ไปยังสารบัญ

Fluto kun agordeblaj truoj

จาก jppoulin, 19 ตุลาคม 2017

ข้อความ 6

ภาษา: Esperanto

jppoulin (แสดงโปรไฟล์) 19 ตุลาคม 2017, 21:42:24

Genia
Tiu fluto — fajfila, fifra, neja, kenaa aŭ glita laŭ la ŝanĝebla blovilo, kiun vi elektas — forigas la ne selektitajn notojn dank al ŝovantaj ringoj.

Eklektika
Multaj kvintonaj, blusaj aŭ ekzotaj gamoj por fluto, ĝis gamoj arabaj kun 3/4 tonoj.
La kutima kvintona gamo estas usebla en la 12 tonaloj.

Por instruistoj
Dank al ŝovringoj, legado de partituroj kun bemolaj gamsignoj iĝos ege facila por viaj lernantoj.

Evolucia
Vi povas mendi ĉiujn erojn de la fluto (bekan blovilon, fifran blovilon, tubon en Do, tubon en Re, 1 ringon, 2 ringojn, 3 ringojn, 4 ringojn, 5 ringojn aŭ 6 ringojn) aparte.

Vidbendo en la franca

http://www.jeanpierrepoulin.com/Ringfluto.htm

Roch (แสดงโปรไฟล์) 20 ตุลาคม 2017, 06:27:32

Klasikaĵo, kiun mi memoras...

Logikaj kialoj por instrui Esperanton al lernejanoj. Nun la facila bekfluto helpas la instruon de muziko en lernejoj, simile la facila Esperanto povus helpi la instruon de lingvoj en lernejoj.

Tim Morley kaj Esperanto “Springboard to Languages”

okulumo.gif

jppoulin (แสดงโปรไฟล์) 21 ตุลาคม 2017, 17:38:35

En Francio oni ne plu uzas fluton en lernejoj...

Roch (แสดงโปรไฟล์) 22 ตุลาคม 2017, 06:24:08

malgajo.gif (nostalgio)

Mi ne lernis ĝin en la lernejo sed de mia frato, kiu lernis ĝin en la lernejo, kun la metodo de Michel Desroches

https://www.musantiqua.ca/mus/isbn/007.html

jppoulin (แสดงโปรไฟล์) 22 ตุลาคม 2017, 12:03:19

Via fluto estis dektrua fluto, la mia estas malsame nur sestrua.
http://www.jeanpierrepoulin.com/PDF/Uzlibro.pdf

Roch (แสดงโปรไฟล์) 22 ตุลาคม 2017, 20:46:57

Jes! La mia estas aldbekfluto en ligno! rideto.gif
La plej oftaj solmuzikiloj de la bekflutfamilio estas la sopranbekfluto (ankaŭ nomata diskanto) kaj aldbekfluto (ankaŭ nomata "trebel"-o). En lernejoj la sopranbekfluto plej ofte uziĝas.

wiki

กลับไปด้านบน