Tästä sisältöön

akuzativo

Sciuro4 :lta, 26. marraskuuta 2017

Viestejä: 5

Kieli: Esperanto

Sciuro4 (Näytä profiilli) 26. marraskuuta 2017 14.55.41

Kiel oni formas la akuzativon de vortoj kun streketo ("-")?
Ekz.:
  • citrono-papilio -> citrono-papilioncitronon-papilion?
  • Gvineo-Bisaŭo -> Gvineo-BisaŭonGvineon-Bisaŭon?
  • Saksio-Anhalto -> Saksio-AnhaltonSaksion-Anhalton?
  • Papuo-Nov-Gvineo -> Papuo-Nov-GvineonPapuon-Nov-Gvineon?
(Mi scias ke la akuzativo de ekz. Papu-Nov-Gvineo estas Papu-Nov-Gvineon, sed mi ne scias kiel oni formas ĝin se estas "o" antaŭ la streketo.)
Dankon antaŭe! ridulo.gif

sergejm (Näytä profiilli) 26. marraskuuta 2017 16.51.38

En tekstaro.com mi trovis 'libro-donacojn', 'Esperanto-kongreson', 'urbon Kairon', 'urbon Jerusalemo'

DuckFiasco (Näytä profiilli) 26. marraskuuta 2017 17.24.26

Ne, aldono de inter-radika O estas faciligilo por elparolo. En "vaporŝipo" ekzemple, la baza vorto fariĝas "vaporŝipo", ne "vaporo" kaj "ŝipo" kunmetitaj.

Jen plia legaĵo: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/anta...

Metsis (Näytä profiilli) 26. marraskuuta 2017 17.52.42

Nur la fino de la vorto havas la akuzativan finaĵon:
citrono-papiliocitrono-papilion
Gvineo-BisaŭoGvineo-Bisaŭon

En multaj okazoj estas bone klarigi vorton unuafoje:

Mi vizitis la landon Gvineo-Bisaŭo.

kaj sekve uzi la vorton normale:

Gvineo-Bisaŭo kaj Gvineo-Bisaŭon

depende ĉu vi bezonas nominativan resp. akuzativan formon.

Sciuro4 (Näytä profiilli) 28. marraskuuta 2017 9.42.40

Multan dankon! ridulo.gif

Takaisin ylös