Ir ao conteúdo

Fechado

Kiel vi uzas 'ne devi'?

de ito, 16 de novembro de 2017

Mensagens: 12

Idioma: Esperanto

ito (Mostrar o perfil) 17 de novembro de 2017 14:15:09

sergejm,
sudanglo:Instru-plena estas kion diras PMEG pri tiu temo.

Principe estas granda diferenco inter ne devi kaj devi ne.

Ne devi logike signifas, ke mankas devo fari ion, ke regas libereco.
Devi ne logike signifas, ke ekzistas devo eviti ion, ke mankas libereco.

Tamen Zamenhof uzis ne devi kaj devi ne sendistinge. Normale li uzis ne devi, iafoje devi ne. La efektiva signifo estas tamen preskaŭ ĉiam “devi ne”......
La rilata artikolo estas tie.
Mi demandas ĉu vi sekvas Zamenhofan uzon?
Mi komencanto ne havas rajton diskuti pri tiu temo, do mi nur volas scii opiniojn de personoj, kiuj jam konsideris pri ĝi.

ito (Mostrar o perfil) 19 de novembro de 2017 06:44:34

Dankon al ĉiuj respondintoj! Eble neniu plu almesaĝos. Do mi baldaŭ finu tiun ĉi fadenon. Pardonu min iomete paroli pri uzo de 'ne devi'.

Mi traserĉis Ekzercaron, kaj fine eltrovis sed nur unu ekzemplan frazon. Tio estas "Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni". Eble Zamenhof montris manieron de nea devo en aliaj originalaj aŭ tradukaj verkaĵoj.

PMEG diras "Zamenhof uzis ne devi kaj devi ne sendistinge. Normale li uzis ne devi, iafoje devi ne". Sed fakte lia normala uzo troviĝas preskaŭ tute en eksterfundamenta materialo escepte de unu frazo, kiu troviĝas en 'Antaŭparolo de Fundamento de Espranto', t.e. "La « Fundamento de Esperanto » tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto".

Eksciinte viajn elektojn kaj opiniojn kaj pripensinte per mia malplena cerbo, mi mem uzos 'devi ne' por montri la sencon 'ekzistas devo eviti ion', ĉar ĝi estas logika (konvinkiĝis al Metsis kaj amigueo). Sed mi neniam uzos 'ne devi' por montri 'mankas devo fari ion', kaj uzos nur alternativan esprimon ekz. 'ne havi devon --i', 'ne ekzisti devo --i', 'ne bezoni' ktp. laŭ sugesto de sudanglo ĝis kiam pli multo de Esperantistoj akceptas kaj komprenas 'ne devi' laŭvorte kaj logike. Ankaŭ ĝis tiam mi akceptos la esprimon 'ne devi' kun senco de 'ekzistas devo eviti ion' de aliaj personoj.

Mi deziras ke en komuniko en Esperanto miskomprenoj estu kiel eble plej neoftaj.

Ree dankon!

De volta à parte superior