Al la enhavo

Senco de apenaŭ

de ito, 2017-novembro-10

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2017-novembro-10 07:33:28

Saluton al ĉiuj

externalImage.png

Mi ne estas certa ĉu la ligna baro en la bildo nomiĝas stango. Nu mi volas scii pri senco de la vorteto(partikulo?) 'apenaŭ'.

Kiam oni diras "li apenaŭ transsaltis la stangon", ĉu li fakte sukcesis transsalti la stangon kvankam li iom skuis ĝin (1), aŭ li malsukcesis kaj faligis ĝin (2)?

Se "apenaŭ" taŭgas al la 2-a okazo (fakte malsukcesis), kiel oni esprimas la 1-an okazon (fakte sukcesis)? PMEG diras "..... la vorteto apenaŭ (= “preskaŭ ne”) kalkuliĝas kiel nea vorto". Sed miaj ĉirkaŭuloj uzas 'apenaŭ' kun la senco de la 1-a okazo, kaj ĝis nun ankaŭ mi tiel uzis.

Krome se 'apenaŭ' estas unu el tiaj samaj neavortoj kiel neniam, neniel, nenial ktp., ĉu oni ne povas duoble nei per 'ne' ĉe frazoj kiu jam uzas 'apenaŭ'?

Antaŭdankon

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-10 11:17:03

ito,

"apenaŭ" montras neplenan atingon aŭ nesufiĉecon, vidu la ekzemplojn en PIV, Al mi "apenaŭ" havas ankaŭ sencon de seniluziiĝa konstato, rezigno, sed la rezulto ne estas certa

Mi apenaŭ sukcesas = Mi verŝajne ne sukcesasMi certe malsukcesas.

Mi dirus, ke en la bildo "Li harfajne transsaltis la stangon", haro + fajna (vidu PIV, punkto 2) + -e, sed povas esti, ke tiu esprimo estas influita de mia denaska lingvo.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2017-novembro-10 12:57:25

Kun verbo apenaŭ egalas al preskaŭ ne, do "li apenaŭ transsaltis la stangon" signifas, ke li ja transsaltis ĝin, sed ke mankis malmultaj centimentroj al fiasko.
Eble helpas memori, ke apenaŭ etimologie signifas "(nur) kun peno".

ito (Montri la profilon) 2017-novembro-11 01:17:12

Metsis
Metsis:sed la rezulto ne estas certa
Aĥ, ĉu vere? En mia denaska lingvo, troviĝas kelkaj simil-sencaj vortoj kiuj priskribas(aldonas nuancon pri harfajneco) verbon aŭ frazon. Sed iuj el ili klare distingas rezultojn, do oni neniel miskomprenas tutfrazojn.

ekz.
karooĝite -> pozitiva senco, hotondo -> nea senco
Li karooĝite transsaltis la stangon.
Li hotondo estis transsaltanta. (Oni ne diras 'hotondo transsaltis', ĉar je momento en daŭro de saltado, li ja estis sukcese saltanta, sed je la fino, li ja estis ne sukcese saltinta. 'Hotondo' emfazasas la momenton, kiam li estis sukcesa. Oni povas danke al 'hotondo' subkomprenas lian finan malsukcesan staton.)

Kiel mi esprimu en Esperanto kun harfajna nuanco la okazon ke li sukcesis?

Kirilo81

Dankon. Sed via klarigo estas iom malfacile komprenebla por mi, ĉar prepozicio 'al' prezentas al mi malfacilaĵon.
Kirilo81:Kun verbo apenaŭ al preskaŭ ne, do ....
Kial 'do' ?
Kirilo81:....ke mankis malmultaj centrimentroj al fiasko
....ke fiaskis pro malmultaj centrimentroj da manko?
Kirilo81:Eble helpas memori, ke apenaŭ etimologie signifas "(nur) kun peno".
Ĉu tio signifas ke "apenaŭ" devenas de iu nacilingva fonto kiu havas sencon "(nur) kun peno"?. Mi memoru!

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-11 12:55:11

Kirilo81:Kun verbo apenaŭ al preskaŭ ne, do "li apenaŭ transsaltis la stangon" signifas, ke li ja transsaltis ĝin, sed ke mankis malmultaj centrimentroj al fiasko.
Eble helpas memori, ke apenaŭ etimologie signifas "(nur) kun peno".
Eble etimologie apenaŭ originas de "(nur) kun peno", sed la klarigo en PIV estas:

"Partikulo, montranta neplenan atingon aŭ nesufiĉecon"

Do, dum la turniro la raportanto povas diri "Li apenaŭ transsaltas (aŭ transsaltos) la stangon" (=li probable ne sukcesas) antaŭ la sportisto komencas sian salton. Se la salto sukcesis, la raporanto povas diri (post la salton) "Li harfajne transsaltis la stangon". Se la salto malsukcesis, la raportanto povas diri "Li preskaŭ transsaltis la stangon".

Krome "Li preskaŭ ne transsaltis la stangon" = "Li harfajne transsaltis la stangon".

ito (Montri la profilon) 2017-novembro-12 02:55:49

ito:Li hotondo estis transsaltanta. (Oni ne diras 'hotondo transsaltis', ĉar je momento en daŭro de saltado, li ja estis sukcese saltanta, sed je la fino, li ja estis ne sukcese saltinta. 'Hotondo' emfazasas la momenton, kiam li estis sukcesa. Oni povas danke al 'hotondo' subkomprenas lian finan malsukcesan staton.)
Mi eraris. 'Hotondo' ne emfazasas la momenton, kiam li estis sukcesa, sed ĝi sugestas ke la fina stato estas mala.
Metsis:
Kirilo81:Kun verbo apenaŭ al preskaŭ ne, do "li apenaŭ transsaltis la stangon" signifas, ke li ja transsaltis ĝin, sed ke mankis malmultaj centrimentroj al fiasko.
Eble helpas memori, ke apenaŭ etimologie signifas "(nur) kun peno".
Eble etimologie apenaŭ originas de "(nur) kun peno", sed la klarigo en PIV estas:
Jes, mi certigis min ĉe PIV.
Ĝis kiam Kirilo81 re-almesaĝos kaj klarigos de kie 'apenaŭ' devenis, la afero estos en nebulo. Sed li eble estus tia persono, kiu malŝatas malŝpari vortojn kaj volas paroli kuŝante kun alia persono. Haha! Li volas esti _ノ乙(、ン、)_. Sed al li mi dankas.
Metsis:"Partikulo, montranta neplenan atingon aŭ nesufiĉecon"

Do, dum la turniro la raportanto povas diri "Li apenaŭ transsaltas (aŭ transsaltos) la stangon" (=li probable ne sukcesas) antaŭ la sportisto komencas sian salton. Se la salto sukcesis, la raporanto povas diri (post la salton) "Li harfajne transsaltis la stangon". Se la salto malsukcesis, la raportanto povas diri "Li preskaŭ transsaltis la stangon".
"Li hotondo estis transsaltanta" estas nur rekta traduko de mia denaska lingvo. Sed eble Esperanto ne akceptus tian esprimon kun la senco. Plie se ne ekzistas tia tute simila vorto kiel 'hotondo'(montranta pozitive harfajnecon), oni ne povus esprimi tian nuancon uzante partikulon.
Metsis:Krome "Li preskaŭ ne transsaltis la stangon" = "Li harfajne transsaltis la stangon".
Hum! malfacile por mi. Ĉar harfajne mem ne havas nean sencon kaj en tuta frazo ne ekzistas nea vorto, do la lasta frazo estas pozitiva(sukcesis), ĉu ne?

ito (Montri la profilon) 2017-novembro-12 05:01:24

Ĉu mi ĝis nun tute miskomprenus?

- Li saltis, sed ne sukcesis.

En ĉi supra okazo, oni devas esprimi sen nea vorto, "li preskaŭ saltis".

Jen similaj okazoj:

* Pasis semajno, pasis preskaŭ du semajnoj. (ankoraŭ ne pasis du semajnoj)

* Mi preskaŭ mortis de timo.(ankoraŭ ne mortis)

- Li saltis, kaj sukcesis.(aperis kvazaŭ ne sukcese sed fakte sukcesis)

En ĉi supra okazo, oni devas esprimi "li apenaŭ saltis(elsaltis)".

Jen similaj okazoj:

* .... ŝi iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ povis ŝin sekvi. Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta (Klaro povis sekvi, ĉar ankaŭ li povis atingi ĝis la strato)

* Dank’ al Dio, dank’ al Dio, Janjo! — ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis diri ion plu, sed ŝi ne povis:....(ŝi ja povis eldiri sed nur "dank' al Dio, dank' al Dio, Janjo")

----
La partikulo 'preskaŭ' ja estas nea vorto laŭsence. Do la klarigo pri 'apnaŭ' de PIV kaj PMEG t.e. ".... (=preskaŭ ne) .... " estas tre konfuza.

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-12 09:20:14

La vortoj apenaŭ kaj preskaŭ havas ian nean sencon, komparu kun la angla
apenaŭ: hardly
preskaŭ: almost


Do la esprimo preskaŭ ne respondas al almost not, kies signifo ne ĉiam estas klara. Tial estas pli bone eviti uzi ĝin.

Se mi komprenis prave, hotondo signifas bedaŭrinde. Tiel

Li bedaurinde transsaltis la stangon

signifas, ke iu esperis, ke li devus esti malsukcesinta, sed li sukcesis finfine.

sudanglo (Montri la profilon) 2017-novembro-12 11:46:18

Ito, por priskribi la bildon kiun vi afiŝis, mi sugestas:- Li apenaŭ super(salt)is la stangon = Li preskaŭ ne superis la stangon.

Per si mem 'transsalti' ne portas la ideon de la distanco inter lia korpo kaj la stango.

Konsideru:
Li apenaŭ eniris (estis enirinta) la ĉambron, kiam la bombo eksplodis
Li apenaŭ transsaltis (estis transsaltinta) la stangon, kiam la bombo eksplodis

sudanglo (Montri la profilon) 2017-novembro-12 12:07:52

Ito, 'apenaŭ' venas de la latinidaj lingvoj - france 'à peine', hispane 'apenas', itale 'appena'

'Peine' estas mult-signifa - puno, sufero, peno

Reen al la supro