目次へ

persona kontakto ...

thyrolf,2017年10月18日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

thyrolf (プロフィールを表示) 2017年10月18日 14:47:57

Ĉar videble "lernu.net" ne plu ebligos la privatan interkomunikadon inter siaj partoprenantoj, oni povus ekzemple aliĝi al la mesaĝilo "telegram", por kiu gravas la sekureco de la datumoj de siaj klientoj. Tiu havas la ilon por komuniki inter nur du personoj.

Eble oni povas ankaŭ aliĝi al la grupo "Esperantujo". https://telegramo.org/

Urho (プロフィールを表示) 2018年1月5日 15:07:49

Miaopinie, Tujtero (Twitter) estas tre bona loko por diskuti pri/in Esperanto; nun vi ja povas skribi 280 signojn, aldoni bildojn, sendi privatajn mesaĝojn ktp.

Vi povas sekvi diskutojn pere de kradvortoj (hastags), ekzemple
• #Esperanto (aŭ #esperanto)
• #UK2018
• #UK2019
   ktp.

Jen la ĉefa serĉopaĝo de Tujtero: https://twitter.com/search-home
kaj helpopaĝoj: https://help.twitter.com/en

P.S. — Tujtero (← tuj+Tero)

Siriam (プロフィールを表示) 2018年2月4日 16:02:28

thyrolf:Ĉar videble "lernu.net" ne plu ebligos la privatan interkomunikadon inter siaj partoprenantoj
Ĉu estas certe?

thyrolf (プロフィールを表示) 2018年2月6日 10:35:33

Nek estas certe, ke la mesaĝilo ne plu revenas, nek la malo.

Sed ĝi malaperis antaŭ unu aŭ du jaroj, do oni povas fali en pensadon, ĉu ne? Mi estas pesimisma.

先頭にもどる