Al la enhavo

mi preferas kafon KE sen sukero

de amigueo, 2017-decembro-18

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2017-decembro-18 17:50:48

risume (21/12/2017):
================
ĉi temfadeno prias je "ke" (??) kaj aliaj rimedoj por emfazi subjektan, objektan aŭ adjektan predikativojn.

0. "mi preferas kafon ke sen sukero" (falsa ke-frazo por emfazi predikativon, Munsen rimarkigas "tiun rimedon ke/kiel nevalidan")
1. "mi preferas kafon sen sukero" (Kriketo)
2. "mi preferas ke kafo enhavu sukeron" (ke-subfrazo) (Kriketo)
3. fardea je Zam rekomendo: "stilo estu simpla kaj klara" (mmm mi supozas ke tio signifas apogi: 1, 2, 4, 5; ve mediumo helpu pri punkto nul)
4. "kafon mi preferas sen sukero", "sukero? mi kafon preferas sena" (tem-elstara sintakso)
5. "mi kafon preferas sen sukero", "sen sukero mi preferas kafon" (distiga rimedo)
6. "mi preferas kafon seni sukeron" (infinitivo pli forte markas predikativon)
7. "mi preferas kafon kiel sensukeran" ("kiel" ne estas rola, nek kompara)

saluton

objekta predikativo eble emfazeblas per KE:
mi preferas ke kafo senu je sukero
mi preferas kafon seni sukeron
mi preferas kafon sen sukero
mi preferas kafon KE sen sukero

pasivo:
(nun emfazo de subjekta predikativo)
estas preferata kafo KE sen sukero

stilo largxas?? okulumo.gif

Kriketo (Montri la profilon) 2017-decembro-19 15:36:04

Mi preferaskafon sen sukero, aŭ mi preferas ke mia kafo estu sen sukero.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-19 17:10:48

Al amigueo, kiu celas dispecigi kaj sablerigi la stilon de Esperanto. Legu ekzemple en la konata lernolibro de Seppik "la tuta Esperanto" la sekvan frazon:

"Dudeka leciono 156. Stilo.
Stilo estas nomata la maniero, en kiu oni esprimas siajn pensojn. Kiel memstara kaj vivanta lingvo Esperanto havas kompreneble sian propran stilon. Kia do estas la Esperanta stilo? Tiun demandon D-ro Zamenhof respondas jene (Lingvaj Respondoj, paĝo 78): «La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana, ĝi estas – aŭ almenaŭ devas esti – nur stilo simpla kaj logika». Kio do estas logika, simpla kaj klara, tio estas bona, kio estas nelogika, komplikita kaj malklara, tio estas malbona, kvankam oni eble ne pekas kontraŭ gramatikaj reguloj."

Esperanto ne nur estas kolekto de reguloj kaj vortoj, sed konsistiga elemento ankaŭ estas certa stilo, kiu celas esti komprenata de plej multaj homoj en la mondo. Ne senkaŭze la "fundamento de Esperanto" enhavas multajn paĝojn de teksto, kiu servu kiel ekzemplo de bona esperanto. La stilo de BONA Esperanto estas: "SIMPLA KAJ KLARA" !

Ankaŭ estas bone, eĉ necese, legi la lingvajn respondojn de Zamenhof, el kiu oni povas bone tiri la lingvan spiriton de Esperanto. Pri la stilo legu en la Lingvaj Respondoj de Zamenhof ekde la paĝo 92.

amigueo (Montri la profilon) 2017-decembro-21 10:44:43

danke, mi zam-tekstojn taksis tre interesaj

ĉi temfadeno prias je "ke" aŭ eble aliaj rimedoj por emfazi subjektan, objektan aŭ adjektan predikativojn.

" mi zam-tekstojn taksis tre interesaj
(rimarku ke "taksis" interas je "zam-tekstojn" kaj "tre interesaj", kiel rimedo emfazi predikativon)

" tre interesaj mi taksis zam-tekstojn (simila rimedo: distiga)

ĉu pliaj rimedoj??

Matthieu (Montri la profilon) 2017-decembro-21 18:52:41

Mi ne komprenas, kion vi celas per ĉi tiu diskuto. "Ke" neniel estas uzata por emfazi ion ajn. La frazo "mi preferas kafon ke sen sukero" estas kaj gramatike malĝusta, kaj nekomprenebla.

amigueo (Montri la profilon) 2017-decembro-22 11:17:39

Mutusen:Mi ne komprenas, kion vi celas per ĉi tiu diskuto. "Ke" neniel estas uzata por emfazi ion ajn. La frazo "mi preferas kafon ke sen sukero" estas kaj gramatike malĝusta, kaj nekomprenebla.
vi pravas, Mutusen, en la risumo, mi devas aldoni kiu diris kion aŭ pravigilojn, ĉar la punkto nul estas dubinda.

celo de la diskuto? listigi rimedojn por emfazi predikativojn (sed eble al vi ili ŝajnas tute klaraj kaj ne emfazindaj)

Paulinho (Montri la profilon) 2017-decembro-25 21:37:56

Mi ne komprenis "kriketo".

thyrolf (Montri la profilon) 2017-decembro-25 21:47:24

amigueo:

ĉi temfadeno prias je "ke" (??) kaj aliaj rimedoj por emfazi subjektan, objektan aŭ adjektan predikativojn.
la emfaza vorteto en Esperanto estas "ja"

mi preferas kafon ja sen sukero.

amigueo (Montri la profilon) 2017-decembro-26 07:16:23

amigueo:risume (26/12/2017):
================
ĉi temfadeno prias je "ke" (??) kaj aliaj rimedoj por emfazi subjektan, objektan aŭ adjektan predikativojn.

0. "mi preferas kafon ke sen sukero" (falsa ke-frazo por emfazi predikativon, Munsen rimarkigas "tiun rimedon nevalida")
1. "mi preferas kafon sen sukero" (Kriketo)
2. "mi preferas ke kafo enhavu sukeron" (ke-subfrazo) (Kriketo)
3. fardea je Zam rekomendo: "stilo estu simpla kaj klara" (mmm mi supozas ke tio signifas apogi: 1, 2, 4, 5; ve mediumo helpu pri punkto nul)
4. "kafon mi preferas sen sukero", "sukero? mi kafon preferas sena" (tem-elstara sintakso)
5. "mi kafon preferas sen sukero", "sen sukero mi preferas kafon" (distiga rimedo)
6. "mi preferas kafon seni sukeron" (infinitivo pli forte markas predikativon)
7. "mi preferas kafon kiel sensukeran" ("kiel" ne estas rola, nek kompara)
8. "mi preferas kafon ja sen sukero" (thyrolf; "emfaza vorteto en Esperanto estas "ja"")

saluton

objekta predikativo eble emfazeblas per KE:
mi preferas ke kafo senu je sukero
mi preferas kafon seni sukeron
mi preferas kafon sen sukero
mi preferas kafon KE sen sukero

pasivo:
(nun emfazo de subjekta predikativo)
estas preferata kafo KE sen sukero

stilo largxas?? okulumo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2017-decembro-26 07:24:25

en la sama senco/direkto:
"mi preferas kafon ĉar/do/kia/kiam/se nigra" (mi evistis na "ĉarkiam")

aŭ pli bone kun -N?
"mi preferas kafon ĉar/do/kia/kiam/se nigraN"

Reen al la supro