Til indholdet

La formala subjekto en aliaj lingvoj kaj ĝia manko en E-o

af Metsis, 23. nov. 2017

Meddelelser: 3

Sprog: Esperanto

Metsis (Vise profilen) 23. nov. 2017 10.38.55

En alia fadeno unu partoprenanto miris mankon de la formala subjekto en E-o
amigueo:
al mi estas iomete komplika la neekzisto de su subjekto pri vetero: matenas, pluvas, jetrias kaj duono ankaŭ stranga al mi la koincido esti (ekzisti) kaj esti (esti blanka), la unua mi trovas kvazaŭ signifus "tiei"
Almenaŭ la germanaj lingvoj havas tiel nomatan formalan subjekton. Eble la hindoeŭropaj lingvoj ĝenerale havas tion. Mi scias eĉ malpli, kio estas situacio en aliaj lingvoj. La neceso por la formala subjekto rilatas al la strikta vortordo, kiu preskaŭ ĉiam estas subjekto-verbo-objekto (SVO) aŭ subjekto-verbo, kiam la verbo ne havas objekton. Por esprimi pluvon oni havas problemon, kio estas la subjekto:

? rains/? regnet/? regnar.

Do, oni inventis la formalan subjekton:

It rains/Es regnet/Det regnar.

en kiu "it/es/det" signifas aŭ montras nenion. Notu, ke lingvoj povas havi multajn esprimoj por la formala subjekto:

There is money on the table over there/Da liegt Geld auf dem Tisch (da).

en kiuj la unua "there" kaj "da" estas formalaj subjektoj. La angla "there" denove signifas nenion, sed la germanan "da" oni povas uzi nur en kunteksto, kie vi scias pri la tablo. Ekzemple vi vizitas vian avinon, kiu parolas al vi pri mono sur tablo en alia ĉambro, ol kiu vi estas.

Kontraŭe la svedan havas nur unu formon, "det":

Det finns pengar på bordet där.

Bonŝance Z komprenis, ke la vortordo ne necesas esti tia strikta kaj konsekvence oni ne bezonas formalan subjekton. Ĉi tiel sufiĉas diri esperante

Pluvas kaj Estas mono sur la tablo.

Vi pravas, ke oni uzas "esti" por montri kaj ĉeeston, ekziston en iu loko aŭ tempo kaj havon de iu eco aŭ atribuo. Depende de la denaska lingvo ĉi tiu povas esti konfuza.

amigueo (Vise profilen) 23. nov. 2017 10.57.08

dankegon, Metsis

"sur la tablo estas mono" estas kvazaŭ "sur la tablo havas monon" aŭ "mono estas surlatable" aŭ "mono suras la tablon"

(la) mono estas sur la table --> (la) mono estas --> (la) mono/estas

dubo:

kiu estis en la festo?
mi estis

(iu sonorilas ĉe la pordo)
Kiu estas?
Estas mi

there is me!

Metsis (Vise profilen) 23. nov. 2017 12.33.26

Se uzo de "esti" estas stranga al vi en tiu signifo, uzu Ekzistas mono sur la tablo. Preparu tamen, ke multaj skribantoj kaj parolantoj uzas "esti" kiel sinonimo al ekzisti, vidu PIV.

Tilbage til start