K vsebini

"sia miko salutis sian amikon" kaj "plisia amiko salutis olsian amikon"

od amigueo, 10. november 2017

Sporočila: 41

Jezik: Esperanto

Metsis (Prikaži profil) 14. november 2017 08:39:10

amigueo,

NE!

La frazo Sia amiko salutis sian amikon havas tri frazelementojn:
  • sia amiko
    subjekto, kiu konsistas de la nominativa kazo de la posesiva pronomo "sia" (ofte nomata genetiva atribuo) kaj la nominativa kazo de la substantivo "amiko"
  • salutis
    predikativo, kiu estas la verbo "saluti" en preterita tempo (is-tempo)
  • sian amikon
    objekto, kiu konsistas de la akuzativa kazo de la posesiva pronomo "sia" (ofte nomata genetiva atribuo) kaj la akuzativa kazo de la substantivo "amiko"
La subjekto devas esti memstara. Ne rajtas ekzisti iu elemento, de kiu la subjekto eventuale dependus. Tiel ne estas klara, kiu estas tiu "si" en la subjekto, kiun ĝi montras.

tommjames (Prikaži profil) 15. november 2017 11:18:52

amigueo, mi estas iom scivolema, kial vi konstante elpensadas strangajn esperantaĵojn kaj demandadas pri ili en la forumoj? Ĉu vi provas iel paroli "pli bonan" Esperanton aŭ esplori interesajn novajn stilojn? Ĉu vi simple ludas per la lingvo por amuzo? Verdire la plimulto de viaj elpensaĵoj estas senutilaj kaj ofte absurdaj, kaj oni ĝenerale taksas inde eviti tiajn aferojn, sed vi ne. Ĉu estas ia motivo antaŭ tio? Mi ne volas moki, mi nur interesiĝas.

amigueo (Prikaži profil) 15. november 2017 12:51:10

ad hominem ridulo.gif

cxu vi vere pensas ke "sia amiko salutis Petron" ne enhavas strangajxon absurde stranga (sen -n!) kaj ke tiu strukturo vere estas senutila en esperanto?

metaforo responda:
se vi per akcidento havas du sinsekvajn fingrojn gluitaj vi trovos ke vi kapablos agi normale cxe via vivo. do cxu vi povus konkludi ke vi malmankis fingron nur kelkfoje utilan al muzikistoj?

ne kapabli uzi "sia amiko" en subjekto, estas iel kiel trovi fingron malmanki cxar ni ankoraux ne pianis.

laux mi: forigi handikapon.
laux vi?: aldoni stultan komplikigon

tommjames (Prikaži profil) 15. november 2017 13:10:59

amigueo:cxu vi vere pensas ke "sia amiko salutis Petron" ne enhavas strangajxon absurde stranga (sen -n!) kaj ke tiu strukturo vere estas senutila en esperanto?
Se vi proponas tiun klare gramatike malĝustan formon kiel uzinda, nu jes, plene absurda. Se la malĝusta subite estas ĝusta, aŭ bona, aŭ eĉ nur akceptebla, tio estas renverso de ĉia senco. Kiel ludo tia renverso ne necese estas malbona, sed alikuntekste mi ne vidas valoron en ĝi. Do denove mi demandas, ĉu tio estas nur amuzaĵo por vi aŭ ia serioza propono pri lingvo-reformo?

amigueo:laux mi: forigi handikapon.
laux vi?: aldoni stultan komplikigon
Lasu min ĝustigi tion por vi:

laux mi: forigi bazajn gramatikajn regulojn, tiel aldonante nenion krom konfuzo.
laux vi?: paroli la lingvon, kaj esti kontenta je tio

Kirilo81 (Prikaži profil) 15. november 2017 14:48:09

Kion tommjames skribis, entute ne estis atako ad hominem.
Kion vi opinias handikapo, estas la simplaj reguloj, kiuj permesas, ke la lingvo restu komprenebla kaj klara kaj ne ia vorta galimatio kun nur asociadaj interligoj.
Vi povas daŭrigi viajn lingvajn akrobataĵojn senfine kaj senkiale, sed certe ne estas nur mi, kiu (kun ĉi tiu escepto) ignoras viajn diskutfadenojn plene, tiel ke vi perdas multajn eblajn respondojn, se vi iam havos seriozan demandon.
Perdo de tempo.

amigueo (Prikaži profil) 15. november 2017 18:02:37

Kirilo81:Kion tommjames skribis, entute ne estis atako ad hominem
vi pravas. cxio estas dialogo gxentila. sed lia demando estis pri mia motivacio por prezenti "absurdajxoj" (cxu literatura stilo? cxu ludoj? cxu reformprojekto?)

taksi miajn demandojn absurdajxoj ne estas "simpatie auxskulti". tamen, laux mi konduto de tommjames estas pli proksima al aktiva auxskulto ol "sisteme preteratenti cxar tempperdilojn".

mi ne komprenas kial vi trovas ilin absurdaj kaj tempperdigaj. mi reale miras ke simpla strukturo SIA AMIKO (subjekto) estu malgxusta kaj, kontraste, SIN MORTINTO (subjekto) estu gxusta. kia magia diferenco?

cxu vi pensas ke klarigoj de dankinde gxentila Metsis bone respondas tiun misteron?

Kirilo81:
Kion vi opinias handikapo, estas la simplaj reguloj, kiuj permesas, ke la lingvo restu komprenebla kaj klara kaj ne ia vorta galimatio kun nur asociadaj interligoj.
vi pravas ke gramatikaj reguloj necesas kaj utilaj ridulo.gif
tamen, kaze de SIA AMIKO ne estas galimatio, nur strangeco. kaj tio kion mi gapas estas tiu strangeco aux tutmalofteco de strukturo tiom simpla per baza vorto SI.

Kirilo81:
Vi povas daŭrigi viajn lingvajn akrobataĵojn senfine kaj senkiale, sed certe ne estas nur mi, kiu (kun ĉi tiu escepto) ignoras viajn diskutfadenojn plene, tiel ke vi perdas multajn eblajn respondojn, se vi iam havos seriozan demandon.
Perdo de tempo.
vi denove pravas. preteratento estas efika pacema armilo. ekz Somalilando. ekonomia blokuso kaj amaskomunikila blokuso kun mistera kaj persista (26 jaroj) internacia unanimeco.
mi ne volas perdigi tempon al vi cxiuj. simple, mi gapas, dubas kaj dialogas pri nia bela lingvo Esperanto.

amigueo (Prikaži profil) 15. november 2017 18:43:45

tommjames:Kiel ludo tia renverso ne necese estas malbona ... ...
Do denove mi demandas, ĉu tio estas nur amuzaĵo por vi aŭ ia serioza propono pri lingvo-reformo?
renversi?
kompreneble, io absurda hodiaux, morgaux povus esti normala kaj evidenta. tio povus esti interesa ne nur al mi.

mia gxenerala motivacio?
mi studas gramatikon kaj vortaron de Esperanto.
cxu tio produktos tekstojn aux videojn aux kantojn aux teatrajxojn? insxa la!
gxis nun nur tio: spontane mi trovas mirindajxojn en Esperanto. "mi trovas" ne signifas ke tio estu originala aux nekonata de gramatikaj spertuloj aux normalaj parolantoj.
mi nur gapas, dubas kaj dialogas. ridulo.gif

lernu .net entutas multajn altkvalitajn dankindajn volontulojn


tommjames:
Lasu min ĝustigi tion por vi:
laux mi: forigi bazajn gramatikajn regulojn, tiel aldonante nenion krom konfuzo.
laux vi?: paroli la lingvon, kaj esti kontenta je tio
mi gajas ke ambaux ni estas kontentaj, eble diversmaniere, pri esperanto.

trovi analogon inter SIA AMIKO kaj SIN MORTIGI (kiel subjektoj) mi ne komprenas tion hxaoso aux konfuzo, fakte estus simpligo de regulo kaj pligrandigo de esprimebloj.

mi proponis perpleksigan ekzemplon por atentigi. nur malofte SIA AMIKO subjekto koincidos kun SIAN AMIKON aux AL SIA AMIKO ktp!!

tommjames (Prikaži profil) 15. november 2017 20:26:32

taksi miajn demandojn absurdajxoj ne estas "simpatie auxskulti"
Mi ne taksis viajn demandojn absurdaj. Mi specife klarigis ke mi taksas absurda la nocion ke la gramatika malĝustaĵo kaj neuzataĵo proponita de vi estas uzinda. Ĉu vi kredas je tiu nocio aŭ ne mi ne vere scias, ĉar vi ne estas tre klara en via parolado. Se ofendas vin ke certajn absurdaĵon mi nomas absurdaĵoj, nur pro tio ke la absurdaĵoj originis de vi mem, tion mi ne povas helpi. Mi ne celis ofendi, mi simple scivoletis pri tio, kio estas en via menso.

Cetere, Kirilo pravas, mi diris nenion ad-hominem. Enketo ne estas argumento.
mi reale miras ke simpla strukturo SIA AMIKO (subjekto) estu malgxusta
La kialo estis jam klarigita: 'si' montras al subjekto, do tutnature sekvas ke ĝi ne estu la subjekto. Tio estas simpla gramatika regulo hejma en la lingvo dekomence kaj vaste sciata. Se vi volas paroli ignorante tiun regulon, bone, faru tion, sed nur sciu ke tio estas fuŝparolo kaj personaj opinioj ne ŝanĝos tion.
kompreneble, io absurda hodiaux, morgaux povus esti normala kaj evidenta.
Jes, iuj aferoj iam 'absurdaj' post tempo fariĝis normalaj. Sed multaj aliaj restis absurdaj kaj ne montras signon de statusŝanĝiĝo. Koncerne vian proponitan uzon de 'si' kiel subjekto, mi suspektas ke vi atendos ĝis frostiĝo de l'infero por tio.

amigueo (Prikaži profil) 16. november 2017 16:43:28

mi respondas al tommjames kaj Metsis:

SI ne povas esti en subjekto
do
"Sin mortiganto leterintis amikon"
estas frazo SEN subjekto!

cxio en ordo ridego.gif

Metsis (Prikaži profil) 16. november 2017 19:51:54

amigueo,

Almenaŭ la germanaj lingvoj, ekz. la angla, la sveda kaj la germana, eble aliaj hindoeŭropaj lingvoj ankaŭ, postulas tiel nomatan formalan subjekton:

It rains/Det regnar/Es regnet

Bonŝance la E-a gramatikon ne uzas tiel nomatan formalan subjekton. Estas tute akceptebla skribi

Pluvas.

La manko de subjekto ne rilatas al, kiel oni povas konstrui subjekton, se la frazo havas tion.

Nazaj na začetek