去目錄頁

"first floor? no, four MORETH floor"

amigueo, 2017年12月11日

讯息: 6

语言: Esperanto

amigueo (显示个人资料) 2017年12月11日上午10:37:19

kiel diri en esperanto "four moreth floor"?
ridulo.gif

sergejm (显示个人资料) 2017年12月11日下午4:42:49

je kvin etaĝoj pli alte.
Sed kiom da etaĝoj havas kvinetaĝa domo? Ĉu kvin aŭ ses?
La plej malalta etaĝo estas teretaĝo (se mankas subteraj etaĝoj).
Ĉu la etaĝo super teretaĝo estas la unua aŭ la dua?
Verŝajne la respondo dependas de lando.
En Rusio domoj havas teretaĝo kalkulata kiel la unua, kvin etaĝa domo havas kvinetaĝoj de la 1a ĝis la 5a.
En Okcidenta Eŭropo la unua etaĝo estas super teretaĝo.

Altebrilas (显示个人资料) 2017年12月11日下午5:09:50

Tio dependas ankaŭ de la leĝoj kaj impostoj. Kiam domoj devas havi limigitan nombron da etaĝoj, oni nomas ilin alimaniere.

Ekzample, en Francio, kiam la konstruaĵoj estis limigitaj je nur kvar etaĝoj, aperis inter la teretaĝo (kutime pli alta ol la aliaj, pro la pordego por ĉevalveturiloj) kaj la unua etaĝo iun alian etaĝon nomitan "entresol" (intergrundo) kun malaltaj loĝejoj. Ankaŭ sub la tegmentoj aperis loĝejetoj por la servistoj, kiuj ne estis enkalkulitaj kiel veraj etaĝoj. Tiel, normala kvaretaĝa domo povas havi ĝis sep.

amigueo (显示个人资料) 2017年12月11日下午6:44:29

danke, Altebrilas kaj sergejm,
interesa informo!
mi trovas ne trovi tiun anglan procedon esperante okulumo.gif

Altebrilas (显示个人资料) 2017年12月15日上午9:38:34

Kaj esperantista matematikisto certe dirus:
"la N-plus-kvar-a etaĝo", prononcata "la nopluskvar a etaĝo"

amigueo (显示个人资料) 2017年12月16日上午11:50:42

Altebrilas:Kaj esperantista matematikisto certe dirus:
"la N-plus-kvar-a etaĝo", prononcata "la nopluskvar a etaĝo"
dankon, Altebrilas,
matematiko ne timemas pri tio ridulo.gif

回到上端