Postitused: 52
Keel: Esperanto
amigueo (Näita profiili) 27. detsember 2017 18:46.12
japano diris. eble gxustas. kial ne?
sergejm (Näita profiili) 27. detsember 2017 21:03.04
'Okazi' estas netransitiva, do ne havas pasivajn patricipojn
Se uzi transitivan verbon:
"ni revas mondon nenie vizitotan per militoj"
horsto (Näita profiili) 28. detsember 2017 2:00.11
sergejm:"ni revas mondon en kiu nenie okazos militoj"Saluton sergejm,
'Okazi' estas netransitiva, do ne havas pasivajn patricipojn
Se uzi transitivan verbon:
"ni revas mondon nenie vizitotan per militoj"
revi ne estas transitiva verbo, do: ni revas pri mondo
Kaj ĉu ne estas pli facile kaj simple diri: ni revas pri mondo sen militoj
sergejm (Näita profiili) 28. detsember 2017 5:04.34
Certe, estas pli facile diri 'ni revas pri mondo sen militoj', sed mi provis minimume ŝanĝi originalan frazon.
nornen (Näita profiili) 28. detsember 2017 8:50.24
sergejm:"ni revas mondon nenie vizitotan per militoj""vizitota de militoj". Milito ne estas la ilo de la vizito (per), tamen la vizitonto (de).
Zamenhof:Всѣ формы страдательнаго залога образуются помощью соотвѣтственной формы глагола est (быть) и причастія страдательнаго залога даннаго глагола; предлогъ при этомъ употребляется de (Примѣръ: ŝi est|as am|at|a de ĉiu|j она любима всѣми).Al mi ŝajnas la propozicio "ni revas mondon (neniam/neniel/nenie) vizitotan de militoj" tute ĝusta kaj facile komprenebla.
amigueo (Näita profiili) 28. detsember 2017 17:07.02
"bela pordo (por) ripari artisto" .
kelkfoje FARDE, PER eblas kaj gxustas sed simpla nominativo estas oportuna kaj gapiga.
mi ne scias cxu la japana lingvo tendencas tion.
Metsis (Näita profiili) 29. detsember 2017 22:50.18
nornen (Näita profiili) 30. detsember 2017 6:44.44
Metsis:Mi ne komprenas, kiel oni volas, ke milito vizitas. Almenaŭ al mi viziti havas etan pozitivan tonon. Okazi aŭ ekzisti jes, sed ne viziti.Ne nur pozitivaj aferoj povas viziti onin. Ekzemple kiam parencoj vizitas onin.
ito (Näita profiili) 30. detsember 2017 6:51.46
amigueo:"ni revas mondon nenie okazotan militoj"Eble minimuma korekto estas:
japano diris. eble gxustas. kial ne?
ni revas mondon senigotan je militoj.
sergejm (Näita profiili) 30. detsember 2017 8:08.01
Senigi pli taŭgas ol viziti - mi serĉis transitivan verbon kaj trovis 'viziti' unue.