讯息: 8
语言: Esperanto
Kriketo (显示个人资料) 2017年10月31日上午8:45:08
Sed foje mi havas problemojn: Oni scias ke "teologo" estas specialisto pri metoda studo pri Dio kaj diaj aferoj. Bone.
Nun, vinologo estas specialisto pri scienco pri la farado de vinoj. Sed kial voki specialisto pri scienco pri la farado de teo? Devas ekzisti iuj teo-specialistoj en Ĉinio ĉu ne?
Hieraŭ ni babilis pri tio dum renkontiĝo de nia Esperanto-klubo, legante paĝon de La Bona Lingvo de Claude Piron. Pri "kombini elementojn el la baza provizo por esprimi ideojn", iu proponis voki specialiston pri dio per la vorto "pridioteoristo".
Kion vi pensas?
amigueo (显示个人资料) 2017年10月31日下午3:11:57
teismo kaj theismo.
precedenco: budhisto.
avantaĝo? theo kaj teo! elektu kiun vi preferas trinki!
por la kristanoj estus inovaĵo kaj sensolva solvo dilemon: la thea sango iĝis teo anstataŭ vino
noelekim (显示个人资料) 2017年11月1日上午3:18:59
Por specialisto pri teo, mi dirus 'tefakulo' (te-fak-ul-o). Ankaŭ 'teologo' (te-ologo) - konvenas se, en la kunteksto, la leganto verŝajne ne miskomprenos
nornen (显示个人资料) 2017年11月1日上午5:49:29
noelekim:Por specialisto pri teo, mi dirus 'tefakulo' (te-fak-ul-o). Ankaŭ 'teologo' (te-ologo) - konvenas se, en la kunteksto, la leganto verŝajne ne miskomprenosTefakulo estas tre taŭga vorto. Tamen kion signifu "teologo"? Te'o'log'o? Bedaŭrinde "olog" ne estas oficiala vorto, kaj tial ne taŭga por ĝenerala kaj publika interparolado.
StefKo (显示个人资料) 2017年11月1日下午3:19:16
noelekim:'teologo' kaj 'teologio' jam estas kombinaĵoj el la baza provizo, nome la radikoj teolog' kaj teologi' kun -o. Ambaŭ radikoj oficiale eniris nian lingvon en 1909 kaj mi ne komprenas kial oni volus ilin anstataŭigi.Simple: "telogo"
Por specialisto pri teo, mi dirus 'tefakulo' (te-fak-ul-o). Ankaŭ 'teologo' (te-ologo) - konvenas se, en la kunteksto, la leganto verŝajne ne miskomprenos
nornen (显示个人资料) 2017年11月1日下午3:55:32
noelekim (显示个人资料) 2017年11月2日上午3:02:21
nornen:Jes, neoficiala, kiel ankaŭ granda parto de la vortprovizo de Esperanto (omleto, origamio, ostaĝo ...). Sed ĉu ekzistas unu sperta Esperantisto kiu ne scias ke -ologo signifas "scienculo, fakulo pri la koncerna temo"? www.reta-vortaro.de/revo/art/olog.htmlnoelekim:Por specialisto pri teo, mi dirus 'tefakulo' (te-fak-ul-o). Ankaŭ 'teologo' (te-ologo) - konvenas se, en la kunteksto, la leganto verŝajne ne miskomprenosTefakulo estas tre taŭga vorto. Tamen kion signifu "teologo"? Te'o'log'o? Bedaŭrinde "olog" ne estas oficiala vorto, kaj tial ne taŭga por ĝenerala kaj publika interparolado.
Kriketo (显示个人资料) 2017年11月8日下午10:10:10
Mi tre ŝatas la vorton "tefakulo". Kompreneble, mi neniam volis anstataŭiĝi vorton el la baza vortaro!