Al la enhavo

Helpon! Bv. klarigi sencon de "unu fojon por ĉiam"

de ito, 2017-oktobro-15

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2017-oktobro-15 03:52:02

Karaj samlingvanoj

Ĉi suba frazo estas la dua parto de la unua alineo de Antaŭparolo en Fundamento de Esperanto.

"Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj;"

Mi ne povas kompreni la sencon de frazparto "unu fojon por ĉiam".

Mi trovis unu tradukaĵon en la angla:

"When our language is to be officially accepted by the governments of the principal nations, and these governments, through a special law, will guarantee Esperanto complete assurance of life and utility and total safety against the whims or disputes of all people; then an authoritative committee, elected through those government's mutual agreement, will have the right to permanently make all the desired changes in the foundation of the language, if such changes prove necessary;"

Sed mi ne trovas la interpretitajn vortojn kontraŭ ja "unu fojon por ĉiam". Do la angla teksto ne helpis min.

Bonvolu klarigi per facilaj aliaj vortoj kaj esprimo al mi, ne tiel lerta en Espeanto kaj nekutimiĝanta en eŭropaj lingvoj! Ĉu "unu fojon por ĉiam" mem estas facila esprimo? Neniel por mi (orz).

Antaŭdankon.

nornen (Montri la profilon) 2017-oktobro-15 05:16:55

La frazo "unu fojon por ĉiam" signifas "nur unu solan fojon kaj neniam poste".
Pli malpli ĝi signifas la samon kiel " nur unu fojon", aŭ alilingve 一度だけ.

Ĉi-kuntekste ĝi signifas: Ili havas la rajton fari ŝanĝojn unu fojon, kaj poste ili ne plu havos tiun ĉi rajton.

Mi esperas esti povinta vin helpi.

nornen (Montri la profilon) 2017-oktobro-15 05:18:34

La mesaĝo estas kaŝita.

ito (Montri la profilon) 2017-oktobro-15 07:32:09

nornen:La frazo "unu fojon por ĉiam" signifas "nur unu solan fojon kaj neniam poste".
Pli malpli ĝi signifas la samon kiel " nur unu fojon", aŭ alilingve 一度だけ.

Ĉi-kuntekste ĝi signifas: Ili havas la rajton fari ŝanĝojn unu fojon, kaj poste ili ne plu havos tiun ĉi rajton.

Mi esperas esti povinta vin helpi.
Dankon pro via konsilo. Mi komprenis la sencon de la frazparto, eĉ laŭvorte kaj tutkuntekste.

Sed mi iom havas demandeman emocion pri la opinio de Z. Kial ŝangoj devas esti nur unu foja. Ĉu ŝanĝiĵoj nur unu foja, ĉiukaze povus plenumi aferojn? ...... tio ne estas afero pri traduko sed pri ideo, do mi cesu pridiri plu.

----

Nu, mi miris ke vi skribis japanan lingvon por klarigi vere en aliaj facilaj vortoj por mi (^^. Ĉu vi libere uzas la japanan?

Mi diras dankon ricevinte helpon de vi. 助けていただいたことに感謝を申し上げます。

amike

nornen (Montri la profilon) 2017-oktobro-16 01:21:19

ito:助けていただいたことに感謝を申し上げます。
お手伝いができてうれしい。

ito:Ĉu vi libere uzas la japanan?
ごめんなさい。日本語を勉強したのに、あっさりと話さない。構造は自分の学んだすべての言語の中で日本語が一番面白い。

noelekim (Montri la profilon) 2017-oktobro-16 02:23:53

Pliaj japanaj tradukoj de "once and for all" troveblas ĉe:
www.linguee.com/english-japanese/search?query=%22once+and+for+all%22

ito (Montri la profilon) 2017-oktobro-16 06:21:35

nornen:
ito:助けていただいたことに感謝を申し上げます。
お手伝いができてうれしい。

ito:Ĉu vi libere uzas la japanan?
ごめんなさい。日本語を勉強したのに、あっさりと話さない。構造は自分の学んだすべての言語の中で日本語が一番面白い。
Belege! Mi miras ke vi bone traktas subjekton ekz. foje kaŝante ĝin. Jes, fojfoje japanoj ne uzas ĝin. Plie, en la lasta frazo, via uzmaniero de は kaj が  estas perfekta.

Nu ree pri la ĉefa temo, mi certe sentis en mi ke mi gajnis kaj komprenis la sencon, post kiam mi legis vian konsilon. Sed nun ree aperis iom da dubo en mia kapo.

Kion Zamenhof intencis opinii en la antaŭparolo? Ĉar tio profunde rilatas al "netuŝebleco de Fundamento". Do la fraz(part)o ŝajnas al mi tre rimarkinda kaj ŝlosila. Mi devus ankoraŭ migradi.

amike

ito (Montri la profilon) 2017-oktobro-16 06:27:22

noelekim:Pliaj japanaj tradukoj de "once and for all" troveblas ĉe:
www.linguee.com/english-japanese/search?query=%22once+and+for+all%22
Dankon pro via informo pri la oportuna retserĉilo.

Nu, ĉu la angla "once and for all" estas ĝusta traduko kontraŭ ja "unu fojon por ĉiam"?

nornen (Montri la profilon) 2017-oktobro-16 07:37:20

ito:Kion Zamenhof intencis opinii en la antaŭparolo? Ĉar tio profunde rilatas al "netuŝebleco de Fundamento". Do la fraz(part)o ŝajnas al mi tre rimarkinda kaj ŝlosila. Mi devus ankoraŭ migradi.
Leginte tion:
LLZ:Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta.
Mi pensas, ke la celo de tiu ĉi teksto estas:
Kiam la hipotezaj kondiĉoj (akcepto de registaroj, leĝaj garantioj) estus plenumitaj, tiam komitato povos fari unu nuran fojon ŝanĝojn en la Fundamento. Tio estas, en la tri verkoj: 1.) La 16-regula gramatiko; 2) la « Universala Vortaro »; 3) la « Ekzercaro ». Do, Z eble (kiu povus scii liajn verajn intencojn) intencis ke tiu estonta komitato unue pensu bone kiuj ŝanĝoj estos necesaj kaj bonaj, ke ĝi arigu ĉiujn necesajn kaj bonajn ŝanĝojn kaj poste realigu ilin unu fojon por ĉiam.
Ne temas pri la lingvo mem, tamen pri ĝia dogma fundamento.
Kaj la kondiĉoj neniam okazos, ĉar ne estas difinebla, kiuj estas la menciitaj "plej ĉefaj regnoj".

Roch (Montri la profilon) 2017-oktobro-16 15:57:54

Nu, ĉu la angla "once and for all" estas ĝusta traduko kontraŭ ja "unu fojon por ĉiam"?

Jes!

https://tatoeba.org/epo/sentences/search?query=onc...

Reen al la supro