Til indholdet

Plia refleksiva harfendaĵo

af Altebrilas, 29. nov. 2017

Meddelelser: 7

Sprog: Esperanto

Altebrilas (Vise profilen) 29. nov. 2017 11.08.36

Paŭlo kaj la aliaj loĝantoj de *sia komuna domego, decidis riparigi la tegmenton.

Kion vi opinias (gramatike) pri tiu frazo (kiu, kompreneble, povas esti esprimata pli klare alimaniere)?

amigueo (Vise profilen) 29. nov. 2017 13.55.39

mi pensas ke oni povas diri tion, sed ankaŭ ke oni povas forigi "sia":
"Paŭlo kaj la aliaj loĝantoj de komuna domego, decidis riparigi la tegmenton".
"komuna" tio volas diri ke ĉiuj enloĝantoj estas la posedanto de la domego?

DuckFiasco (Vise profilen) 29. nov. 2017 16.07.18

Mi trovis ĉi tiun klarigan paĝon en la PMEG: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/si/kom...

nornen (Vise profilen) 30. nov. 2017 17.43.35

Altebrilas:Kion vi opinias (gramatike) pri tiu frazo (kiu, kompreneble, povas esti esprimata pli klare alimaniere)?
Mi opinias, ke la subjekto de propozicio ne devas enhavi "si". Ĉar la subjekto de via propozicio estas "Paŭlo kaj la aliaj loĝantoj de sia komuna domego", mi ne konsideras ĝin gramatika.

Mi opinias, ke tegmentoj ne riparas aĵojn, tial oni ne povas riparigi tegmentojn, t.e. igi tegmentojn ripari, t.e. kaŭzi, ke tegmentoj riparu ion.

DuckFiasco (Vise profilen) 30. nov. 2017 18.32.15

Meddelelsen er skjult.

DuckFiasco (Vise profilen) 1. dec. 2017 00.08.18

Paŭlo kaj la aliaj loĝantoj de *sia komuna domego, decidis riparigi la tegmenton.
Laŭ la PMEG-a paĝo, "sia" en via frazo povas signifi "de la loĝantoj". Kiam o-vorto estas aga, verŝajne ekzistas emo trakti ĝin kvazaŭ verban subfrazon: li aŭskultis ŝiajn plendojn pri ĉiuj siaj problemoj (siaj = de ŝi).

Se vi volas diri "de Paŭlo", tiam vi bezonas "lia komuna domego". Subjekto ne povas enhavi "si" ĉar "si" nepre rilatas al alia konata aŭ implicata subjekto. Jen plia legaĵo pri tiu temo.

Rilate al la alia demando, oni ja povas diri "riparigi tegmenton". Kial? Ĉar kiam oni aldonas -ig al jame objekt-hava verbo, estas du manieroj montri la objekton:
Oni ankaŭ povas deiri de objekta verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aŭ la subjekto de la simpla verbo, aŭ la objekto de la simpla verbo:

kompreni → komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas
Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen.
Mi ne povis komprenigi la ŝercon al li.

manĝi → manĝigi = agi tiel, ke iu manĝas
Mi devas manĝigi mian ĉevalon. = Mi devas doni manĝon al mia ĉevalo.
Ŝi manĝigis avenon al la ĉevalo.
fonto

Tio estas, en frazo kiel "riparigi tegmenton", oni komprenas ke la tegmento estas riparata, sed "al iu", kiel en la supraj ekzemploj. Verŝajne kiam oni "konstruigas domon", la komprenata ideo estas tio, ke oni mem ne konstruas la domon, sed ke oni igas, ke iu lertulo konstruu ĝin.

sudanglo (Vise profilen) 3. dec. 2017 14.18.03

Altebrilas:Paŭlo kaj la aliaj loĝantoj de *sia komuna domego, decidis riparigi la tegmenton.

Kion vi opinias (gramatike) pri tiu frazo (kiu, kompreneble, povas esti esprimata pli klare alimaniere)?
Se mi bone memoras , Zamenhof mem uzis foje 'ilia' kiam pli klare aŭ pli elegante ol 'sia'. (Ĉar la Tekstaro nunmomente ne estas al-irebla mi ne povas provizi ekzemplon).

Certe, fronte al la frazo, mi hezitas pri ĉu la komuna domego estas nur de Paŭlo aŭ de Paulo kaj ties samdomanoj.

Tiu hezito ŝajnas malaperi en Paŭlo kaj la aliaj loĝantoj de ilia komuna domego, decidis riparigi la tegmenton.

Kaj krom se estus forta indiko de la konteksto mi tute ne supozus ke temas pri alia domego en kiu loĝas aliaj personoj.

Tilbage til start