Tartalom

[Baza 1] Semajno 6: Kion vi studas?

Junesun-tól, 2008. május 30.

Hozzászólások: 8

Nyelv: Esperanto

Junesun (Profil megtekintése) 2008. május 30. 21:56:31

Pardonu la malfruan mesaĝon. Mi estas tre okupita ĉi tie kaj la aliaj lingvohelpantoj ŝajne ne pretas helpi...

La temo de ĉi tiu semajno estas la studoj. Studu la sesan parton de Ana Pana. Poste, diru al ni kion vi studas aŭ studis, kion vi ŝatus lerni...

Mi ĉefe ŝatas lerni lingvojn. Mi jam studis sep fremdlingvojn. Mi aparte amas lingvojn kiuj uzas alian skribsistemon. Mi ankaŭ ŝatas lerni ion ajn novan.

(Let me know if you didn't understand something in this message.)

(Gebt mir Bescheid, falls ihr etwas in dieser Nachricht nicht versteht.)

(Faites-moi savoir si vous ne comprenez pas quelque chose dans mon message ici.)

atomsk (Profil megtekintése) 2008. június 1. 0:18:15

Por mi, mi ankaŭ ŝatas lerni novan lingvon, tial mi lernas Esperanton nun.Kaj, poste, mi prenos lerni alian lingvon, eble japana lingvo aŭ hispana lingvo.

FrankoVoglero (Profil megtekintése) 2008. június 2. 16:03:19

Mi havis mema problemo post finado de lernejo. Mi ne sciis kio fari. Do militistaro alkriis min kaj una jaro mi servis kiel soldato. Do mi studis informatiko en Konstanco. Malantaŭ kvin semestroj mi ekigis lernoservo kiam branĉinformatikisto en la programado branĉo. Mi tre amas mian profesion.

Mi ankaŭ amas lerni pri hundoj kaj pri la ĉaso. Mi faros germanan ĉasekzamenon en aprilo 2009. Mi ankaŭ tre amas lerni lingvojn. sal.gif

Bonvolu korekti mian tekston.

Ĝis baldaŭ
Frank

Moriarty (Profil megtekintése) 2008. június 3. 12:02:46

Mi studis Elektronikon ĉe supera lernejo sed instru mi programo en diversaj lingvoj. Mi volas lerni Java kaj TTT programaro sed Mi havas problemoj trovi la tempon aŭ inspiro tion fari.

Mi ĝuas lern Esperanto kaj babil kun homoj el ĉiuj partoj de la mondo.

Roze (Profil megtekintése) 2008. június 3. 15:32:07

Mi estas dentkuracisto kaj nun ke mi emeritiĝis,mi studas Esperanton en mia domo. Mi pripensas ke post la studoj devos pliboniĝi,per multaj legadoj, mia vortareto.Mi ne havas neniun por interparoli. Mi studas sola.
Mi tre ŝatas Esperanto!

ohiojohano (Profil megtekintése) 2008. június 3. 17:28:11

Mi studis komputikon ĉe la universitato. Mi estas programisto. Mi povas programi kun multaj programlingvoj, sed mi nun programas kun ĝavo kaj ĝavoskripto, kaj iom da C++.

Kiam mi havas tempon, mi ŝatas studi lingvojn okulumo.gif

akvokajoleo (Profil megtekintése) 2008. június 5. 22:51:54

Mi studis juron ĉe la universitato. Nuntempe mi studas nur esperanton kaj la italan lingvon.

Ĝis!

ailebol (Profil megtekintése) 2008. június 10. 17:29:39

En lernejo, mi studis la frencan kaj la latinan. Tiuj ĉi lingvoj helpis al mi kiam mi komencis studi Esperantajn vortojn. Nuntempo mi ĉeestis lernejo lerni la dresado de hundoj. Du el miaj hundoj laboras kiel terapiajn hundojn.
Mi pensas ke nun mi ŝatus dresi problemajn hundojn en domoj de homoj.
mi povus ankaŭ piediri kaj nutri hundojn kiam iliaj mastroj estas sur ferio.
Bonvolu korekti miajn erarojn!

Vissza a tetejére