Skip to the content

Closed

Kontraŭaj sencoj de "ĉi"

by Metsis, December 3, 2017

Messages: 17

Language: Esperanto

nornen (User's profile) December 6, 2017, 3:24:36 AM

DuckFiasco:Oni ne povas diri "kioj", kaj neniu alia tabelvorta serio estas tia. Temas pri simpla eraro pro esceptaj formoj kiel neniigi.
Zamenhof:Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton

DuckFiasco (User's profile) December 6, 2017, 3:54:01 AM

Dum miaj multaj jaroj en Esperantujo tio estas la unua fojo kiam mi vidas ion tian. Tre rara escepto ne malpruvas simplan regulon, ĉu?

Ankoraŭ restas vere, ke "ĉio" havas la radikon "ĉio" kaj ne "ĉi-", por ne miskomprenigi aliajn.

sergejm (User's profile) December 6, 2017, 4:40:57 AM

Iu iam donis ligon al artikolo de Sergej Pokrovskij, aŭtoro de Komputada Leksikono, pri 'ioj'.
Mallonge, neniu malpermesis uzi 'ioj' multenombre. Sed kutime oni ne uzas 'ioj' ĉar aro da ioj estas unu io.
Sed iam, kiel en la citita frazo de Zamenhof, oni nepre uzas 'ioj'. 'Diversa io' ununombre ja sonas strange, ĉu ne?

Kirilo81 (User's profile) December 6, 2017, 11:30:58 AM

Metsis:
nornen:
Hmm, kial do PIV montras suprenstrekon en la vorto ĉio, se ĝi estas atoma? Ĉu PIV eraras?
Jes, PIV eraras. La tabelvortoj en la Fundamento, kie aperas ' por disigi la morfemojn, estas sinkronie klare neanalizeblaj.

La vorto neniigi estas kontraŭregulaĵo, kiu estas tolerata, ĉar ĝi jam antaŭ la Fundamento enradikiĝis.

amigueo (User's profile) December 9, 2017, 6:00:46 PM

mi salutas "iojn" kiu liberigas iom "ajxojn"

amigueo (User's profile) December 11, 2017, 7:30:12 PM

laux mi, tabelvortoj estas analizeblaj sed konstas el ne perfekte fermita kunmetsistemo kiun Z uzis por faciligi lernon/elpenson

nenifari, tiajxo, aliel... estas ekzemploj de neperfekto fermiteca

laux mi, efiko de nur memorhelpa kunmetsistemo estas grafitieska kaj prekara, kaj tendenco natura estas apertigi gxin tute, per KIU simpla rimedo?

esperante ankoraux oni ne ludis per akcento kiel diakrito, ankoraux ne estas infiksoj ...
sed plejofte vortfinajxo rolas diakriton

ekz (tre ofta kunmetkvizo)
sensenco: ajxo sen senco
sénsenco aux sen'senco: senco de seni

cxu mankas gxenerala sistemo por integri koincidojn kiam disimuli ne suficxas??

Metsis (User's profile) December 12, 2017, 8:24:23 AM

Ŝajnas al mi, ke mi estis misgvidita per uzo de suprenstreko en PIV, kiu sugestas, ke la tabelvortoj estus konstruitaj kiel

i/ti/ki/ĉi/neni + o/u/a/es/e/en/el/om/al/am

alivorte, ke "ĉi" estus ia prefikso. Sed la korekta formo estas

–/t/k/ĉ/nen + i + o/u/a/es/e/en/el/om/al/am

en kiu oni vidas, ke ne ekzistas iaj prefiksoj.

Aliflanke ekzistas vera prefikso "ĉi-", kiun havas kontraŭan sencon, ol kiel la tabelvortan komencan "ĉi" havas.

Mi dankas al la partoprenantoj.

Back to the top