前往目錄

Ĉu bezonata aŭ bezonate

貼文者: ito, 2017年10月23日

訊息: 11

語言: Esperanto

ito (顯示個人資料) 2017年10月23日上午8:03:53

Saluton al samlingvanoj!

Oni bezonas multe da vortoj por klarigi pri ĝi.

Kiam oni ĉi supran frazon esprimas uzante pasivon, kiu el du esprimoj estas ĝusta?

1. Multe da vortoj estas bezonata por klarigi pri ĝi.

2. Multe da vortoj estas bezonate por klarigi pri ĝi.

Ĉu o-vorteca adverbo (kiel subjekto) ricevas finaĵon -a aŭ -e je komplemento.

Antaŭdankon.

NoordZee (顯示個人資料) 2017年10月23日上午9:19:35

1. Multe da (aŭ multaj) vortoj estas bezonataj por klarigi pri ĝi. Bezonataj reflektas la pluralon de ĉi tiun frazon. Bezonataj estas adverbo.

ito (顯示個人資料) 2017年10月23日上午10:02:45

NoordZee:1. Multe da (aŭ multaj) vortoj estas bezonataj por klarigi pri ĝi. Bezonataj reflektas la pluralon de ĉi tiun frazon. Bezonataj estas adverbo.
Dankon pro via atentigigo pri pluralo. Mi eraris. Sed mi ne povas kompreni vian opinion.
Ĉu "Bezonataj" estas adverbo? Ne, "Bezonataj" estas ne adverbo sed plurala formo de adjektiveca pasiva participo.
Ĉu adverbo estas bezonataj? Tiu responda esprimo estas stranga, ĉar ĝi devas esti "adverbo estas bezonata".

-----Pardonu sed mi denove demandas.

Kiu el du (1 aŭ 2) estas ĝusta?

1. Multe da vortoj estas bezonataj por klarigi pri ĝi.

2. Multe da vortoj estas bezonate por klarigi pri ĝi.

Ĉu o-vorteca adverbo (kiel subjekto) ricevas finaĵon -a aŭ -e je komplemento.
Alivorte mia demando estas ĉu "multe da vortoj" estas adverbo(adverba subfrazo) aŭ substantivo(substantiva subfrazo)?
Se mia esprimo de la demando estas ne erara, bv. respondi per 1 aŭ 2 aŭ neniu, kaj per kialo laŭ via opinio.

Metsis (顯示個人資料) 2017年10月23日下午12:45:00

ito,

La responda aktiva frazo estas:

Oni bezonas multajn vortojn por klarigi ĝin.

Laŭ la bazaj reguloj en PMEG §29.1:
  • La objekto fariĝas subjekto kaj perdas sian N-finaĵon:
    multajn vortojnmultaj vortoj
  • La ĉefverbo fariĝas kunmetita verbo: esti + pasiva participo:
    bezonasestas bezonataj, ĉar la nova subjekto estas en pluralo
  • La aktiva subjekto malaperas aŭ fariĝas de-komplemento:
    oni → (malaperas)
Do, la korekta pasiva frazo estas:

Multaj vortoj estas bezonataj por klarigi ĝin.

Nature anstataŭ multaj vortoj oni povas skribi multe da vortoj, kiel vi mem skribis.

Rim.: La fraza parto multaj vortoj ne estas adverbo sed (tiuokaze) substantivo. Tamen mi kredas, ke vi parolas pri
parolpartoj. Parolparte multaj vortoj estas predikativo.

ito (顯示個人資料) 2017年10月23日下午2:18:52

al Metsis

Mi dankas pro via detala klarigo kaj petas pardonon ke mi ne bone scias gramatikajn terminojn.

Mi demandis pri "O-vorteca uzo" en 24.3. Kvantaj E-vortoj. Tial mi montris la frazon aktivan aŭdace uzante E-vorton(multe da vortoj). Oni povas uzi O-vortecajn E-vortojn kiel O-vortoj, ekz. kiel subjekto, objekto, postiranta vorto de prepozicio ktp..

Oni esprimas tiel:
Multe da homoj sidas. (SV)
Li havas multe da pomoj.(SVO)
Do se la strukturo de frazo estas SVC, kiel oni diras C-on? La finaĵo de C estas -a aŭ -e? (S,V,O,C estas mallongigaĵoj de anglaj gramtikaj terminoj)

En Pasivo kun E-finaĵo en 29.1. Pasivo – bazaj regulo estas skribita jene:

Se la pasiva subjekto estas subfrazo, la pasiva participo devas havi E-finaĵon.
Oni devas uzi E-participon ankaŭ kiam la pasiva subjekto estas I-verbo:
Oni uzas E-participon ankaŭ kiam la pasiva subjekto estas kvanta E-vorto aŭ kvanta E-vorteca vorteto:

Do fakte oni diras "Multe da vortoj estas bezonate por klarigi ĝin (pri ĝi)", ĉu?

sudanglo (顯示個人資料) 2017年10月23日下午2:26:19

Laŭ la konvencioj de Esperanto, kiam la logika subjekto ne estas o-vorto, oni ĝenerale* uzas adverbon. ekzemple:

Estas malfacile diri tion - diri tion estas malfacile
estas klare, ke vi ne komprenas.
estos necese multe da mono por aĉeti tion - multe da mono estos necese por aĉeti tion

Tamen mi kredas ke foje, por klareco, Z uzis adjektivan formon kie konvencie estus adverbo

Kaj 'Multe da vortoj estos bezonataj' ne ofendas mian orelon.

(* escepto 'kiu; ekz. kiu estas la plej granda)

ito (顯示個人資料) 2017年10月23日下午2:38:19

al sudanglo

Dankon pro via klara priskribo.
Ŝajnas al mi ke kvanta E-vorto kaj kvanta E-vorteca vorteto sintenas strange.

nornen (顯示個人資料) 2017年10月23日下午3:43:27

ito:
NoordZee:1. Multe da (aŭ multaj) vortoj estas bezonataj por klarigi pri ĝi. Bezonataj reflektas la pluralon de ĉi tiun frazon. Bezonataj estas adverbo.
Dankon pro via atentigigo pri pluralo. Mi eraris. Sed mi ne povas kompreni vian opinion.
Ĉu "Bezonataj" estas adverbo? Ne, "Bezonataj" estas ne adverbo sed plurala formo de adjektiveca pasiva participo.
Ĉu adverbo estas bezonataj? Tiu responda esprimo estas stranga, ĉar ĝi devas esti "adverbo estas bezonata".

-----Pardonu sed mi denove demandas.

Kiu el du (1 aŭ 2) estas ĝusta?

1. Multe da vortoj estas bezonataj por klarigi pri ĝi.

2. Multe da vortoj estas bezonate por klarigi pri ĝi.

Ĉu o-vorteca adverbo (kiel subjekto) ricevas finaĵon -a aŭ -e je komplemento.
Alivorte mia demando estas ĉu "multe da vortoj" estas adverbo(adverba subfrazo) aŭ substantivo(substantiva subfrazo)?
Se mia esprimo de la demando estas ne erara, bv. respondi per 1 aŭ 2 aŭ neniu, kaj per kialo laŭ via opinio.
Ambaŭ estas ĝustaj. (<- Vidu kion mi faris ĉi tie. La subjekto estas adverbo tamen la predikato estas mulnombra a-vorto.)

Unua varianto estas semantika/senca:
"multe da vortoj" havas multnombran signifon, do oni povas uzi multnombran a-vorton por ĝin priskribi.
Zamenhof ĝin uzis: Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi.

Dua varianto estas sintaksa/struktura:
"multe da vortoj" estas e-vorta frazo, do oni povas uzi adverbon por ĝin priskribi.
Alivorte mia demando estas ĉu "multe da vortoj" estas adverbo(adverba subfrazo) aŭ substantivo(substantiva subfrazo)?
Mi dirus ke ĝi estas kvanta frazo.

----
Estas tria varianto:
Zamenhof skribis: Multe da akvo estis verŝita sur ĝin.
Jen ununombra a-vorto ĉar "akvo" estas nenombrebla.

Pli da informacio troviĝas jen.

ito (顯示個人資料) 2017年10月23日下午8:40:07

al nornen
Ambaŭ estas ĝustaj. (<- Vidu kion mi faris ĉi tie. La subjekto estas adverbo tamen la predikato estas mulnombra a-vorto.)
Mi ne vidas tiel, ĉar "ambaŭ" ne estas adverbo sed difinilo (tiel same kiel poseda pronomo, tiu(j) tia(j), ties, unu, la), tial la subjekto de la frazo "Ambaŭ estas ĝustaj" estas ne adverbo sed substantivo (kaŝitaj du frazoj; 1 kaj 2). Do la predikato estas plurala adjektivo.
Unua varianto estas semantika/senca:
"multe da vortoj" havas multnombran signifon, do oni povas uzi multnombran a-vorton por ĝin priskribi.
Zamenhof ĝin uzis: Multe da larmoj estis ploritaj pri ĝi.

Dua varianto estas sintaksa/struktura:
"multe da vortoj" estas e-vorta frazo, do oni povas uzi adverbon por ĝin priskribi.
Alivorte mia demando estas ĉu "multe da vortoj" estas adverbo(adverba subfrazo) aŭ substantivo(substantiva subfrazo)?
Mi dirus ke ĝi estas kvanta frazo.

----
Estas tria varianto:
Zamenhof skribis: Multe da akvo estis verŝita sur ĝin.
Jen ununombra a-vorto ĉar "akvo" estas nenombrebla.

Pli da informacio troviĝas jen.
Mi komprenas preskaŭ tiel, ke laŭlogike, kiam la pasiva subjekto estas kvanta E-vorto aŭ kvanta E-vorteca vorteto (ekz. multe da larmoj, tiom da vortoj), la predikato devas finiĝi per -e. Tio signifas ke la ĉefvorto de la subjekto estas adverbo aŭ adverbeca tabelvorto (multe aŭ tiom). Sed oni povas foje permesate fini la predikaton per -a aŭ -aj por subkomprenigi ke la ĉefvorto de la subjekto estas ne adverbo nek adverbeca tabelvorto (nek multe nek tiom) sed substantivo (larmoj aŭ vortoj). Tio devenas de speciala fleksebleco de kvanta E-vorto kaj kvanta E-vorteca vorteto.

Dankon

NoordZee (顯示個人資料) 2017年10月24日上午6:30:50

ito:
NoordZee:1. Multe da (aŭ multaj) vortoj estas bezonataj por klarigi pri ĝi. Bezonataj reflektas la pluralon de ĉi tiun frazon. Bezonataj estas adverbo.
Dankon pro via atentigigo pri pluralo. Mi eraris. Sed mi ne povas kompreni vian opinion.
Ĉu "Bezonataj" estas adverbo? Ne, "Bezonataj" estas ne adverbo sed plurala formo de adjektiveca pasiva participo.
Ĉu adverbo estas bezonataj? Tiu responda esprimo estas stranga, ĉar ĝi devas esti "adverbo estas bezonata".

-----Pardonu sed mi denove demandas.

Kiu el du (1 aŭ 2) estas ĝusta?

1. Multe da vortoj estas bezonataj por klarigi pri ĝi.

2. Multe da vortoj estas bezonate por klarigi pri ĝi.

Ĉu o-vorteca adverbo (kiel subjekto) ricevas finaĵon -a aŭ -e je komplemento.
Alivorte mia demando estas ĉu "multe da vortoj" estas adverbo(adverba subfrazo) aŭ substantivo(substantiva subfrazo)?
Se mia esprimo de la demando estas ne erara, bv. respondi per 1 aŭ 2 aŭ neniu, kaj per kialo laŭ via opinio.
Ito, pardonu min, vi pravas. Mia eraro.

回到上端