata "Eklegu!" kiu faras pli malpli tion sed nur al angla. Tamen, ĉu vi povas klarigi kial lerni iom da vortprovizo kun anki (ekzemple) povus malhelpi lerni la lingvon?

sergejm (Profil anzeigen) 17. Oktober 2017 23:34:40

Se vi ofte uzas tian programon, vi ĉiam havas liston de vortoj kaj anstataŭ memori vortojn, vi alkutimiĝos rigardi en la liston, kaj male la listo enhavas vortojn, kiuj vi jam bone konas.

Verŝajne, pli bone estus ke la programo estu skribita en Python en la flanko de servilo kaj javascript/html en la flanko de kliento.
La servila parto povas savi statistikon de klikado sur vortoj kaj uzante tian statistikon marki vortojn, kiujn vi malbone konas, per ruĝa koloro, bone konatajn per verda koloro k.t.p.

ito (Profil anzeigen) 26. Oktober 2017 13:54:56

Die Nachricht wurde versteckt.

Zurück nach oben