Skip to the content

Damludon

by Neodivert, May 27, 2008

Messages: 3

Language: Esperanto

Neodivert (User's profile) May 27, 2008, 10:19:10 PM

Saluton amikoj! mi programis damludon per "C++" (programado lingvo), kaj mi volus disdoni ĝin al vi ĉiuj.

Elŝuti ludon

Kelkaj klarigoj:

1.- Ĝi estas malbela ludo, ĉar ĝi estas programita por "MSDOS" kaj ne havas desegnaĵojn. ^^U

2.- La ludo nur funkcias en Vindozo nuntempe. Se vi uzas Linukson aŭ Makintoŝon kaj havas kompilanton mi povos sendi al vi la kodon de la ludo por funkcigi ĝin sub via sistemo.

3.- Mi rekomendas al vi rigardi la opciojn menuon antaŭ ludi, ĉar per ĝi, vi povos ŝanĝi la inteligentecon de la maŝina ludanto.

4.- Se vi trovas iun eraron en la ludo aŭ en la esperanta traduko, nepre scigu min! rideto.gif

Ĝis!

CdLink (User's profile) May 27, 2008, 10:37:37 PM

Heee! NeoDivert! sal.gif

Mi jam ludis vian ludon ^^ Estas ja tre bona por kiu ŝatas pensi =]
Mi ja ŝatis ĝin, kvankam mi tre mallerte malvenkis u.u'

Mi provos ludi denove, kontraŭ pli malsaĝa komputila ludanto ^^

Deziru al mi Bonŝancon =D
Mi reciproke bonŝancon deziras al vi pro via vivo faronte ludojn por geEsperantistoj ^^

Ĝiiis! sal.gif

piotrek92 (User's profile) May 30, 2008, 8:59:25 PM

Mi ludis vian ludon ridulo.gif Kiel vi diris, ne estas belega, sed por damludo oni ne bezonas belecon. Estas grave pensi... Kaj mi havas respekton al vi pro tio, ke vi scipovas krei iun ludon ridulo.gif

Ĝis!

Back to the top