前往目錄

Kiel mi konservas mian esperanton nivelo?

貼文者: skd988, 2017年10月17日

訊息: 4

語言: Esperanto

skd988 (顯示個人資料) 2017年10月17日下午8:28:01

Mi komencis lerni la lingvon antaŭ unu jaro, kaj jam finis kompreneble la kurson en doulingo kaj ankaŭ en lernu. Mi provas legi ĉiu-tage en la biblioteko de lernu, sed ne tre sukcese.

Mi lastatempe timas ke mi forgesos paroli esperanton, ĉar mi konas preskaŭ neniun kiu konas ĝin. Mi ne scias kiel konservi kaj plibonigi mian nivelon. Ĉu vi havas ian ideon?

(Bonvolu korekti min se mi faris erarojn)
Dankon al respondontoj!

Metsis (顯示個人資料) 2017年10月18日上午9:48:47

Vi devus aŭskulti iun paroli E-e kaj vi mem devus klopodi paroli kaj skribi.

Estas reta radiostacio Muzaiko, kion oni povas aŭdi direkte aŭ per la poŝtelefona aplikaĵo Radionomy. Bedaŭrinde la ludolisto ne estas tre longa.

Jutubo havas multajn videojn, en kioj oni parolas E-e, ekz. de Evildea.

La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu helpas vin trovi Esperanto-parolantojn proksime. Vi povas babili per la aplikaĵo kaj decidi renkonti.

EmilioVdf (顯示個人資料) 2017年10月18日下午11:55:51

Vi povas ankaŭ aboni vin al revuoj kiel Monato, Kontakto, ...

Maiky (顯示個人資料) 2017年10月19日上午2:32:06

Legi esperante estas ankaŭ uno el la lej bona kielo por studi kaj konservi esperanto!

回到上端