Al la enhavo

kiel povas la hispana registaro halti la ribelon en katalunio??

de cromañon, 2017-oktobro-27

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2017-novembro-09 18:57:35

novatago:
Stefano888:Ne subpremu la katalunan popolon. Lasu pli da impostmonon iri al Katalunio.
Katalunoj estas same subpremataj ol la aliaj hispanoj. Vi nur sciis pri ĉi tio ĉar ĝi estas afero pli atentokaptiga kaj sendependistoj volas reklami ĝin por havi eksterlandan apogon. Fakte, la katalunaj politikistoj, kiuj nun fuĝas ne havis problemon akcepti perforton de la kataluna polico, regata de la kataluna estraro —de la partio de la fuĝa Puigdemont—, kontraŭ katalunoj, dum la protestoj de la 15M movado (kaj aliaj okazoj), same kiel ili ne havis problemon akcepti perforton de la hispana polico kontraŭ 15M protestantoj en aliaj hispanaj urboj. Pli, nun estas aliaj konfliktoj en Hispanio, ekzemple en Murcio (Murcia), kaj polico uzas perforton kontraŭ protestantoj kaj tiu konflikto estas tute nekonata ekster Hispanio. Plie, tiuj katalunaj politikistoj ne dubis tondi civitanajn servojn (edukado, sano, ktp) dum jaroj por uzi monon por aranĝi la cirkan fuman kurtenon de la sendependistoj (dirinde: kaj kulpigi la hispanan estraron de la manko de mono). Eĉ pli, tiuj katalunaj politikistoj TUTE NE HAVIS PROBLEMON interkonsenti en la jaroj 1996 kaj 2000 kun la partio, kiu estras nun Hispanio, por lasi tiun partion estri kaj subpremi Hispanion.

Katalunio (kunekun Madrido) estas riĉa privilegiata (de la hispanaj leĝoj) regiono kaj nun, ridinde, ili provas ŝajni subpremataj malriĉuloj sen rajtoj.

Mi ne konsentas la agojn de la hispana estraro en ĉi tiu afero, ankaŭ ne tiuj de la kataluna estraro, mi pensas ke, se la plimulto de katalunoj volas sendependiĝon (nuntempe tio ne okazas), ili rajtas voĉdoni kaj sendependiĝi (per ambaŭflanka interkonsento). Sed mi ne akceptas mensogojn dum aliaj regionoj ne nur estas same subpremataj, sed ankaŭ perdas pli kaj pli civitanoj favore al Madrido, Katalunio aŭ aliaj landoj. La naciistaj estraroj, kaj en Hispanio kaj en Katalunio bezonas malamikojn por pravigi sin. Tial la hispana estraro ne akceptas la referendumon, ĉar se tio okazus laŭleĝe kaj senprobleme, katalunoj plejmulte dirus NE kaj ambaŭ estraroj perdus ilon por manipuli civitanojn. Tial la kataluna estraro mensogadas senĉese pri la hispana estraro kaj la hispanoj.

Ĝis, Novatago.
Kiajn mensogojn vi diskutas? Kaj kio estus la partoj de ĉiu inter tiuj tipoj?

@ Sinjoro Burevoj kaj kara Vincas, mi malrekomendas psikiatrion je Burevoj. Li bezonas malekdrinki. Li estu for de homoj kiam ili drinkas kaj ebrias.

nornen (Montri la profilon) 2017-novembro-10 16:24:39

Mi petas al la hispanaj kunforumanoj bonvole klarigi al mi kelkajn dubojn:

Pri kio temas ĉio ĉi? Kion celas Rajoy kaj amiketoj? Kion celas Puigdemont kaj amiketoj?

Mi nur tre malmulte scias pri la hispana politiko kaj la hispanaj politikistoj, tamen oni diras "de tal palo, tal astilla", el tia arbo, tia lignero. La plejnombro de niaj gvatemalaj politikistoj estas ladinoj, hispanulidoj, kaj mi kredas ke ili ja estas dignaj filoj de siaj patroj. Se niaj koruptaj, senhontaj kaj senvizaĝaj politikistoj estas la astillas, kia diable estas la palo el kiu ili naskiĝis?

Legante hispanajn gazetojn (el mundo, el país) kaj katalunajn (ara), la retoriko estas klara: Rajoy batalas kuraĝe kaj honore por la unueco de la hispana nacio, kaj Puigdemont batalas kuraĝe kaj honore por la rajtoj de la katalunoj... Tion mi ne kredas nek pri Rajoy nek pri Puigdemont. Politikistoj nur batalas por si mem. Kaj ĝenerale por ilia mona avantaĝo.

Kion gajnas Rajoy per siaj faradoj? Subpreminte popolan voĉdonon forte. Enkarceligante elektitan regionan registaron? Vokante al nova voĉdono en aŭtonoma regiono?

Kion gajnas Puigdemont per siaj faradoj? Scie malrespektante la konstitucion? Proponinte agojn, kiuj evidente ne estis akceptotaj?

Kie estas la mono?

Kaj ĉefe: Kio okazos, se en Decembro denove gajnos la sendependistaj partioj? La centrala registaro denove intervenos (intervendrá) Katalunion? La centrala registaro enkarceligos la elektotan regionan registaron, ĝis tiu tago, kiam la katalunoj lernos voĉdoni por "ĝustan" registraron kiu plaĉos al PP?

novatago (Montri la profilon) 2017-novembro-10 19:52:17

Grown:Kiajn mensogojn vi diskutas?
Mensogo estas ke Katalunio estas iel subpremata aŭ pli subpremata regiono ol la aliaj de Hispanio. Mi ne certas ĉu mi komprenas la duan demandon sed mi eksplikos ion pli en la sekva mesaĝo.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2017-novembro-10 20:24:52

nornen:Mi petas al la hispanaj kunforumanoj bonvole klarigi al mi kelkajn dubojn:

Pri kio temas ĉio ĉi? Kion celas Rajoy kaj amiketoj? Kion celas Puigdemont kaj amiketoj?
Mallonge eksplikite: La partioj de ambaŭ havas anojn investigatitaj/ataj/otaj pro koruptado. Fakte oni povas diri ke ambaŭ partioj estas krimaj organizoj, kiuj funkcias por ŝteli ŝtatan monon. Per ĉi tiu fuma kurteno ambaŭ direktas la atenton de civitanoj al problemo, kiu apenaŭ havis gravecon ĝis nun. Aldone la partio de Rajoy apenaŭ havas povon en Katalunio, do tiu partio apenaŭ perdas voĉdonojn tie kaj, aliflanke, hontege, gajnas apogon inter hispanaj naciistoj. Puigdemont verdire ankaŭ estas peono. Estus iom longe ekspliki kial li estas prezidento de Katalunio. Li apartenas al partio tradicie naciista sed ne sendependista, kaj lia partio kaj partio sendependista elektis lin por "kontentigi" "ĉiun" kaj agi kiel peono. Mi supozas ke lia ĉefa persona interesiĝo estas la mono, kiun li perlaboras per ĉi tio ĉar neniu havis esperon atingi sendependecon ĉi foje, kaj flanke eble li volas akiri lokon en historion kiel heroo kaj martiro. La sendependista partio preferis ne uzi propran kandidaton ĉar ili sciis ke la venko estis tro malfacila kaj preferis atendi novan ŝancon, kaj la partio de Puigdemont simple volas ne perdi apogon de la popolo inter la naciistoj kaj sendependistoj, tio estas, ne perdi ŝancon por daŭrigi la ŝteladon kaj ne perdi povon. Sed verdire ili perdos preskaŭ nenion ĉar ili restos riĉaj eĉ se Katalunio malriĉiĝus.

Aldone nuntempe la terorisma grupo ETA ne plu agas kaj la partio de Rajoy ĉiam prezentis sin kiel la savanto de Hispanio kaj nun bezonas novan malmikon de Hispanio en la lando (islama terorismo momente ne utilas). Sed verdire en la partio de Rajoy estas avaraj perfiduloj de Hispanio. La partio de Puigdemont simple troigas la mensogon uzita de ili dum la lastaj jardekoj: Hispanio subpremas kaj ŝtelas al Katalunio kaj nur tiu partio povas savi Katalunion de tiuj frankistoj. Estas vero ke estas multaj frankistoj en la partio de Rajoy sed ne ĉiuj el ili estas tio, kaj pli grave, ja ne estas vero ke hispanoj estas frankistoj, kiuj malamas katalunion.


nornen:Kaj ĉefe: Kio okazos, se en Decembro denove gajnos la sendependistaj partioj?
La festo longiĝos

nornen:La centrala registaro denove intervenos (intervendrá) Katalunion?
Verŝajne, sed estas malfacile diri. Tio estus estultega ago, sed ĉi tiu estraro ne vidas limojn en estultegaj agoj.

nornen:La centrala registaro enkarceligos la elektotan regionan registaron, ĝis tiu tago, kiam la katalunoj lernos voĉdoni por "ĝustan" registraron kiu plaĉos al PP?
Mi ne scias ĉar estulteco estas mistera nebulo por mi.

Ĝis, Novatago.

novatago (Montri la profilon) 2017-novembro-10 23:15:17

Gravas klarigi ke la partio de Rajoy, Popola Partio (Partido Popular), estas dekstra. En Hispanio dekstremuloj estas malpli ol maldekstremuloj, tamen, ĉar la ĉefa dekstra partio estas Popola Partio, kaj ĝi ekzistas por unuigi preskaŭ ĉian dekstran ideologion (ne la plej malferme ekstremistaj) kaj, tiel, forte kontraŭstari dekstrajn partiojn ĝi ricevas la plimulton da voĉdonojn el dekstremuloj. Nuntempe en Hispanio ne estas forta maldekstra partio kaj, aliflanke, maldekstremuloj estas pli fidelaj al sia ideologio, tiel la maldekstraj voĉdonoj iras al pluraj partioj aŭ blankiĝas ĉar kelkaj civitanoj ne vidas indajn partiojn kaj tiel ne eblas gajni al Popola Partio en baloto, kaj tre malfacile per interkonsento post balotado.

Ĝis, Novatago.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-novembro-14 20:56:56

La diskurso estas malbona. Tro ofte diskursantoj uzas vortoj, kiu rompitas bonan diskurson.
Ekzemble: "ĉiuj politika partioj estas korupta" au "la hispana registaro ne havas multajn lumojn en sia kapo" au "hispanaj faŝistoj"
Mi estas konvinkita, ke ni nur perdas tempon, kiam ni diskutas pri la demando, cu mi estas katalona homo au hispana homo.
Vere grava estas, ke ni ĉiuj estas homoj.
Kai la tuta homaro havas grava problemoj, kiu ni devas soluti. Ekzemple la detruo de nia planedo au la ekstrema malegaleco de riĉaj kaj malriĉaj landoj.
Hispanio kaj Katalunio, kiu estas parto de Hispanio, estas riĉa en komparo kun multaj landoj de la tuta mundo. Ili estas riĉa, ĉar aliaj landoj estas malriĉa.
La aktivistojn, kiu volas la katalunia sendependecon, distras nin la vera gravajn demandojn.
Mi tute ne deziras diskuti la katalunan sendependecon. Kaj mi esperas, ke la diskurso finigas baldaŭ.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-novembro-15 18:35:40

Tram_Amiko:
Mi tute ne deziras diskuti la katalunan sendependecon. Kaj mi esperas, ke la diskurso finigas baldaŭ.
Tial mi ne komprenas, kial vi respondas al fadeno pri tiu temo. Se vi malfermus fadenon pri riĉeca malegaleco aŭ estonto de nia Planedo, mi volonte partoprenus.

Grown (Montri la profilon) 2017-novembro-16 02:30:54

Tram_Amiko:La diskurso estas malbona. Tro ofte diskursantoj uzas vortoj, kiu rompitas bonan diskurson.
Ekzemble: "ĉiuj politika partioj estas korupta" au "la hispana registaro ne havas multajn lumojn en sia kapo" au "hispanaj faŝistoj"
Mi estas konvinkita, ke ni nur perdas tempon, kiam ni diskutas pri la demando, cu mi estas katalona homo au hispana homo.
Vere grava estas, ke ni ĉiuj estas homoj.
Kai la tuta homaro havas grava problemoj, kiu ni devas soluti. Ekzemple la detruo de nia planedo au la ekstrema malegaleco de riĉaj kaj malriĉaj landoj.
Hispanio kaj Katalunio, kiu estas parto de Hispanio, estas riĉa en komparo kun multaj landoj de la tuta mundo. Ili estas riĉa, ĉar aliaj landoj estas malriĉa.
La aktivistojn, kiu volas la katalunia sendependecon, distras nin la vera gravajn demandojn.
Mi tute ne deziras diskuti la katalunan sendependecon. Kaj mi esperas, ke la diskurso finigas baldaŭ.
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

nornen (Montri la profilon) 2017-novembro-17 22:11:30

Altebrilas:
Tram_Amiko:
Mi tute ne deziras diskuti la katalunan sendependecon. Kaj mi esperas, ke la diskurso finigas baldaŭ.
Tial mi ne komprenas, kial vi respondas al fadeno pri tiu temo. Se vi malfermus fadenon pri riĉeca malegaleco aŭ estonto de nia Planedo, mi volonte partoprenus.
+1

Reen al la supro