הודעות: 2
שפה: Esperanto
Miland (הצגת פרופיל) 1 בינואר 2018, 12:31:31
En legendoj aŭ tradicioj tra la mondo oni lernas pri civilizacio, kiun ni nomu "Atlantiso" kiu perdis en tra-monda inundo kiu skuis la terkruston mem.
Fojfoje esplorantoj serĉis restaĵojn, ekzemple Kolonelo Fawcett kiu perdiĝis en Brazila regiono Matto Grosso dum li serĉis al or-riĉa "Urbo Z". Kelkaj jaroj poste dua esploristo, Hugh McCarthy provis sekvi lin. Li ankaŭ perdiĝis, tamen sukcesis sendi mesaĝon per kolombo kiu priskribis mirindan urbon kun ora piramido kaj belaj temploj.
Eble multaj opinius, ke indas ke ni malkovru la restaĵojn, arĥivojn kaj eĉ teknologion de "Atlantiso", se eble.
Tamen mi sugestas, ke eble ne indas fari tion. Jen du pensindaĵoj:
1. Imagu ke la teknologio de Atantiso ebligis la eltrovintojn venki la mondon. KIu, aŭ kiuj landoj, fidindas pri tia povo? Miaopinie, ne multaj, se iu ajn.
2. Imagu se la teknologio de Atlantiso preterpasis la nian. Evidente la homoj de tiu epoko tute detruis la civilizacion, ekz. per atombomboj. Eble ni kapablas ripeti la samajn erarojn nuntempe.
Eble la aŭtoroj de sciencfikciaj rakontoj, en kiuj farinto de ege potenca ilo detruas tion, ĉar la homaro ne estas preta por ĝi, estis saĝaj.
Kion vi opinias?

Frano (הצגת פרופיל) 2 בינואר 2018, 17:05:46
Esperanto estas unu el la ĉefaj Atlantisaĵoj. Ĝi estas la plej grava saĝo de Atlantiso.
Ĉi tiu Lingvo de ĉiuj lingvoj estis transdonata sekrete de generacio al generacio en la gento de Zamenhof, ĝis kiam Ludoviko estis ordonita malkaŝi ĝin por la bono de la tuta mondo.
Sed la homaro ne estis preta por ĝi. Kaj ne estas. Kaj ne estos ĉu?