讯息: 9
语言: Esperanto
ito (显示个人资料) 2017年11月6日上午2:38:43
Kiel oni povas esprimi en Esperanto jenajn frazojn. Temas pri iom ne-severa devo.
You should get up early.
You ought to be kind to your wife.
sergejm (显示个人资料) 2017年11月6日上午2:59:53
Vi devas esti afabla kun via edzino.
Vi povas uzi verbojn:
Devi, deci, indi, meriti, necesi k.t.p.
amigueo (显示个人资料) 2017年11月6日上午8:04:41
sergejm (显示个人资料) 2017年11月6日上午11:09:43
thyrolf (显示个人资料) 2017年11月6日下午3:23:32
(decus, ke) vi estu afabla al vi edzino
?
vi devus leviĝi frue
vi devus esti afabla al via edzino
?
ito (显示个人资料) 2017年11月7日上午2:45:30
sergejm:Vi devas leviĝi frue. Al vi necesas leviĝi frue.Dankon pro via sugesto. Mi pensas ke estus oportune povi esprimi ne-severan devon je "pesrono + [iu taŭga verbo] (+ [iu taŭga adverbo]" )+ I-vorto" same kiel 'devi --i'. Sed ĉiŭ el viaj sugestitaj vortoj escepte de "devi" devas preni la agon kiel subjekto(kiel I-vorto aŭ ke-frazo). Feliĉe thyrolf montris ekzemplojn.
Vi devas esti afabla kun via edzino.
Vi povas uzi verbojn:
Devi, deci, indi, meriti, necesi k.t.p.
thyrolf:(decus, ke) vi estu afabla al vi edzinoEble ankaŭ jenaj esprimoj estus uzebaj.
- Leviĝi frue necesas al vi.
- Indas por vi ke vi frue leviĝas(u?).
Laŭ mia senso, ili havas ĝustan sencon tut-kuntekste.
thyrolf ankaŭ proponis(instruis) ke "devus" estas uzebla. Mi iom konvinkiĝis.
thyrolf:vi devus leviĝi frueSed mi ne estas certa ĉu oni akceptas 'devus' kiel ĝuste ne-severa devo. Laŭ mia senso ĝi havas iom ne-saman nuancon.
vi devus esti afabla al via edzino
Dankon al ĉiuj almesaĝintoj.
ito (显示个人资料) 2017年11月8日上午5:18:26
ito:thyrolf ankaŭ proponis(instruis) ke "devus" estas uzebla. Mi iom konvinkiĝis.Mi pensis ke "devus" signifas ke ekzistus devo kion oni faras(faros), do la frazo havas nuancon iom ne-severan, tial mi konvinkiĝis al propono(instruo) de thyrolf. Sed bedaŭrinde mi bezonus retiri miajn vortojn. PMEG diras jene:
thyrolf:Sed mi ne estas certa ĉu oni akceptas 'devus' kiel ĝuste ne-severa devo. Laŭ mia senso ĝi havas iom ne-saman nuancon.
vi devus leviĝi frue
vi devus esti afabla al via edzino
----
La verba finaĵo US normale montras, ke temas pri nereala, imagata ago. Sed la verbaj formoj povus, devus kaj volus havas tamen specialan signifon. Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aŭ volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras aŭ faros:
- Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.
----
Laŭ PMEG, "vi devus leviĝi frue" signifas "ekzistas devo por vi leviĝi frue, sed vi leviĝos malfrue".
sudanglo (显示个人资料) 2017年11月9日下午12:12:59
Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aŭ volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras aŭ faros: - Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.Se mi diras. 'Mi devus iri', eble mi ne iros. Sed se mi diras Vi devus iri, mi ja povas esperi ke vi iros.
ito (显示个人资料) 2017年11月10日上午2:49:03
sudanglo:Ito, si ve serĉos la Tekstaron, vi trovos facile kiel oni uzas devus, povus, volus. Ofte tiuj formoj estas malpli severaj/insistaj (pli ĝentilaj) ol devas, povas, volas.Dankon pro via konsilo!Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aŭ volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras aŭ faros: - Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.
Mi miskomprenis.
sudanglo:Se mi diras. 'Mi devus iri', eble mi ne iros. Sed se mi diras Vi devus iri, mi ja povas esperi ke vi iros.Viaj ekzemplaj frazoj estas tute logikaj kaj sufiĉe nuanco-taŭgaj.