Eurovido 2008
viết bởi piotrek92, Ngày 26 tháng 5 năm 2008
Tin nhắn: 8
Nội dung: Esperanto
piotrek92 (Xem thông tin cá nhân) 17:31:43 Ngày 26 tháng 5 năm 2008
Mi last-sabate spektis eurovidon. Laŭ mi plej bonaj kantoj estis de Armenio, Turkio, Finlandio kaj Islandio. Kaj laŭ vi kiu kanto estis plej bona? Skribu, bv
Ĝis!
Anel357 (Xem thông tin cá nhân) 18:30:09 Ngày 26 tháng 5 năm 2008
(sed sendube plej ĉarma kantisto estis el Danio
dobri (Xem thông tin cá nhân) 20:11:05 Ngày 26 tháng 5 năm 2008
Plu mi ŝatas kantojn el Ukrainio kaj Malto. Eble ne tiom pro la kantoj kiel pro belaj kantistinoj.
Bedaŭrinde en la konkurso restis malnovaj kutimoj doni la plej grandan nombron da poentoj al najbaro. Tial mi povus fieri, ke mia lando ne faris tion. Tamen doni 12 poentojn al Azerbajĝano mi ne konsentas.
La venkinta kanto el Rusio ŝajnas al mi preskaŭ enuiga. Tute ordinara. Mi ne scias, kion la aliaj homoj ŝatas en ĝi. Sed kiel mi jam skribis, ĉiu homo havas sian guston.
Rian (Xem thông tin cá nhân) 22:56:33 Ngày 26 tháng 5 năm 2008
tomasoavro (Xem thông tin cá nhân) 04:22:52 Ngày 27 tháng 5 năm 2008
richardhall (Xem thông tin cá nhân) 06:47:03 Ngày 27 tháng 5 năm 2008
tomasoavro:Laŭ mi, ĝi estas ĉefe konkurso de naciaj simpatioj - kantoj estas nur fono.Jes ja, mi konsentas. En Britujo, nia komentariisto (Terry Wogan) antaûdiris kiel multaj da nacioj voĉdonis.
novatago (Xem thông tin cá nhân) 07:57:35 Ngày 27 tháng 5 năm 2008
tomasoavro:Laŭ mi, ĝi estas ĉefe konkurso de naciaj simpatioj - kantoj estas nur fono. Konkludante el rezultato de Eurovida konkurso (kiel de la pasintaj), najbaraj nacioj amas unu la alian...Laŭ mi, bedaŭrinde ĝi ne estas afero pri amo. Eble iom da simpatio sed ĉefe ĝi estas afero de konsento: se vi voĉdonas min, mi voĉdonos vin. Poste la voĉdonoj restas en la memoro de la landanoj por la estonta jaro kaj ili agas laŭ la voĉdonoj de la estinta jaro kaj tiel la konsento daŭras unu jaro pli.
Nu... jam diras ĝin la kanto: "la ĉiki ĉiki ege mojosas"
Ĝis, Novatago
Iippa (Xem thông tin cá nhân) 09:57:57 Ngày 27 tháng 5 năm 2008