Sisu juurde

"ni revas mondon nenie okazotan militoj"

kelle poolt amigueo, 27. detsember 2017

Postitused: 52

Keel: Esperanto

nornen (Näita profiili) 15. jaanuar 2018 22:32.53

Dankon, Stefko.

En la pola, la tri subaj propozicioj uzas la samajn formojn por la dikaj verbformoj, aŭ malsamajn?
A) La reĝo vivu longe.
B) Mi volas, ke la reĝo vivu longe.
C) La reĝo vivus longe, se li vivus pli sane.

((Ekzemple en la hispana A = B = subjunktivo de la presento; C = kondicionalo de la presento; D = subjunktivo de la imperfekto; ekzemple en la germana A = konjunktivo de la presento; B = konjunktivo de la presento aŭ indikativo de la presento; C = D = konjunktivo de la imperfekto))

sergejm (Näita profiili) 16. jaanuar 2018 4:54.09

Ruse (ankaŭ slava lingvo) ĉi tiuj propozicioj estos:
A) Пусть король живёт долго
B) Хочу, чтобы король жил долго
C) Король жил бы долго, если бы вёл более здоровый образ жизни*
*ruse anstataŭ 'vivi pli sane' oni diras pli komplikan frazon 'konduki pli sanan vivomanieron'.

StefKo (Näita profiili) 16. jaanuar 2018 8:30.44

Mi skribas esperante, uzante la polan semantikon (gramatikon? - mi ne scias, ĉar mi ne estas lingvisto).

A)
1. “Reĝo, vivu longe!” – Kiam oni alparolas reĝon en 2-a persono (per vi)
2. "Niech reĝo vivas longe" – Kiam oni alparolas reĝon en 3-a persono (per li). La niech (legata: njeh) estas la speciala paritikulo por modo imperativa uzata por 1-a persono de singularo kaj kaj 3-a persono de singularo kaj pluralo (La niech ne havas esperantan tradukon).

B) “Mi volas, por ke reĝo vivis longe”. “Por ke reĝo vivis” = esperanta “reĝo vivu”. “Por ke (...) vivis” oni povas uzi por ĉiu persono.

C) “La reĝo vivus longe, se li vivus pli sane”. Samkiel esperante.
La kondicionala finaĵo -US en la pola estas „by”. Kaj ĝi estas aglutina – oni povas glui ĝin al pronomo kaj verbo. Partikulo „se” ankaŭ povas stari sole.
Se en Esperanto kondicionalo havus la polan sintakson, ĉi propozicio povus ankaŭ aspekti ekzemple tiel:
“La reĝo vivus longe, seus li vivis pli sane”.
"Król żyłby długo, jeśliby żył zdrowiej", do sintakso estas tia kiel ekskribis sergejm. La rusa Пусть estas la pola "Niech".
(La proksima prononco: krul ĵiŭby dŭugo, jesliby ĵiŭ zdrovjej. La dika fonto - la akcento)

Metsis (Näita profiili) 16. jaanuar 2018 9:14.48

nornen:Metsis,

estas oportune fari distingon inter funkcioj (optativo, potentialis, irrealis, ktp) kaj formoj (us-formo, u-formo, Konjunktiv Präsens, Konjunktiv Imperfekt, Imperativ, ktp), kiuj plenigas tiujn funkciojn.
nornen,

Mia denaska lingvo, la finna, ne estas ĝermana, slava aŭ latinida, ne eĉ hindoeŭropa, sed unu el de finna-ugraj lingvo (alia pliparolataj estas la hungara kaj la estona). Mi estas ekrimarkinta antaŭe, ke la hindoeŭropaparolantoj perceptas la mondon malsimile kiel la finnaugraparolantoj. Certe ekz-e la parolantoj de la semidaj lingvoj perceptas la mondon en ia tria maniero.

Do mi provas klarigi per funkcio... (kaj uzas terminojn, kiujn oni uzas ĉi tie)

Funkcio "ordo, komando"

Mene kaupunkiin!: (Vi) Iru urben!
La uzata formo estas imperativo en la finna.

Funkcio "kondiĉo, premiso"

Jos menen kaupunkiin, otan sinut mukaani: Se mi iras urben, mi kunvenigas vin. (venonta ago)
La uzata formo estas prezenco en la finna. Notu, ke la futuro ne ekzistas, ĉar la kunteksto sufiĉas.

Jos menisin kaupunkiin, ottaisin sinut mukaani: Se mi irus urben, mi kunvenigus vin. (venonta aŭ nuntempa ago)
La uzata formo estas prezenca kondicialo/kondicialo de prezenco en la finna.

Jos olisin mennyt kaupunkiin, olisin ottanut sinut mukaani: Se mi estus irinta urben, mi estus kunveniginta vin. (pasinta ago)
La uzata formo estas perfekta kondicialo/kondicialo de perfekto en la finna.

Funkctio "volo, deziro"

Eläköön tasavalta!: Vivu la respublikon!
La uzata formo estas imperativo en la finna.

Saanko jäätelöä?: Ĉi mi povas/rajtas havi glaciaĵon? (en la angla: May I have some ice-cream?)
La uzata formo estas prezenco en la finna, sed oni petas per milda tono.

Haluaisin jäätelöä: Mi volus glaciaĵon.
La uzata formo estas prezenca kondicialo/kondicialo de prezenco en la finna. Oni uzas kondicialon kiel mildeca formo de alparolo.

Olisin halunnut jäätelöä: Mi estus volinta glaciaĵon.
La uzata formo estas perfekta kondicialo/kondicialo de perfekto en la finna. Oni uzas kondicialon kiel mildeca formo de alparolo.

Funkcio "eventualeco"

Mennen kaupunkiin: Mi eble/eventuale iras urben. (en la sveda: Jag torde gå till staden)
La uzata formo estas prezenca potencialo/potencialo de prezenco en la finna.

Lienen mennyt kaupunkiin: Mi eble/eventuale estas irinta urben. (en la sveda: Jag torde ha gått till staden)
La uzata formo estas perfekta potencialo/potencialo de perfekto en la finna.

Sed kiel mi skribis, potencialo estas literatureska kaj dialekta formo. Oni praktike ne uzas ĝin ekz-e en amaskomunikiloj.

Kiel vi vidas oni esprimas volon aŭ deziron per imperativo, prezenco aŭ kondicialo.

nornen (Näita profiili) 16. jaanuar 2018 16:15.52

Dankon, sergejm kaj StefKo.

En (B) чтобы жил, kaj en (C) жил бы kaj бы вёл, mi vidas la partikolon бы kune kun la formo de la estinteco de la verboj жить kaj вести. Ĉu la partikolo бы ĉiam aperas kun la formo de la estinteco kaj neniam kun la formo de la estanteco?
Mi legis (iam kaj ie), ke tiu partikolo estas antikva, frostigita formo de praa konjunktivo de la verbo есть. Ĉu tio pravas?

Kial vi dirus ruse kaj pole tion:
La caro Pjotr vivus pli longe, se li vivus pli sane.
La reĝo Leĥ vivus pli longe, se li vivus pli sane.
Evidente, ili jam mortis, kaj temas pri estinteco.

En (A) oni trovas пусть kaj niech. Mi ne konis niech, tamen mi konas пусть el miaj militistaj tagoj: ракета – готова – пусть. (Mi laboris kun 9К33 Оса kaj 2К12 Куб.) Mi pensas, ke tiu vorto estas kiel ĝenerala voko al ago, kiel ek! en Esperanto. Ĉu tio pravas? Kio estas la etimologia origino de tiu vorto?


Dankon, metsis, por via tre detalaj respondoj. En viaj afiŝoj, la vorto “perfekto” rilatas al tempon (estinteco) aŭ al aspekton (plenumeco)? Ĉu ekzistas io kiel “neperfekto / imperfekto” en la finna lingvo?

amigueo (Näita profiili) 16. jaanuar 2018 18:06.19

pri la kondicxa US mi dubas:
cxu gxi ne implicas tempon kaj oni devas klarigi per adverboj aux konteksto?

se mi veturus morgaux, mi anoncus hodiaux/postmorgaux/hieraux

"postmorgaux" por sxerci pri malgxentilo.
"hieraux" por pleni montri sentempecon de US

StefKo (Näita profiili) 16. jaanuar 2018 18:08.33

nornen:Dankon, sergejm kaj StefKo.

(...)
En (A) oni trovas пусть kaj niech. Mi ne konis niech, tamen mi konas пусть el miaj militistaj tagoj: ракета – готова – пусть. (Mi laboris kun 9К33 Оса kaj 2К12 Куб.) Mi pensas, ke tiu vorto estas kiel ĝenerala voko al ago, kiel ek! en Esperanto. Ĉu tio pravas? Kio estas la etimologia origino de tiu vorto?


Dankon, metsis, por via tre detalaj respondoj. En viaj afiŝoj, la vorto “perfekto” rilatas al tempon (estinteco) aŭ al aspekton (plenumeco)? Ĉu ekzistas io kiel “neperfekto / imperfekto” en la finna lingvo?
„Niech” – kurtigo de “niechaj”, malnovpola “niechać”, malnovslava “nechati”, praslava „nechajati”.
Iam ĉi vortoj signifis: "lasu", "permesu".
En la pola estas multe da partikoloj, inter aliaj la partikoloj en propozicioj kondicionalaj. La nuntempa pola (samkiel aliaj lingvoj, escepte Esperanto) estas iaĵo tre komplika – kiel nia DNA. Ĝi inkludas, inter aliaj, amason da antikvaĵoj, novaĵoj, nelogikoj, fremdaĵoj kaj diversaj rubaĵoj.

Rimarko: "ch" oni oni prononcas kiel "h", ć - kiel mola "c" (simile al rusa "ть")

sergejm (Näita profiili) 17. jaanuar 2018 4:58.42

Rusa 'пусть', mi pensas, estas pli-malpli ekvivalento de Esperanta 'Ek!'. En la angla tio estas 'let'.
En la ukraina kaj la belorusa estas 'хай' kaj 'нехай' (mi ne memoras kiu estas kies). Parton 'не-' iuj povas kompreni kiel neado, kiel ni vidas en la pola, tiu estas parto de radiko.
Estas interese, ke rusa 'ни' povas signifi 'ne' /'nek', 'ĉiu'/'ajna' kaj 'iu'.
'бы' - mi ankaŭ pensas estas formo de verbo 'быть', sed mi ne certas.

StefKo (Näita profiili) 17. jaanuar 2018 10:32.09

sergejm:Rusa 'пусть', mi pensas, estas pli-malpli ekvivalento de Esperanta 'Ek!'. En la angla tio estas 'let'.
En la ukraina kaj la belorusa estas 'хай' kaj 'нехай' (mi ne memoras kiu estas kies). Parton 'не-' iuj povas kompreni kiel neado, kiel ni vidas en la pola, tiu estas parto de radiko.
Estas interese, ke rusa 'ни' povas signifi 'ne' /'nek', 'ĉiu'/'ajna' kaj 'iu'.
'бы' - mi ankaŭ pensas estas formo de verbo 'быть', sed mi ne certas.
Jes. "by" estis 3-a persono de verbo "być" ("esti"). Tiu verbo estis la vorto helpa en malnova tenso nomita "aoristo". Mi skribas, evidente, pri la pola.

Metsis (Näita profiili) 18. jaanuar 2018 14:35.44

nornen:
Dankon, metsis, por via tre detalaj respondoj. En viaj afiŝoj, la vorto “perfekto” rilatas al tempon (estinteco) aŭ al aspekton (plenumeco)? Ĉu ekzistas io kiel “neperfekto / imperfekto” en la finna lingvo?
nornen,

Mi ne estas certa, ĉu mia "perfekto" celas tempon aŭ aspekton. Miascie la finna ne havas specifikan aspekton¹, sed mi ne estas lingvistiko. Mi provas klarigi...

La finna havas kvar ĉefajn gramatikajn modojn por verboj: indikativo (reala ago), imperativo (ordo), kondicionalo (kondiĉo, volo, mildeco kiel mi antaŭe montris) kaj potenticialo (eventualeco). En teorio ekzistas du pliaj modoj, sed ili ne estas uzantaj en praktiko.

La lingvo havas ankaŭ kvar ĉefajn tempoformojn: prezenco, imperfekto, perfekto kaj pluskvamperfekto. Ia specifika futuro ne ekzistas. La finna imperfekto respondas miascie al preterito en aliaj lingvoj, ekz-e al la is-formo en E-o. Nur la indikativo havas ĉiujn kvar tempoformojn. La restaj modoj havas nur prezencan kaj perfektan tempoformon. Ekzistas ankaŭ du t.n. kunmetita prezenco ("estas iranta/ironta") kaj kunmetita imperfekto ("estis iranta/ironta"), kiuj havas ian futuran sencon, sed ili estas arkaikaj formoj kaj nuntempe uzata plejparte nur en religia kunteksto (ekz-e en la Biblio).

Oni devas noti, ke en la finna verboj konjugacias laŭ persono kiel en la hispana aŭ en la germana (ich gehe, du gehst...). La finna frazo por "ni iras" estas ĉi tiel esperantigita "ni iras-ni", sed pli ofte oni forlasas la pronomon, ĉar la verbo jam montras personon alivorte oni diras "iras-ni" (kiel en la hispana: come anstataŭ yo come).

La finna prezenco indikas nuntempan, ĝeneralan aŭ futuran agon depende de kunteksto.
  • nuntempa: Mi sidas.
  • ĝenerala: Akvo estas malseka.
  • futura: La birboj revenas norden dum la printempo.
Oni uzas imperfekton por montri, ke la ago estas nova informo al aŭskultanto aŭ alie freŝa. Ofte oni aldonas indikon pri tempo: "Mi kuris maratonon lastsabate".

La perfekton oni uzas por montri, ke la ago estas pasinta kaj la informo ne estas freŝa aŭ ke la konsekvenco de la ago estas plu videbla. "Mi estas kurinta maratonon" signifas, ke la ago, kuro, okazis antaŭlonge. Ofte oni uzas la perfekton en kombinaĵo kun prezenco: "Kiam mi estas ekfunkciiginta la retumilon, mi ensalutas en Lernu-n". Ĉi tiom ofte havas sencon de venonta ago.

La pluskvamperfekton oni uzas por montri, ke la ago finiĝis antaŭ iu alia ago komenciĝis. Ofte oni uzas ĝin en kombinaĵo kun imperfekto: "Kiam mi estis ekfunkciiginta la retumilon, mi ensalutis en Lernu-n." Oni uzas la pluskvamperfekton ankaŭ por montri, ke la parolanto ne mem travivis la agon. "Hieraŭ estis neĝinta" havas subkomprenon, ke la parolanto ne mem vidis, ke neĝiis.

Do oni havas la sekvan (esperantigitan kun konjugacioj) tabelon de positivaĵ² aktivaj³ formoj.
● indikativo
  • prezenco: (Ni) iras-ni.
  • imperfekto: (Ni) iris-ni.
  • perfekto: (Ni) estas-ni irintaj.
  • pluskvamperfekto: (Ni) estis-ni irintaj.
● imperativo
  • prezenco: (Ni) iru-ni!
  • perfekto: (Ni) estu-ni irintaj!
● kondicionalo
  • prezenco: (Ni) vivus-ni.
  • perfekto: (Ni) estus-ni irintaj.
● potenticialo
  • prezenco: (Ni) eventuale iras-ni.
  • perfekto: (Ni) eventuale estas-ni irintaj.
¹: Mi legis en Vikipedio, ke estas tre lingva-specifika, kiel oni celas per aspekto. La finna havas aspektorilatan koncepton parta objekto kontraŭ tuta objekto, kiu temas, ĉu la ago konsistas la tuta objekto aŭ ne. Ekz-e Minä söin kakkua (Mi manĝis parton de la kuko) kontraŭ Minä söin kakun (Mi manĝis la tutan kukon).
²: La neada vorto estas verbo en la finna kaj konsekvence konjugacias en ĉiuj personaj formoj: "ne-mi iras", "ne-vi iras" ktp.
³: Oni ne havas ne-personan pronomon "oni" en la finna sed vera pasivo: "ir-it-as", "ir-it-is"... ktp. en ĉiuj modoj kaj tempoformoj.

Sendire estas klara, ke ekz-e nea pasiva formo de verbo en potenticiala perfekto estas tre malfacila formi kaj eĉ multaj denaska-parolantaj havas problemon kun ĝi (älköön liene juostu: ne-it-as eventuale irita).

Tagasi üles