Al la enhavo

ĉu estas vigla etna aŭ internacia lingvo bazita en Ameriko? ne angla, ne portugala, ne hispana, ne franca ktp

de amigueo, 2018-januaro-22

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-22 17:57:29

saluton;

mi serĉas lingvon origina de Ameriko. mi supozas ke estas multaj. sed kiuj estas pli viglaj,
dankegon

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-22 21:06:00

La plej parolataj estas eble keĉua (https://eo.wikipedia.org/wiki/Keĉua_lingvaro), gvarania, ajmara kaj navaha. Sed multaj lingvoj estas jam formortintaj aŭ formortas dum kelkaj jaroj. Vidu la anglan artikolon en Vikipedio.

(La problemo estas, ke multaj lingvoj ne havas oficialan aŭ nur malaltan statuson, neniom aŭ nur malmulte da sendaĵoj en televio aŭ en radio ktp. preskaŭ kiel E-o. Kiam oni parolas pri lingvoj, kiuj eble formortiĝas, oni uzas koncepton branca perdo (?) (angle domain loss), kio signifas, ke oni ne plu uzas lingvon ene iu branco, ekz-e en sanzorgo. Multaj indiĝenaj lingvoj en Amerikoj neniam atingis sufiĉan uzon en ĉiuj brancoj de moderna socio.)

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-23 06:58:01

amigueo:ĉu estas vigla etna aŭ internacia lingvo bazita en Ameriko?
Heehe, wankeb' li qaatinob'aal. Ut jwal sa linch'ool xb'aan naq taawaj xtzolb'al. Wi' taawaj, tink'ut chaawu.
(Jes, est-j la ni-parol-il. Kaj tre riĉ la-mi-kor ĝi-far ke os-ĝi-vi-vol ĝi-lern-i. Se os-ĝi-vi-vol, os-ĝi-mi-instru al-vi).

thyrolf (Montri la profilon) 2018-januaro-23 16:11:32

Tio estas la araba, skribita per latinaj literoj ?

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-23 18:49:26

thyrolf:Tio estas la araba, skribita per latinaj literoj
Ĉu vi eltranĉis ĝin kaj gluis ĝin en google translate kaj google divenis la lingvon?
Tio estas la Kekĉia, vigla kaj amerika lingvo, kaj ne la Araba.

Fundamenta Ekzercaro

§5

Patro kaj frato. ― Yuwa'b'ej ut asb'ej.
Leono estas besto. ― Xul li kaqkoj.
Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. ― Uutz'u'uj li roos, ut tz'ik li mukuy.
La rozo apartenas al Teodoro. ― Re aj Tehotor li roos.
La suno brilas. ― Nalemtz'unk li saq'e.
La patro estas sana. ― Kaw rib' li yuwa'b'ej.
La patro estas tajloro. ― Aj b'ojonel li yuwa'b'ej.

§6

Infano ne estas matura homo. ― Moko tiixil poyanam ta li ch'ajom.
La infano jam ne ploras. ― Ink'a' chik yo chi yaab'ak li ch'ajom.
La ĉielo estas blua. ― Rax li choxa.
Kie estas la libro kaj la krajono? ― B'ar wan li hu ut li b'onleb' che'.
La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. ― Wan li hu chi ru li meex, ut wan li b'onleb' che' chi ru li b'entaan.
Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. ― Wan jun b'onleb' che' ut jun tz'iib'leb' chi ru li b'entaan.
Jen estas pomo. ― Aran wan jun mansaan.
Jen estas la pomo, kiun mi trovis. ― Aran wan li mansaan, xintaw.
Sur la tero kuŝas ŝtono. ― Wan jun pek chi ru li ch'ooch'.

§7

Leono estas forta. ― Kaw li kaqkoj.
La dentoj de leono estas akraj. ― Q'eseb' li ruuch re kaqkoj.
Al leono ne donu la mano. ― Mak'e aawuq'm re li kaqkoj.
Mi vidas leonon. ― Nawil jun li kaqkoj.
Resti kun leono estas danĝere. ― Xiwxiw kanaak rik'in jun kaqkoj.
Kiu kuraĝas rajdi sur leono? ― Ani kawal xch'ool tlochochnak chi rix li kaqkoj?
Mi parolas pri leono. ― Nin'aatinak chi rix jun kaqkoj.

§8

La patro estas bona. ― Us li yuwa'b'ej.
Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. ― Aran wan xpunit li yuwa'b'ej.
Diru al la patro, ke mi estas diligenta. ― Ye re li yuwa'b'ej, naq sak'ahin.
Mi amas la patron. ― Ninra li yuwa'b'ej.
Venu kune kun la patro. ― Kim rik'in li yuwa'b'ej.
La filo staras apud la patro. ― Kutku li alb'ej chi xk'atq li yuwa'b'ej.
La mano de Johano estas pura. ― Saq ru li ruq'm aj Xwan.
Mi konas Johanon. ― Ninnaw ru aj Xwan.
Ludoviko, donu al mi panon. ― Lutob'ik, k'e inwa'.
Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. ― Ninwa'ak rik'in sa' we, ut nin'utz'uk rik'in wu'uj.
Antaŭ la domo staras arbo. ― Wan jun che' chi ru li kab'l.
La patro estas en la ĉambro. ― Wan li yuwa'b'ej sa' li warib'aal.

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-23 22:41:59

Jen muziko en la cutuĥila. Bedaŭrinde mi ne parolas la cutuĥilan kaj tial mi nur komprenas vorteretojn.

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-24 20:39:08

dankon pro leciono de
kekcxia

altira!

cxu estas ia eduksistemo, literaturo, gazetaro, interreta komunumo en kekcxia?

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-24 22:04:55

Jes, la baznivela eduksistemo en la kekĉiaj partoj de la lando estas kekĉie. Vi povas elŝuti la librojn de la retejo de la ministerio de edukado, ekz tion.

Ja, estas literaturo, tamen la plejparto estas leĝa (leĝoj, normoj, ĉio kion publikigas la registraro) kaj religia (ĉio kion publikigas la misiistoj, ĉefe mormonoj). Estas libroj por infanoj. Interrete vi ĉefe trovos leĝojn, bibliojn kaj aliaj kristianaĵojn, kaj blogojn.

Gazetaro ne estas miascie. Ĉi tie nur malmulte da homoj scias legi kaj volas legi. Tamen estas multe da malgrandaj radioelsendejoj.

Interreta komunumo surtute ĉe facebook. Ĉi tie preskaŭ ĉiuj uzas facebook la tutan tagon, kaj konsekvence vi trovos almenaŭ kelke da cent miloj da kekĉioj ĉe facebook.

amigueo (Montri la profilon) 2018-januaro-29 10:36:18

ĉu estas radioelsendoj per interreto? Kiuj?
kie estas la grupoj de Facebook?
antaŭdanke ridulo.gif

ĉu estas metodo por memlerno, per interreto?

nornen (Montri la profilon) 2018-januaro-30 01:06:46

Ja estas kurso en pdf rete, tamen ĵus nun mi ne trovas ĝin.

Tamen mi trovis tion.

Reen al la supro