Kwa maudhui

Teorio pri la manuskripto Vojnicx

ya Miland, 2 Novemba 2017

Ujumbe: 2

Lugha: Esperanto

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 2 Novemba 2017 9:18:49 alasiri

Eble vi auxdis pri la manuskripto Vojnicx*, unu el la plej misteraj en la mondo. La konata Usona decxifristo William Friedman ne sukcesis solvi la enigmon. Sciencaj testoj indikas, ke la dokumento estis farita en la frua 15a jarcento.

Unu teorio estas ke gxi farigxis en artefarita lingvo, kaj mi pensis pri bona kandidato: Balajbalan**, semida artefarita lingvo, fare de mistikulo por komuniki sekretojn. La kreinto vivis en la gxusta epoko (la malfrua 14a jarcento).

Miaopinie eblas, ke la libro estis farita en lingvo bazita sur Balajbalan. Kompreneble tio kreas du defiojn por solvontoj: kaj lerni sekretan lingvon kaj decxifri la manuskripton!

Pri la bildoj, miaopinie tiuj pri virinoj estas alegorioj pri spiritaj temoj. Miakomprene kelkaj plantoj desegnitaj estas nekonataj - eble la farinto aliris sekretan kasxon de nekonataj plantoj?

Kion vi opinias?


*https://eo.wikipedia.org/wiki/Voynich-manuskripto

**https://eo.wikipedia.org/wiki/Balaibalano

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 2 Novemba 2017 10:14:11 alasiri

Eble temas pri provo por skribi lingvon nur parolata je tiu epoko. Tiukaze la aŭtoro nur inventis alfabeton, kaj instruis ĝin al la legantoj kiuj scipovis nur tiun nurparolatan lingvon.

Kurudi juu