ورود به محتوا

Ĉu “stati” egalas “esti en ia stato”?

از StefKo, 25 اکتبر 2017

پست‌ها: 3

زبان: Esperanto

StefKo (نمایش مشخصات) 25 اکتبر 2017،‏ 7:49:57

1. Ĉu “stati” egalas “esti en ia stato” ?

“La akvo statas glacio” = “La akvo estas en stato de glacio” ≠ “La akvo estas glacio” kaj:
“Stati fortuna” = “Esti fortuna”.

2. Ĉu, salute aŭ dezirante ion al iu, oni konvenas uzi la vorton „stati” aŭ „stato”?

Ekzemploj:

„Statu bona!” (bena, sana, feliĉa, fortuna, kontenta, k.t.p.) aŭ: “Bonstatu!”, aŭ: “Bonstaton!”.
Tamen „Statu bona!” ne egalas: “Estu bona!”?

Metsis (نمایش مشخصات) 25 اکتبر 2017،‏ 15:48:11

Bonvolu, rigardu mian demandon frue pri konsekvenco inter -i, -igi kaj -iĝi.

amigueo (نمایش مشخصات) 26 اکتبر 2017،‏ 10:41:19

al StefKo:
mi tute aprobas tiun uzon: tiu akvo statas glacio, tiu homo statas infano, iu statas manĝanto, statu bona (estu bone)

al Metsis:
avantaĝo estus ke ĉiu simpla vorto kiel planto, morti, veka ktp forme informus pri preciza signifo de la radiko: stato, statŝanĝo, objekto, adjektivo, transitivo ktp. tio estus per aro de morfemoj (-a, -o, -e, -i ktp) pli nombra ol la aktuala.

بازگشت به بالا