去目錄頁

Artikoloj antaŭ geografaj nomoj

Kriketo, 2018年1月30日

讯息: 2

语言: Esperanto

Kriketo (显示个人资料) 2018年1月30日上午10:59:24

Ŝajnas al mi ke oni ne uzas artikolojn antaŭ geografaj nomoj.
Do le Rhône tradukiĝas kiel Rodano, l'Everest kiel Ĉomolungmo, ktp. Sed vidu la artikolon pri Nilo ĉe Vikipedio: Tie, oni trovas la frazojn: Ĉu Nilo estas pli longa ol Amazono en Sudameriko…, sed La Nilo havas du ĉefajn alfluantojn, nome la Blanka Nilo kaj la Blua Nilo. Kiu taŭgas?

sudanglo (显示个人资料) 2018年1月30日上午11:30:59

Laŭ Plena Analiza Gramatiko, bonaj estas La Blanka Nilo, la Blua Nilo (kaj same la rivero Nilo) ,sed oni diru (nude) 'Nilo'.

La argumento estas ke jam sufiĉe determina estas la propra nomo.

Oni ne normale dirus 'La Parizo'. Oni dirus 'Parizo estas la ĉefurbo de Francujo'.

Sed estas pli ol unu urbo kun la nomo Parizo en la mondo. do oni eble dirus 'la Parizo en Usono' (kontraste al la Parizo en Francujo).

Mi kredas ke se vi serĉos la Reton vi facile trovos uzojn de 'la Tamizo' (la rivero kiu fluas tra Londono), kaj en pluraj naciaj lingvoj oni kutime uzas la artikolon antaŭ la nomoj de riveroj.

Do eble la influo de la kutimoj en naciaj lingvoj foje gajnas super la logiko de propra-nomeco.

回到上端