Mergi la conținut

kristnasko, inter kristanoj, falsuloj kaj stultuloj.

de cromañon, 5 decembrie 2017

Contribuții/Mesaje: 8

Limbă: Esperanto

cromañon (Arată profil) 5 decembrie 2017, 10:47:19

dum la kristnasko mi vidas multajn ateistojn, pseudoreligiulojn, senreligiulojn, anarĥistojn, ktp. festante la kristnaskon, dezirante al mi feliĉan kristnaskon kaj aliajn frenezaĵojn. vere min ĝenas ĉiuj ĉi falsuloj kaj pseudoreligiuloj, laŭ mi ili estas ŝafaj idiotoj sen digneco nek propra volo kaj penso.

thyrolf (Arată profil) 5 decembrie 2017, 14:49:11

Ĉu vi ne eltenas ĝentilecon?

Kaj kial senreligiuloj ne rajtas festi solsticon, tio restos eterna enigmo.

cromañon (Arată profil) 5 decembrie 2017, 15:31:40

thyrolf:Ĉu vi ne eltenas ĝentilecon?

Kaj kial senreligiuloj ne rajtas festi solsticon, tio restos eterna enigmo.
mi mem festas solsticon, sed tio ne estas la temo de la fadeno.

Altebrilas (Arată profil) 6 decembrie 2017, 00:11:23

cromañon:dum la kristnasko mi vidas multajn ateistojn, pseudoreligiulojn, senreligiulojn, anarĥistojn, ktp. festante la kristnaskon, dezirante al mi feliĉan kristnaskon kaj aliajn frenezaĵojn. vere min ĝenas ĉiuj ĉi falsuloj kaj pseudoreligiuloj, laŭ mi ili estas ŝafaj idiotoj sen digneco nek propra volo kaj penso.
Ĉu vi diras tion al viaj gefiloj aŭ genepoj?

Metsis (Arată profil) 7 decembrie 2017, 15:08:40

Ĉi tie oni deziras bonan julon, tiel dependas al vi mem, kiun feston vi volas festi. Pacon kaj bonvolon!

Roch (Arată profil) 7 decembrie 2017, 16:36:25

cromañon:
thyrolf:Ĉu vi ne eltenas ĝentilecon?

Kaj kial senreligiuloj ne rajtas festi solsticon, tio restos eterna enigmo.
mi mem festas solsticon, sed tio ne estas la temo de la fadeno.
30 Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi.

http://biblehub.com/esp/john/3.htm

Kiel la lumo de la Suno en Junio! rido.gif

https://eo.wikipedia.org/wiki/Johano_la_Baptisto (festo je la 24-a de junio)

nornen (Arată profil) 7 decembrie 2017, 17:51:28

Metsis:Ĉi tie oni deziras bonan julon, tiel dependas al vi mem, kiun feston vi volas festi. Pacon kaj bonvolon!
La plej grava detalo pri Jul estas sendube Julöl.

Metsis (Arată profil) 7 decembrie 2017, 19:40:29

Bonaj manĝaĵoj estas pli gravaj: diverspecajn fisaĵojn, ŝafaĵon kaj kial ne, julbieron.

Înapoi mai sus