Į turinį

usklo

Djino, 2018 m. sausis 23 d.

Žinutės: 10

Kalba: Esperanto

Djino (Rodyti profilį) 2018 m. sausis 23 d. 11:43:53

mi volus demandi la homojn kiuj ne uzas la latinan alfabeton en siaj denaska lingvo, pri la duuskla sistemo en la latina alfabeto:

iu alia planlingvo, nomita pandunia, uzis unuusklan latinalfabeton kun nur minuskloj, sed la kreinto nun hezitas inter la uzado de minuskloj aŭ de majuskloj.

do, laŭ vi, kio estas pli facile lernebla kaj legebla? majuskloj aŭ minuskloj?

-----------------------------------------

ᴍɪ ᴠᴏʟᴜs ᴅᴇᴍᴀɴᴅɪ ʟᴀ ʜᴏᴍᴏᴊɴ ᴋɪᴜᴊ ɴᴇ ᴜᴢᴀs ʟᴀ ʟᴀᴛɪɴᴀɴ ᴀʟꜰᴀʙᴇᴛᴏɴ ᴇɴ sɪᴀᴊ ᴅᴇɴᴀsᴋᴀ ʟɪɴɢᴠᴏ, ᴘʀɪ ʟᴀ ᴅᴜᴜsᴋʟᴀ sɪsᴛᴇᴍᴏ ᴇɴ ʟᴀ ʟᴀᴛɪɴᴀ ᴀʟꜰᴀʙᴇᴛᴏ:

ɪᴜ ᴀʟɪᴀ ᴘʟᴀɴʟɪɴɢᴠᴏ, ɴᴏᴍɪᴛᴀ ᴘᴀɴᴅᴜɴɪᴀ, ᴜᴢɪs ᴜɴᴜᴜsᴋʟᴀɴ ʟᴀᴛɪɴᴀʟꜰᴀʙᴇᴛᴏɴ ᴋᴜɴ ɴᴜʀ ᴍɪɴᴜsᴋʟᴏᴊ, sᴇᴅ ʟᴀ ᴋʀᴇɪɴᴛᴏ ɴᴜɴ ʜᴇᴢɪᴛᴀs ɪɴᴛᴇʀ ʟᴀ ᴜᴢᴀᴅᴏ ᴅᴇ ᴍɪɴᴜsᴋʟᴏᴊ ᴀŭ ᴅᴇ ᴍᴀᴊᴜsᴋʟᴏᴊ.

ᴅᴏ, ʟᴀŭ ᴠɪ, ᴋɪᴏ ᴇsᴛᴀs ᴘʟɪ ꜰᴀᴄɪʟᴇ ʟᴇʀɴᴇʙʟᴀ ᴋᴀᴊ ʟᴇɢᴇʙʟᴀ? ᴍᴀᴊᴜsᴋʟᴏᴊ ᴀŭ ᴍɪɴᴜsᴋʟᴏᴊ?

sergejm (Rodyti profilį) 2018 m. sausis 23 d. 20:49:58

Antikva latina estis nur majuskla. Poste oni inventis minusklojn por pli rapida scribo. Sed oni ne miksis majusklojn kaj minuskloj ĝis apero de libropresado. Simile estis en greka kaj rusa lingvoj.

Djino (Rodyti profilį) 2018 m. sausis 24 d. 06:49:28

Dankon pro kundividi vian sciegon

Altebrilas (Rodyti profilį) 2018 m. sausis 24 d. 08:50:23

Laŭ decido de Iu, skribi majuskle en interreto estas abomenaĵo. Vidu:
ᴍɪ ᴠᴏʟᴜs ᴅᴇᴍᴀɴᴅɪ ʟᴀ ʜᴏᴍᴏᴊɴ ᴋɪᴜᴊ ɴᴇ ᴜᴢᴀs ʟᴀ ʟᴀᴛɪɴᴀɴ ᴀʟꜰᴀʙᴇᴛᴏɴ ᴇɴ sɪᴀᴊ ᴅᴇɴᴀsᴋᴀ ʟɪɴɢᴠᴏ, ᴘʀɪ ʟᴀ ᴅᴜᴜsᴋʟᴀ sɪsᴛᴇᴍᴏ ᴇɴ ʟᴀ ʟᴀᴛɪɴᴀ ᴀʟꜰᴀʙᴇᴛᴏ:
Ĉu tio ne estas pli malĝentila ol perdigi al vi vian tempon, devigante vin elŝuti plurmegabajtajn sliparojn por legi uzitan ŝercon aŭ spekti videon kie hundo moviĝas la voston aŭ homo falas teren, ol sendi mesaĝojn en nelegeblaj formatoj, ol komprenigi al vi ke via komputilo malnovas, ke vi devas aĉeti alian, ktp... ?

Ĉu ne estas tempo ĝisdatigi interretan ĝentilecon? Respekto de aliaj retanoj ne estas nur afero de literoj!

Altebrilas (Rodyti profilį) 2018 m. sausis 24 d. 09:05:22

Revene al la temo, la duuskleco de la latina alfabeto malfermas interesan eblecon: Reprezenti iun ajn signaron per pluraj literoj, kies unua estas majuskla:
EHhOShANGhO ChIUJhAUuDE
Eĉ hieroglifoj:
SunoSkaraboTriKorbo
Kaj tio povas esti uzita por reprezenti fonetikon de fremdaj lingvoj en Esperanto: Ue, Oe, An, En, On, Th, Nn, ktp.

...kaj unuusklecaj alfabetoj de aliaj lingvoj, kies reprezentaĵojn elektu iliaj parolantoj.

Djino (Rodyti profilį) 2018 m. sausis 24 d. 21:01:48

Oni certe povas trovi avantaĝojn al duusklo, sed ĝi ne respondas mian demandon:

Laŭ la homoj, kiuj ne uzas latinan alfabeton, kio estas pli facile lernebla kaj pli facile legebla? Majuskloj aŭ minuskloj? ^^

abaligu (Rodyti profilį) 2018 m. sausis 25 d. 00:42:42

Miaopinie, minuskloj estas pli facile legebla.

Djino (Rodyti profilį) 2018 m. sausis 25 d. 21:36:42

Dankon pro via opinio ridulo.gif

amigueo (Rodyti profilį) 2018 m. sausis 29 d. 13:58:37

MI NUNE OKUPIĜAS PRI ALFABETOJ.

DUUSKLECO DONAS EBLOJN ANKORAŬ MALMULTE PROFITATAJ,
TIAL UNUUSKLA ALFABETO PRESKAŬ EKVIVALENCAS DUUSKLAN

KIAM ONI ENPAĜIĜAS REVUON ONI SERĈAS VARION.
SE LA ALFABETO ESTAS UNUUSKLA, VI TROVOS VARION ALIAMANIERE.

FAKTE, SE NE EKZISTAS MINUSKLOJN, ONI TROVAS VARION PER LA MAJUSKLOJN MEM, KIUJ POVAS APERI PLI DIVERSAJ KIAM NE ESTAS MISKOMPRENOJ KUN MINUSKLOJ.

KIAM NUR MAJUSKLOJ LA FONTSTILOJ PLIVARIAS POR ESPRIMI NUANCOJN, ALUDOJN.

Roch (Rodyti profilį) 2018 m. sausis 29 d. 14:58:25

amigueo:mi nune okupiĜas pri alfabetoj.

duuskleco donas eblojn ankoraŬ malmulte profitataj,
tial unuuskla alfabeto preskaŬ ekvivalencas duusklan

kiam oni enpaĜiĜas revuon oni serĈas varion.
se la alfabeto estas unuuskla, vi trovos varion aliamaniere.

fakte, se ne ekzistas minusklojn, oni trovas varion per la majusklojn mem, kiuj povas aperi pli diversaj kiam ne estas miskomprenoj kun minuskloj.

kiam nur majuskloj la fontstiloj plivarias por esprimi nuancojn, aludojn.
rideto.gif

http://www.unit-conversion.info/texttools/lowercas...

Atgal į pradžią