目次へ

"sia miko salutis sian amikon" kaj "plisia amiko salutis olsian amikon"

amigueo,2017年11月10日の

メッセージ: 41

言語: Esperanto

amigueo (プロフィールを表示) 2017年11月22日 17:11:33

thyrolf:ri kaj na estas ege utilaj vortetoj !
mi ankoraux ne trovas gravan utilon de NA.
cxu eble vi donus ekzemplojn?
antauxdankon ridulo.gif

sergejm (プロフィールを表示) 2017年11月22日 20:54:19

'Na' utilas, kiam objekto estas ne substantivo (ekz. nombro/kiom/multe) aŭ ne esperantizita nomo, t.e. kiam oni ne povas uzi finaĵon -n.
Multe da knaboj na multe da knabinoj vidas.
Na kiom da pomoj vi manĝis? Na du.
Ĉu vi legis na "Kredu min, sinjorino!" ? Jes, mi legis la libron "Kredu min, sinjorino!"

'Ri' ne estas tiom utila. Ĝian neceson havas nur rigoraj seksistoj.

Normala uzo estas ekz:
Aŭtoro de la libro ... li ... kaj fine vi ekscias ke la aŭtoro estas virino.
Komparu angle:
Author of the book ... he ... and you know at the end that the author is a woman.

amigueo (プロフィールを表示) 2017年11月22日 23:22:49

sergejm:'Na' utilas, kiam objekto estas ne substantivo (ekz. nombro/kiom/multe) aŭ ne esperantizita nomo, t.e. kiam oni ne povas uzi finaĵon -n.
Multe da knaboj na multe da knabinoj vidas.
Na kiom da pomoj vi manĝis? Na du.
Ĉu vi legis na "Kredu min, sinjorino!" ? Jes, mi legis la libron "Kredu min, sinjorino!"

'Ri' ne estas tiom utila. Ĝian neceson havas nur rigoraj seksistoj.

Normala uzo estas ekz:
Aŭtoro de la libro ... li ... kaj fine vi ekscias ke la aŭtoro estas virino.
Komparu angle:
Author of the book ... he ... and you know at the end that the author is a woman.
dankon!! ridulo.gif

pri "na":
mi pensas ke ĝi estas prepozicio ankoraŭ ne disvolviĝinta.
oni ne trovas ĝin en vortkunmetoj.

sergejm (プロフィールを表示) 2017年11月23日 5:00:40

Uzi 'na' en vortkunmetaĵoj ne estas necesa.
Arbohakisto hakas arbon.
Sinmortiganto mortigas sin
Antaŭepaŝi aŭ antaŭenpaŝi
Kiel vi vidas, -n in vortkunmetaĵoj estas rare uzata, nur kun sin-, aŭ kiam ĝi necesas por distingi sencon. Des pli ne estas necesa na-

thyrolf (プロフィールを表示) 2017年11月23日 9:09:34

"Na" taŭgas en ekzemple ĉe fremdaj nomoj: Na Minkjup amas Torkje, ne na Luska.


"Na" taŭgas ekzemple, se "de" povas havi du sencojn.

"Lin naŭzas la neglekto de la ŝatata virino"

1. neglekto, kiun suferas la ŝatata amiko ?
2. neglekto fare de la ŝatata virino?

"Lin naŭzas la neglekto na la ŝatata amiko" => 1.


Multegaj virinoj estas rigoraj feministoj !

Kaj mia lingva senco neniam estis feliĉa pri "li aŭ ŝi", do en nedifinitaj cirkonstancoj mi amas uzi na "ri". ridulo.gif

Metsis (プロフィールを表示) 2017年11月23日 10:40:35

amigueo:
al mi estas iomete komplika la neekzisto de su subjekto pri vetero: matenas, pluvas, jetrias kaj duono ankaŭ stranga al mi la koincido esti (ekzisti) kaj esti (esti blanka), la unua mi trovas kvazaŭ signifus "tiei"
Mi komencis novan fadenon pri la formala subjekto.

amigueo (プロフィールを表示) 2017年11月23日 11:09:57

thyrolf:"Na" taŭgas ekzemple, se "de" povas havi du sencojn.

"Lin naŭzas la neglekto de la ŝatata virino"

1. neglekto, kiun suferas la ŝatata amiko ?
2. neglekto fare de la ŝatata virino?

"Lin naŭzas la neglekto na la ŝatata amiko" => 1.
ho, praktika afero!
do estas almenaŭ du neglektoj! neglekto "naa", kaj neglekto "fardea"


NAA estas bela simptomo ke NA ekas normala prepozicio

amigueo (プロフィールを表示) 2017年11月23日 11:12:17

sergejm:Uzi 'na' en vortkunmetaĵoj ne estas necesa.
Arbohakisto hakas arbon.
Sinmortiganto mortigas sin
Antaŭepaŝi aŭ antaŭenpaŝi
Kiel vi vidas, -n in vortkunmetaĵoj estas rare uzata, nur kun sin-, aŭ kiam ĝi necesas por distingi sencon. Des pli ne estas necesa na-
dankegon, sergejm

antaŭeniri --> antaŭeni (???) ridulo.gif

Metsis (プロフィールを表示) 2017年11月23日 12:17:53

Pri ri

Supozita seksismo de E-o eble estas la plej parolata temo inter esperantistoj. La mondo estis komplete malsama, kiam Z vivis, ol la nuntempa. Ĉi tiel li elektis, kiel en multaj hindoeŭropaj lingvoj, ke "li" havas du signifojn: la vira tria persona pronomo en singularo kaj la homo ĝenerale (komparu kun la angla he aŭ la germana er).

Tamen la mondo ŝanĝiĝas kaj nuntempe multaj homoj opinias, ke oni bezonas seksneŭtralan trian personan pronomon ankaŭ en singularo (la plurala "ili" jam estas seksneŭtrala), ĉar en multaj okazoj la sekso ne gravas.

Ekzemplo:
La instruisto intruas la lernantojn... XX demandas pri hejmtaskon.
Se oni ne scias, ĉu la instruisto estas viro aŭ virino kaj konsekvence kiun pronomon uzu. Ĉu la sekso de la instruisto eĉ gravas en tiu kunteksto?

Oni devas ankaŭ memori, ke estas lingvoj, en kiuj tia divido estas tute stranga. Ekzemple mi parolas denaske lingvon (la finnan), kiu havas nur du triaj personaj pronomoj en singularo. Hän montras homon kaj se montras ĉiuj aliaj, alivorte bestoj, objektoj kaj aferoj. (Escepte nuntempe kelkaj homoj parolas iomete karese pri siaj dorlotbestoj, hundoj kaj katoj uzante hän.) Ankaŭ la estona kaj la hungara uzas vortoj tema resp. ő, kiu estas seksneŭtralaj singularaj triaj personoj pronomoj. (Nature la pluralaj triaj personaj pronomoj estas seksneŭtralaj. La finna nämä, la estona nema kaj la hungara ők taugas pri ĉiaj homoj.)

La angla kaj la sveda estas ŝanĝontaj koncerne la tria persona pronomo en singlaro. En la angla oni uzas they por montri seksneŭtrale la trian personon en singularo kaj en la sveda oni pruntis la finnan vorton kaj konformigis ĝin en la formon hen.

Oni devus uzi la pronomojn "ĝi" aŭ "tiu" en E-o por tiu intenco, sed multaj personoj (mi inkluzive) penas, ke tiuj estas iomete senhonorigaj, rezervita por ne-homoj(*).

*: Ne, mi ne intencas priparoli vulkananojn aŭ klingonojn per "ĝi" sed per "ri" 🖖

amigueo (プロフィールを表示) 2017年11月23日 16:24:14

Metsis:Pri ri
ĜI, TIU estas iomete senhonorigaj, rezervitaj por ne-homoj
mi legis pri "singulara they". "she he they it" estis jam de 18 jarcento dirmaniero kaj "she he it" (analoga al "ŝi li ĝi") ankaŭ uziĝis. kelkaj gramatikistoj* rekomendis ĉefe je la 19 jarcento la duan uzon ("por ke gramatiko imitu naturon") kaj nur parte sukcesis fari ĝin la kultura skriba regulo (rekomendo pli sukcesa en Usono).

kompreneble tio okazis kiam femoj neniam adoltiĝis aŭ ne sendependiĝis el patro aŭ edzo. iŝi ne estis soldatoj, nek balotantoj. IŜI signifis "femoj sen lidera masklo kune" dum ILI signifis "grupo kun almenaŭ unu masklo"
(( kompreneble IŜI ne estas en esperanto nek en angla, sed helpas kompreni la ideon; "ILI" de la teksto ankaŭ ne estas en esperanto nek en angla...))

sed ne nur tiam!, ankaŭ post dua mondmilito kaj eĉ 21jarcente tiun singularpreferan dirmanieron kelkaj gramatikistoj ankoraŭ rekomendas aŭ eldonistoj devigigas kiel skriba ĝusteco.

alternativaj pronomoj (ou, ey) ankaŭ uziĝis sed tre minoritate.
mia plejŝatata estas EY EY EYS,
tiu pronomo estas aparte simplitita, ĉar la versio vere uzita estis EY EM EIR

do ni ne skandalu se kelkaj esperantuloj uzas "ŝi li ĝi ili" kaj aliaj uzas "ŝi li/hi ri ĝi ili", aŭ eĉ "li ili" (plej simple).
eĉ angla lingvo havas tian konflikton aŭ - diversecon
((ho, eblas neŭtraleco nek per nek en neŭtrala lingvo; alivorte, neŭtraleco ne estas vikipedia tedo zzz zzz zzz))

*
olda uzo de singulara they

先頭にもどる