前往目錄

Paco en Norda Koreio

貼文者: Fuzzy, 2017年11月30日

訊息: 11

語言: Esperanto

Fuzzy (顯示個人資料) 2017年11月30日上午6:56:13

Nu, ĉiuj homoj de la mondo nun povas ekspiri trankvile -- milito en Norda Koreio certe feliĉe ne okazos!
Finfine la nordkoreianoj havigis al si la nuklean armilon, kiu kapablas detrui Usonon. Nun eventuala atako de Usono kontraŭ Norda Koreio estas treege malverŝajna.
Do la paco tie regos plu, mi gratulas ĉiujn koreianojn, nordajn kaj sudajn!

Metsis (顯示個人資料) 2017年11月30日上午9:07:29

Krom sudkoreianoj nun dormas pli malbone.

Certe la nuntempa nordkoreia administracio tuj kolapsas pro popolribelo, se iu milito komencas, sed la demando aŭdiĝas, kion okazas dum la unuaj horoj. Ĉu iu malprudento povas ekpafi iun misilon al Sud-Koreio kaj detrui ekz. metropolan Seulon, ĉirkaŭ 26 milionoj homoj?

vincas (顯示個人資料) 2017年11月30日下午8:41:10

Trumpo estas neprognozebla ulo. Neniu scias kion pensas Trumpo. Eĉ mem Trumpo. Do mi ne estas certa pri paco tie.

kachumator (顯示個人資料) 2017年11月30日下午9:42:14

Mi tre ĝojas vidi, ke aliaj homoj ankaŭ komprenas tion. Kaj mi ankaŭ gratulas koreanojn kaj tutan mondon!
Oni devas haltigi usonan imperiismon.

Fuzzy (顯示個人資料) 2017年12月1日上午6:31:27

vincas:Trumpo estas neprognozebla ulo. Neniu scias kion pensas Trumpo. Eĉ mem Trumpo. Do mi ne estas certa pri paco tie.
Malverŝajnas ke la usonaj militistoj plenumus ordonon eki nuklean militon.

vincas (顯示個人資料) 2017年12月1日下午12:32:11

Eble, sed el malgranda eraro povas fariĝi granda milito.

vincas (顯示個人資料) 2017年12月1日下午12:36:49

kachumator:Mi tre ĝojas vidi, ke aliaj homoj ankaŭ komprenas tion. Kaj mi ankaŭ gratulas koreanojn kaj tutan mondon!
Oni devas haltigi usonan imperiismon.
Vivu Usona Imperiismo!

Metsis (顯示個人資料) 2017年12月1日下午2:22:26

Longe vivu Molvanîa!

kachumator (顯示個人資料) 2017年12月2日上午10:24:26

Longe vivu Molvanîa!
Ho, ŝajnas, tiu "Molvanîa" estas ridegebla propaganda libraĉo.

Paulinho (顯示個人資料) 2017年12月3日下午8:00:30

La nordkorea registaro scias, ke ĝi estus venkita en milito kontraŭ Usono, eĉ se ĝia lando havus dekfoje pli da armiloj. Usono scias, ke ili gajnus la militon, sed ili multe vundus Sud-Koreion, Japanion, Ĉinion kaj eĉ landojn malproksimajn. Sekeve, ili neniam vere volas militon. Ambaŭ faras enorman damaĝon al la homaro, ĉar ili distras la diskuton pri la vera problemo, kiun ni vivas: la ekologia problemo. La planedo tero marŝas rapide al elĉerpiĝo. Kaj ĉiuj (inkluzive ĉi tie en Brazilo) elpensis politikajn batalojn kaj ne diskutis la fundamentan: la postvivadon de la specio.

回到上端