Til indholdet

Je kio kulpas Vajnŝtejn?

af Fuzzy, 28. nov. 2017

Meddelelser: 53

Sprog: Esperanto

Fuzzy (Vise profilen) 29. nov. 2017 08.09.46

Roch:Tio estas juĝado de kondutoj por plibonigi la socion:

https://www.nytimes.com/interactive/2017/11/10/us/...
mi ne bone komprenas la anglan, ĉu vi povus rerakonti la artikolon?

Altebrilas (Vise profilen) 29. nov. 2017 09.40.49

Temas pri longa listo de viroj akuzitaj de diversgradaj fiseksaĵoj, kiuj estis elpostenigitaj, foje de si mem. Ankaŭ estas citita iliaj (ne)respondoj al la ĵurnalistoj demandintaj pri iliaj agoj.

La bona novaĵo, estas ke la socio ekplibonigas, ke la virinoj ricevas pli da respekto, kaj estas taksataj egalaj al la viroj.

Sed la artikolo memorigas al mi la ĉinan t.n. kulturan revolucion (aŭ tion, kion oni vidis pri ĝi en Okcidento), kiam homoj estis reklame denuncitaj pro malobeo al reguloj kiuj subite ĵus ŝanĝis.

Mi preferas la manieron de Mandela en Sudafriko, kiu kreis komisiojn "Vero kaj repacigo", kie homoj povis paroli kaj peti pardonon. Tiu metodo riskas malpli da flankefikoj (Ĉantaĝo, politikaj premoj, venĝoj, ktp.)

Fuzzy (Vise profilen) 29. nov. 2017 09.53.01

Temas pri longa listo de viroj akuzitaj de diversgradaj fiseksaĵoj, kiuj estis elpostenigitaj, foje de si mem. Ankaŭ estas citita iliaj (ne)respondoj al la ĵurnalistoj demandintaj pri iliaj agoj.
Ĉu inter ili estas tiuj, kiuj ne konsentas kun la akuzoj?

Kion vi opinias pri la fiagoj de Vajnŝtejn -- se aktorino ricevas bonan kinorolon per seksrilatoj kun iu kinoestro, ĉu kulpas nur la kinoestro?

Altebrilas (Vise profilen) 29. nov. 2017 10.40.38

Jes, pluraj neis la akuzojn. Mi ne estas spertulo pri angla lingvo, kaj preferas lasi la tradukon al niaj usonaj samideanoj kiuj majstas sian lingvon kaj pli bone konas sian juĝsistemon.

Parenteze, mi nur rimarkis, ke la frazo de Valŝtejn povas signifi la malon se oni haltigas ĝin antaŭ la fino. Tio estas pli facila en la angla ol en la franca, kiu pli malfaciligas, ke la parolanto ĉanĝu siajn intencojn dum la parolado.

Pri siaj agoj, mi opinias nenion, ĉar mi ne estas juĝisto nek scias ĉiujn faktojn. Eble tio estis pli komplika, ĉar eble la aktorino imagis, ke la kinoestro havis sentojn por ŝi, kaj malkovris poste ke li interesiĝis nur pri... ktp. Mi vere ne scias kion okazis.

Ĝenerale, en tiuj kazoj, ambaŭ kulpas, kaj la rolo de la juĝistoj estas taksi la kulpa parto de ĉiu.

Fuzzy (Vise profilen) 29. nov. 2017 11.53.51

Jes, pluraj neis la akuzojn
-- kaj malgraŭ tio ili suferis pro la akuzoj, sen iu ajn juĝo, ĉu tio normalas, laŭ vi?
Ĝenerale, en tiuj kazoj, ambaŭ kulpas, kaj la rolo de la juĝistoj estas taksi la kulpa parto de ĉiu.
-- kiom mi komprenas, en ĉi kazo entute eblas nek juĝo nek puno, ĉar ne temas pri ia leĝorompo. Sed la akuzitoj vere suferas la punon! Freneze.

cromañon (Vise profilen) 29. nov. 2017 13.04.50

laŭ mia opinio viroj kiuj parolas malbelajn vortojn aŭ eksprimas seksajn dezirojn al la virinoj estas masklistoj kaj ili devus suferi longajn jarojn da mallibereco kaj pagi al siaj viktimoj pro siaj misfaroj!!

(multaj homoj diras ke mi estas ŝercemulo)

Vestitor (Vise profilen) 29. nov. 2017 21.54.20

Fuzzy, kio estas via punkto? Vi komencas viajn mesaĝojn kun: mi ne komprenas... se mi pensas ke vi volas prezenti aparte vidpunkto (la populara vidpunkto inter konservativoj). Ĉu vi fakte volas diri ke tiuj virinoj nur estas malĉastistinoj? Kaj Weinstein ne estas kulpa rilate al lia konduto?

Rajzin (Vise profilen) 30. nov. 2017 03.08.39

Weinstein invitis la virinojn al sia oficejo aŭ hotelĉambro per falsa preteksto. Li diris, ke li volas kune priparoli la karieron de la aktorino, kvankam tio estis nur preteksto por provi konvinki ilin seksumi kun li. La virinoj ne venis al li specife por seksumi. Ili atendis diskuton kun konsiloj pri sia kariero. La invitoj al seksumado estis neatenditaj.

Kiam homo kun alta pova posteno kiel Weinstein en privata loko persvadas al ili seksumi, li efektive donas al ili jenan elekton: seksumi aŭ riski ke Weinstein damaĝos ilian karieron. Estis neniu garantio, ke Weinstein bonigus iliajn karierojn pro seksumado. Li ne promesis tion. Sed certe estis reala ŝanco, ke li malbonigus iliajn karierojn, se ili ne konsentus al seksumado. Aktorinoj kiuj seksumis kun li ne faris tion esperante pri sia kariero, sed timante pri sia kariero.

Se estus nur unu akuzo, estus ankoraŭ sufiĉe dubinda ĉu Weinstein vere kulpas, sed se estas pli ol 50 akuzoj pri seksperforto kaj seksatenco, malverŝajnas ke ĉiuj akuzas lin nur por trompi lin.

Kaj tia konduto de Weinstein ja certe estas kontraŭleĝa en multaj landoj. Se estus sufiĉe da pruvo ke ili vere seksumis, jura tribunalo en mia lando tre verŝajne juĝus, ke temas pri seksperforto kaj misuzo de alta posteno. Mi jam aŭdis pri similaj tiaj situacioj.

Fuzzy (Vise profilen) 30. nov. 2017 06.23.07

Vestitor:Ĉu vi fakte volas diri ke tiuj virinoj nur estas malĉastistinoj? Kaj Weinstein ne estas kulpa rilate al lia konduto?
-- jes, mi volas diri ke tiuj virinoj estas sendube malĉastulinoj, kiuj pro iaj materiaj kazoj seksumadis kun viro, kiun ili ne amis.
Kaj Vajnŝtejn kompreneble estas kulpa -- je tio, ke li verŝajne donis sian helpon ne al plej bonaj aktorinoj, sed al tiuj, kiuj lin fiseksdelogis. Sed ŝajnas ke oni kulpigas lin tute ne je tio...

Fuzzy (Vise profilen) 30. nov. 2017 06.41.46

Rajzin:Weinstein invitis la virinojn al sia oficejo aŭ hotelĉambro per falsa preteksto. Li diris, ke li volas kune priparoli la karieron de la aktorino, kvankam tio estis nur preteksto por provi konvinki ilin seksumi kun li. La virinoj ne venis al li specife por seksumi. Ili atendis diskuton kun konsiloj pri sia kariero. La invitoj al seksumado estis neatenditaj.
Ĉu vere vi kredas je tio, kion vi skribis?
Eble vi mem estus tiom naiva por ne tuj diveni nome kiucele kinoestro invitas seksallogegan aktorinon al sian hotelon, sed mi neniam kredos ke tiaj estas Holivudaj virinoj. Multe pli facile mi kredas ke la aktorinoj ne nur bonege komprenis pri la senso de la invitoj, sed mem ege volonte serĉis atenton de Vajnŝtejn.

Rajzin:
Kiam homo kun alta pova posteno kiel Weinstein en privata loko persvadas al ili seksumi, li efektive donas al ili jenan elekton: seksumi aŭ riski ke Weinstein damaĝos ilian karieron. Estis neniu garantio, ke Weinstein bonigus iliajn karierojn pro seksumado. Li ne promesis tion. Sed certe estis reala ŝanco, ke li malbonigus iliajn karierojn, se ili ne konsentus al seksumado. Aktorinoj kiuj seksumis kun li ne faris tion esperante pri sia kariero, sed timante pri sia kariero.
Nu, ĉu vi povas doni al vi mem ĝustan respondon -- kion devus fari deca virino, kiam iu aĉulo trompe allogas ŝin en privatan lokon kaj minace persvadas seksumi kun li? Mi ĵuras, ke la respondo tute ne estas "volonte cedi ĉion al li, poste preni de li ĉian helpon pro tio, kaj al neniu rakonti pri tio dum multaj jaroj".

Rajzin:Se estus nur unu akuzo, estus ankoraŭ sufiĉe dubinda ĉu Weinstein vere kulpas, sed se estas pli ol 50 akuzoj pri seksperforto kaj seksatenco, malverŝajnas ke ĉiuj akuzas lin nur por trompi lin.

Kaj tia konduto de Weinstein ja certe estas kontraŭleĝa en multaj landoj. Se estus sufiĉe da pruvo ke ili vere seksumis, jura tribunalo en mia lando tre verŝajne juĝus, ke temas pri seksperforto kaj misuzo de alta posteno. Mi jam aŭdis pri similaj tiaj situacioj.
Mi ĉion komprenus se la aktorinoj plendus pri la fiseksatencoj de Vajnŝtajn tuj post kiam ili okazis. Sed ne post tiom da jaroj, dum kiuj la "viktimoj" sukcese ĝuis gloron kaj monon, ricevitajn dank'al "krimulo" Vajnŝtejn.

Tilbage til start