Ir ao conteúdo

pròsodaj simboloj kaj esper-antaj laŭtlegindaj tekstoj

de amigueo, 16 de dezembro de 2017

Mensagens: 1

Idioma: English

amigueo (Mostrar o perfil) 16 de dezembro de 2017 14:04:19

mi supozas ke vi havis sperton de aŭskulto poemon. kiom granda diferenco, se la leganto aktoras lerte por vivigi la tekston! la alia ekstremo estas la robota legado de google. la teksto rekoneblas signifa, sed viveco mankas, estas plata.

kiam iu lerte parolas aŭ lerte aktoras, normala teksto ne povas transskribi tion.

timema paŝo tiudirekte mi legis en PMEG kiu rekonas ke la reala parola akcento de vorto varias laŭ intenco:
http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/elparolo/...
Foresto de akcento «
<> amen okulumo.gif

ankaŭ en la angla mi legis belan ekzemplon:

the càt jumps on the carpet (not the dog)
the cat jùmps on the carpet (not pisses)
the cat jumps on the càrpet (not on the teatable)
thè cat jumps on the carpet (not another one)

la citiloj ne estas solvo taŭga, ia akcento pli taŭgas, eĉ en la angla, aŭ majuskligi.

nu, mi supozas ke la solvo kutima estas, "ke la senco de la teksto helpu la leganto trovi la taŭgajn prosodajn rimedojn, iom libere".
tio bone funkcias kiam la teksto estas naiva, kaj kontraŭdiro ne estas parto de la mesaĝo.
sed tiel kiel korpalingvo povas kontraŭdiri vortojn, tre signife, prosodo povas kontraŭdiri aŭ alidiri vortojn. tio estas parto de inteligenta diskurso, sed iĝas malfacile transskribebla.

De volta à parte superior