Stelo aŭ stelo?
จาก Turfalko, 30 พฤศจิกายน 2017
ข้อความ 4
ภาษา: Esperanto
Turfalko (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2017, 16:25:20
Dolaro aŭ dolaro?
Talero aŭ talero?
Do: Komence de tiuj vortoj majusklo aŭ minusklo?
Laŭ PIV minusklo, sed stelo ne estas Stelo.
Kiu estas via opinio?
nornen (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤศจิกายน 2017, 17:34:18
Eble:
Kanadio kaj Nov-Zelando uzas dolarojn, tamen la Kanada Dolaro kaj la Nov-Zelanda Dolaro estas malsamaj.
Metsis (แสดงโปรไฟล์) 1 ธันวาคม 2017, 11:58:11
Kanado → Kanada aŭ kanada → kanadano
Nov-Zelando → Nov-Zelanda aŭ nov-zelanda aŭ novzelanda → nov-zelandano aŭ novzelandano
Do mi skribus
Kanado kaj Nov-Zelando uzas dolarojn, tamen la kanada kaj la novzelanda dolaroj estas malsamaj.
al mi taŭgas ankaŭ
Kanado kaj Nov-Zelando uzas dolarojn, tamen la kanada dolaro kaj la nov-zelanda dolaro estas malsamaj.
Sed esperantistoj kaj la Esperanta movado estimas sin mem kaj preferas la skriban formon "Esperanto" (aliaj lingvoj skribas per "la + minusklo"). Konsekvence la monunuo povus esti "(la) Esperanta stelo".
Roch (แสดงโปรไฟล์) 2 ธันวาคม 2017, 07:47:01
Por valutoj MONATO ne uzas la simbolojn €, £, $ ktp, sed la plenajn nomojn: la eŭro, la brita pundo, la usona dolaro. Nur en tabeloj oni povas uzi ilin, se la signifo de la simboloj klare montriĝas el la teksto.