К содержанию

cxu vidas (Petro kun amiko)-n aux cxu (vidas kun amiko) Petron?

от amigueo, 27 ноября 2017 г.

Сообщений: 31

Язык: Esperanto

amigueo (Показать профиль) 30 ноября 2017 г., 7:11:05

sergejm:
Hispana 'nosotros' = 'mi/ni kaj aliaj', 'vosotros' = 'vi kaj aliaj'.
'Mi kaj Petron vidis po amiko Marko' => 'Ni vidis du malsamajn amikojn, ambaŭ nomas Marko '
jes, esperanto plaĉe vivas sen distingi nikajvi ol nikajili, nur kelkfoje...

"mi kaj Petro vidis po-amikon Marko" : ili vidis saman homon Marko, sed ri ne estas amiko de Petro-kaj-mi, nur amika de Petro kaj amika de mi, aparte

"mi po-kaj Petro vidis po-nian amikon Marko" ???
PO-KAJ = "kaj" sen "kun" (ĉi kaze, ke estis du malsamaj vidoj farde mi kaj farde Petro, en malsamaj okazoj)
PO-NIA = nia se kolektive nia, nur individue

mi ne inventas vortojn, nur provas kunmetojn por klarigi pli koncize ridulo.gif

mi dubas, kiu vorto pli bone taŭgus ol PO

eble ĈIU: "mi kaj Petro ĉiu-am vidis ni-ĉiu-an amikon Marko" ???
aŭ "mi kaj Petro ĉiu-am vidis ni-ĉiu-an amikon Marko" ???

sergejm (Показать профиль) 30 ноября 2017 г., 17:28:05

Mi kaj Petro KUNE vidis nian KUNAN amikon Marko.

nornen (Показать профиль) 30 ноября 2017 г., 17:38:40

Konsiderante, ke "Ni manĝis po du kukeroj(n)" ĝustas,
kial "Mi kaj Petro vidis po amiko(n) Marko" ne ĝustu?

Pri "po-kaj" kaj "po-nia":
Interesa pensero. Ĉi tie la majaaj lingvoj havas "distribuajn" verbojn por esprimi ekzakte tion.

amigueo (Показать профиль) 5 декабря 2017 г., 9:24:19

nornen:Konsiderante, ke "Ni manĝis po du kukeroj(n)" ĝustas,
kial "Mi kaj Petro vidis po amiko(n) Marko" ne ĝustu?

Pri "po-kaj" kaj "po-nia":
Interesa pensero. Ĉi tie la majaaj lingvoj havas "distribuajn" verbojn por esprimi ekzakte tion.
nornen, ĉu vi povus klarigi pri la majaaj lingvoj kaj la distribuaj verboj? antaŭdankon ridulo.gif

sergejm (Показать профиль) 5 декабря 2017 г., 16:37:17

Nu, eble, 'Mi kaj Petro po-vidis nian amikon Marko'.
Foje mi vidis, foje Petro, ĉiu aparte.
'Po-kaj' kaj 'po-niaj' estas malkompreneblaj sen via eksplikoj, eĉ kun ĝi ne tuj. Eble pli kompreneble estus uzi 'poe' kaj 'poa'.
'Mi kaj Petro poe', 'niaj poaj pomoj'.
Por distingi 'aŭ' kun ebleco ambaŭ variantoj aŭ sen, estas 'kajaŭ' - || kaj 'disaŭ' - ^ (vidu Komputada Leksikono aŭ Vikipedion)
Sed foje en ordinara lingvo oni uzas 'kaj' en senco 'aŭ'.

nornen (Показать профиль) 5 декабря 2017 г., 21:46:24

amigueo:nornen, ĉu vi povus klarigi pri la majaaj lingvoj kaj la distribuaj verboj? antaŭdankon ridulo.gif
Pri la majaaj lingvoj:
La majaaj lingvoj estas lingva familio ergativa, aglutina kaj kapmarkanta, kiu estas parolata de la..... majaoj. La plej parolataj estas K'ichee, Q'eqchi' kaj Kaqchikel.

Pri distribuaj verboj:
El kekĉia verbo oni teorie ĉiam, kutime tre ofte, povas formi novan verbon distribuan. Ekzemple xinb'ak' estas baza verbo kaj signifas "mi ligis" kaj xinb'ak'axi estas distribua verbo kaj ankaŭ signifas "mi ligis". Plej ofte la derivo fariĝas per la morfemo ax.
Kion signifas distribuaj verboj?

Nedistribua:
Xinb'ak'eb' li ob'en.
X-∅-in-b'ak'-eb' li ob'en.
[pasinteco-3pAbs-1pErg-LIGI-pluralo] [artikolo] [TAMALO].
Mi ligis la tamalojn. Tiu signifas mi prenis fadenon kaj kunligis kelke da tamaloj por formi tamalaron.

Distribua:
Xinb'ak'axiheb' li ob'en.
X-∅-in-b'ak'-ax-i-h-eb' li ob'en.
[pasinteco-3pAbs-1pErg-LIGI-distribua-tema vokalo-forigilo de hiato-pluralo] [artikolo] [TAMALO].
Mi ligis la tamalojn. Tiu signifas mi prenis kelke da fadenoj kaj ligis ĉiun tamalon per unu fadeno por ke la tamalo ne malfermiĝu. La tamaloj ne estas ligitaj unu al la alia.

Ekzemplo kiu rilatas al "po-nia".
Estas mia frato kaj mi (=ni). Ĉeestas sep personoj: A, B, C, D, E, F, G.
A B C D estas amikoj miaj.
C D E F G estas amikoj de mia frato.

Kiam mi diras "Ni salutis niajn amikojn" (nedistribua), tio volas diri, ke okazis 14 salutaĵoj, mi salutis 7 personojn, kaj mia frato salutis 7 personojn.
Kiam mi diras "Ni salutaxis niajn amikojn" (distribua), tio volas diri, ke okazis 9 salutaĵoj. Mi salutis A B C D, kaj mia frato salutis C D E F G.

Ekzemple en la frazo "ni kisaxis niajn koramikinojn", vi preskaŭ ĉiam trovos la distribuan verbon, krome ke la kisantoj kaj la kisatoj estas tre dividemaj.

Mi esperas, ke mi sukcesis klarigi la aferon.

-----
1pErg = unua persono de la ergativo; 3pAbs = tria persono de la absolutivo
La "h" en xinb'ak'axiheb' estas necesa, ĉar la majaaj lingvoj ne permesas hiatojn, t.e., du vokaloj unu post la alia.

sergejm (Показать профиль) 5 декабря 2017 г., 22:39:58

Esperante tio estos:
Ni salutis ĉiu siajn amikojn.

amigueo (Показать профиль) 5 декабря 2017 г., 23:09:46

nornen:

dankegon, nornen,
tre interesaj lingvoj!

ili enmetas sufikson en la verbon por distribueco ridulo.gif

amigueo (Показать профиль) 5 декабря 2017 г., 23:11:41

sergejm:Esperante tio estos:
Ni salutis ĉiu siajn amikojn.
dankon, sergejm

mi vidas ke esperanto havas resursojn.
ni salutis ĉiu...
ni ĉiu salutis...
ridulo.gif

amigueo (Показать профиль) 5 декабря 2017 г., 23:14:40

sergejm:Mi kaj Petro KUNE vidis nian KUNAN amikon Marko.
dankon, sergejm
KUN, KUNA, KUNE bonas rimedo de kazo KOMUNA

mi kaj Petro komune vidis nian komunan amikon (??)

Наверх