去目錄頁

Sugesto pri fi-spamo

Altebrilas, 2017年12月5日

讯息: 3

语言: Esperanto

Altebrilas (显示个人资料) 2017年12月5日上午9:39:42

Ŝajnas ke premgrupoj, kiuj ŝatas nek esperanton nek debaton pri lingva problemo (interalie), poluas la forumon per rubaĵoj, t.e. longaj ripetaj ekstertemaj kopigluaĵoj.

Por eviti al la moderantoj samkiel al la legantoj perdi tempon pro tia fispamo, mi sugestas ke, en la paĝo kiu prezentas la novajn mesaĵojn, anstataŭ ripeti la titolon, oni skribu la unuan linion de la lasta mesaĝo. Tiel iu ajn povus averti pri spamo.

Tiu ŝanĝo krome evitus al tiu, kiu rebatus mesaĝon kun fian (insultan, kontraŭregulan, ktp.) titolon aspekti kiel aprobanta tiun fiaĵon.

Mi esperas, ke tiu plibonigo ne estas tro malfacile realigebla.

PS: Alia demando: ĉu la titoloj de la mesaĝoj bezonas esti tiel longaj?

thyrolf (显示个人资料) 2017年12月6日下午8:02:54

ne malbona ideo, en aliaj nacilingvaj foroj oni agas tiel

Jev (显示个人资料) 2017年12月15日下午1:03:43

Dankon pro la ideo, mi cerbumos pri ĝi.

回到上端